*progres/i UV *progresi serĉi 'progresi' [progre.0i] (ntr) [progre.0i.perfektigxi] Antaŭeniri al supera grado de disvolviĝo, perfektiĝi: tie li povis pli bone esti instruata kaj pli bone progresi; progresi en la studado, en la civilizo; la afero rapide progresas; la preparoj por la ekspozicio kontentige progresas; la scienco, moralo ĉiutage progresas; malgraŭ progresinta leĝaro la indianoj vivas mizere; mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio [1]; via saniĝo rapide progresos [2]; la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis en la lernado Marta ; vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu PrV ; li ne progresas (adaptiĝas) kun la tempo [3]; lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj VivZam ; nuntempe muzika kulturo de Esperantujo iom malpli progresas kompare al poezi-kulturo [4]; ŝajnas, ke la plej populara libreto pri gramatiko por progresantoj, plene en Esperanto antaŭe estis „La tuta esperanto“ de Henrik Seppik [5]. prosperistagni 1. La Nova Testamento, Galatoj 1:142. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 58:83. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj4. J. Zajdman, P. Moĵajev: Ege riĉaj harmonieMonato5. C. Keysers: Gramatiko facile asimileblaMonato angle: progress beloruse: прагрэсаваць, разьвівацца ĉeĥe: dělat pokroky, dělat pokroky, jít kupředu, pokročit, postoupit, postupovat, rozvinout se, vyvíjet se ĉine: 長進 [zhǎngjìn], 长进 [zhǎngjìn], 进步 [jìnbù], 進步 [jìnbù], 上进 [shàngjìn], 上進 [shàngjìn], 有进展 [yǒujìnzhǎn], 有進展 [yǒujìnzhǎn], 取得进展 [qǔdéjìnzhǎn], 取得進展 [qǔdéjìnzhǎn], 向前进 [xiàngqiánjìn], 向前進 [xiàngqiánjìn], 捗 [bù], 日就月将 [rìjiùyuèjiāng], 日就月將 [rìjiùyuèjiāng] france: progresser germane: Fortschritte machen, vorankommen, sich weiterentwickeln hispane: progresar hungare: halad, előremegy, fejlődik japane: 進歩する [しんぽする], 向上する [こうじょうする], 上達する [じょうたつする], 進行する [しんこうする], 前進する [ぜんしんする] nederlande: vooruitgaan (vorderen), vorderingen maken, vorderen perse: پیشرفت کردن، ترقی کردن pole: robić postępy, postępować, iść naprzód portugale: progredir ruse: прогрессировать, развиваться slovake: postupovať, rozvíjať sa ukraine: проґресувати, робити успіхи, просуватися вперед progresoserĉi 'progreso' [progre.0o] Iompostioma disvolviĝo al pli alta grado: la progreso de la scienco, malsano; estu diligenta pri tiuj aferoj, dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj [6]; oni devas kolekti siajn pensojn kaj mediti pri sia propra interna esenco […] rekoni sin mem estas la vera progreso [7]; mi tutkore esperas, ke U.E.A. faros ĉiam pli gravajn progresojn kaj per sia rapida plifortikiĝo nin ŝovos antaŭen [8]; ŝia penegado sin mem konsumadis […] per sia propra tro forta streĉiĝo nepovebligis ĉiun progreson Marta . paŝo 6. La Nova Testamento, I. Timoteo 4:157. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la malferma kunveno de UEA ĉe la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 7a de septembro 1909 angle: progress beloruse: прагрэс ĉeĥe: pokrok, postup, vzestup, vývoj ĉine: 長進 [zhǎngjìn], 长进 [zhǎngjìn], 进度 [jìndù], 進度 [jìndù], 眉目 [méimu] france: progrès germane: Fortschritt, Weiterentwicklung hispane: progreso hungare: haladás, fejlődés, előremenetel japane: 進歩 [しんぽ], 向上 [こうじょう], 上達 [じょうたつ], 発展 [はってん], 進行 [しんこう], 前進 [ぜんしん] nederlande: vooruitgang perse: پیشرفت، ترقی pole: postęp, awans ruse: прогресс slovake: pokrok, postup, progres ukraine: проґрес, поступ *progresadi serĉi 'progresadi' [progre.0adi] Daŭre progresi: por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, […] [9]. progresadi en ĉio brava [10]; kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone, en sia metio li progresadis nur malrapide [11]; sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni progresadis tre malrapide kaj malfacile [12]; ŝi progresadis malrapide, tre malrapide, la morgaŭa tago ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ Marta . 9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo, 1a frazo10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908 angle: keep progressing beloruse: прагрэсаваць (стала), працягваць разьвівацца ĉine: 渐进 [jiànjìn], 漸進 [jiànjìn], 上进 [shàngjìn], 上進 [shàngjìn], 前进 [qiánjìn], 前進 [qiánjìn], 进步 [jìnbù], 進步 [jìnbù] france: progresser durablement pole: czynić postępy *progresado serĉi 'progresado' [progre.0ado] Iom-postioma disvolviĝado al pli alta grado: severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta [13]; laŭ la mezuro de la progresado kaj riĉiĝado de l' lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn DL ; mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektiviĝis por la progresado de la evangelio [14]; la progresado de aidoso [15]. 13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo14. La Nova Testamento, Filipianoj 1:1215. Monato, Vladimir Lemelev: Danĝera malamiko revenas angle: progression beloruse: прагрэсаваньне, разьвіцьцё france: progression japane: 進歩 [しんぽ], 向上 [こうじょう], 上達 [じょうたつ], 発展 [はってん] pole: rozwój stopniowy, ewoluowanie ukraine: проґресування progresemaserĉi 'progresema' [progre.0ema] [progre.0ema.POL] Inklina, favora al progreso; ne konservativa: progresema ministro; li estis progresema homo, kiu esploris kaj faris mapojn de la regiono, projektis fervojojn kaj certigis la sekurecon [16]; progresema medicina scienco kaj genetikon [17]; forĵeti siajn malnovajn sentojn pri identeco por brakumi pli progresemajn ideojn [18]. 16. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo17. William Simcock: Jarmila kupolo en Londono, Monato, 2000/08, p. 1118. Monato, Kep Enderby: Bezonata: nova mondordo angle: progressive beloruse: прагрэсіўны ĉeĥe: pokrokový, progresivní ĉine: 渐进地 [jiànjìnde], 漸進地 [jiànjìnde] france: progressiste germane: fortschrittlich hispane: progresista hungare: haladó szellemű, progresszív japane: 進歩的な [しんぽてきな] nederlande: progressief, vooruitstrevend perse: پیشرو، مترقی، ترقیخواه pole: postępowy ruse: прогрессивный, передовой slovake: pokrokový ukraine: проґресивний, передовий progresigiserĉi 'progresigi' [progre.0igi] (tr) Puŝi ion antaŭen al pli alta grado, disvolvi: multaj min demandas, […] kiel oni povas la plej certe progresigi la aferon DL ; la fondaĵo celas progresigi la terŝipoprincipojn (domoj pasive hejtitaj) [19]; Heisenberg asertas, ke li progresigis la esploron por kontraŭi la alianculajn fizikistojn [20]; progresigi la turistan disvolviĝon de la iama juda kvartalo en la urbo [21]; ministra aranĝo por progresigi puran energion [22]. antaŭenpuŝi, akceli, plibonigi, perfektigi 19. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo20. Monato, Yamasaki Seikô: Atoma bombo ne estas malproksime21. Monato, Franz-Georg Rössler: Nova sinagogo inaŭgurita en Speyer22. Monato, Evgeni Georgiev: Daŭripovaj energioj por universala evoluo angle: promote, make someone progress beloruse: разьвіваць, судзейнічаць, спрыяць ĉeĥe: uspíšit pokrok, zvelebit ĉine: 貤 [yí], 升迁 [shēngqiān], 升遷 [shēngqiān], 推动 [tuīdòng], 推動 [tuīdòng], 起用 [qǐyòng], 推进 [tuījìn], 推進 [tuījìn], 促进 [cùjìn], 促進 [cùjìn] france: promouvoir germane: voranbringen hispane: hacer progresar hungare: előrevisz, fejleszt japane: 進歩させる [しんぽさせる], 向上させる [こうじょうさせる], 前進させる [ぜんしんさせる] nederlande: bevorderen perse: پیشبردن pole: posuwać naprzód, zaawansować ruse: развивать, способствовать slovake: povzniesť, zvelebiť, zveľadiť ukraine: просувати вперед, докладатися до поступу progresintoserĉi 'progresinto' [progre.0into] [progre.0into.PED] Lernanto, kiu jam progresis, havas sciojn en la koncerna temo: legolibreto por komencantoj kaj progresintoj [23]; Ŝarado por progresintoj [24]; la libro celas minimume progresintojn, fakte spertajn uzantojn de Esperanto [25]; perfektiga kurso por progresintoj [26]. 23. Mozaiko, 193524. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko25. Monato, Antonio Valén: Klero kaj klaro delektos la leganton26. Monato, Pejno Simono: Malgaje pri patrino angle: advanced learner beloruse: прасунуты вучань ĉeĥe: pokročilý čl. france: élève avancé germane: Fortgeschrittener japane: 中級者 [ちゅうきゅうしゃ] pole: zaawansowany slovake: pokročilý človek progresismoserĉi 'progresismo' [progre.0ismo] [progre.0ismo.POL] Idearo, sinteno de tiu, kiu kredas, ke novaĵoj plibonigos la staton de aferoj, kiu volas ŝanĝojn: Esperanto estis parto de progresismo kiu povas impresi iom naiva hodiaŭ [27]; la Martinika Progresisma Partio […] origine estis difinita kiel kontraŭkoloniisma, demokratia kaj naciisma partio, inspirita de la socialisma ideologio [28]. konservativismo, reakciismo 27. J. S. Larsen: Amikejo: la Esperantolando kiu preskaŭ ekzistis, 2011-10-2428. Vikipedio, Martinika Progresisma Partio angle: progressism beloruse: прагрэсывізм france: progressisme hispane: progresismo pole: progresywizm malprogresiserĉi 'malprogresi' [progre.mal0i] (ntr) [progre.mal0i.degeneri] Perdi atingitan nivelon de disvolviĝo, kadukiĝi, degeneri, malkreski: en Bervala ŝpinejo la produktado malprogresas [29]; mi supre konstatis, ke Esperanto ne estas progresinta, kaj eble eĉ malprogresinta, en la hinda kontinento [30]; la urbeto malprogresis ĝis 1980, kiam oni starigis favorajn impostleĝojn por la regiono kaj evoluigis turismon [31]. 29. L. Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, 197430. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01 (6)31. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo angle: to regress beloruse: рэгрэсаваць, дэградаваць ĉeĥe: chátrat, neprospívat ĉine: 退行 [tuìxíng] france: régresser germane: degenerieren, sich verschlechtern japane: 後退する [こうたいする], 退歩する [たいほする] nederlande: achteruitgaan perse: پسرفتن pole: cofać się, ulegać regresji ruse: регрессировать, отступать slovake: upadať, zaostávať ukraine: реґресувати, занепадати, переживати застій malprogresoserĉi 'malprogreso' [progre.mal0o] [progre.mal0o.degenero] Perdo de atingita nivelo de disvolviĝo, kadukiĝo, degenero, malkresko, dekadenco: nun en la simfonia ĝenro ni observas gravan malprogreson nur iomete diluitan per eksperimentoj de I. Stravinskij kaj S. Prokofjev [32]; laŭleĝa ekpermeso seksumi kun pli junaj ne-plenaĝuloj, eĉ proksimaj al infaneco […] estas grava malprogreso pri la respektado kaj protektado [33]. 32. J. Muraŝkovskij, I. Muraŝkovska: Kien fluas roj’ Castalie?, 1984-198733. Monato, Francisko Simonnet: Ĉu bona seksa konduto? angle: regression beloruse: рэгрэс, дэградацыя ĉeĥe: návrat symptomů, regrese, ústup france: régression germane: Rückschritt japane: 後退 [こうたい], 退歩 [たいほ] nederlande: achteruitgang perse: پسرفت pole: regres ruse: регресс slovake: postup späť, regresia ukraine: реґрес, застій, занепад administraj notoj