*por I. *por serĉi 'por' [por.0] Prepozicio sekviganta substantivon, adverbon aŭ infinitivon, kaj esprimanta: 1.[por.0.celo] Celon: por kia celo[1]? bastoneto sur kiu oni tenas plumon por skribado estas plumingo [2]; la preparoj por la venonta kongreso; vojaĝi por plezuro; ni diru tion por lia laŭdo; la rajdvipo diris ke ĝi neniam krakas por fari komplezon al maljunuloj sed nur por la honoro de nefianĉigitaj [3]; dudek jaroj da laborado por la Esperantismo [4]; li riskas por la duba rezultato kuraĝe sian vivon Hamlet ; li estis invitita por kanti; li invitis min por festenoB ; la komitato donis permeson por elveturo; ni devas klarigi al ni por kio ni kunvenas[5]; por kio (kion petante) vi venis al mi [6]? Rim.: En tiu senco Zamenhof kelkfoje preterlasas la prepozicion antaŭ infinitivo: kiam mi kuŝiĝas dormiRevizoro ; donis al ili manĝi kaj trinki[7]; oni vokas la bovon ne festeni sed treni PrV . Tiu dirmaniero estas malofta kaj ne imitinda. 2.[por.0.destino] Destinon, la adaptiĝon al: tio estas mia kabineto por laboro; kampo por la eksperimentoj de aeroplanoj; glaso, kiun oni uzas por vino[8]; kuracisto por virinoj; vestoj por infanoj; ne estis akvo por la popolo[9] (por trinki); mi havas nenion por manĝi; havi multon, pli bonan por fari [10]; ne havi la tempon por ludi; estas la horo por leviĝo el dormo [11]; ĉu vi opinias min kapabla por tiu malnobla agadoZ ? bombo sufiĉa por eksplodigi citadelon; miaj sagoj, tro malmultepezaj por tia vento, ne trafus la celon Hamlet ; li estas tro fiera por obei (vd tro). 3.[por.0.acxetajxo] Aĉetobjekton: pagi cent frankojn por sia palto; tiu drapo kostas po dek markoj por metro; por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn [12]; por du monatoj mi ŝuldas 30 frankojn (de luprezo); abonpago, tio estas pago por la abono[13]; (figure) pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj PrV ; (figure) tiuj ĉi tagoj […] rekompencas lin por la malfacila pasintaĵo FK . 4.[por.0.prezo] Aĉet- aŭ vend-prezon: aĉeti teon por unu frankoZ ; por tiu prezo la vesto ne estas kara; ĉu vi povas lasi la ĉambron por unu spesmilo? [tiu folieto] povas esti ricevita por kelke da centimoj FK ; vi kalkule enskribis lignon por dudek mil rubloj, dum en efektiveco vi ne donis eĉ por cent rublojRevizoro ; oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo PrV ; por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo PrV ; por sia oro ĉiu estas sinjoro PrV . po 5.[por.0.kiel] Predikativon (= kiel3, kvazaŭ): mi prenis vin por iu pli merita Hamlet ; mi prenis la danĝeron por ŝercoZ ; oni povus preni tiun ĉambron por laborejo de artisto; vi akceptas por kontanta mono vortojn, kiuj ne enhavas […] indon Hamlet ; ŝtono servis al ni por seĝo; mi donos al vi la landon por eterna posedaĵo[14]. 6.[por.0.profite_al] Personon, je kies profito aŭ kontentigo oni agas: voĉdoni por iu; kolekti monon por mizeruloj; aĉeti kukojn por la infanoj; tiu libro estas por vi; li kantetis por si mem[15]; la naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni[16]; ĉiuj por si, por ĉiuj Di' PrV ; la fervoro por Esperanto; la motivoj por la akcepto de tiu propono; [diskuti] la por kaj la kontraŭ PrV . 7.[por.0.rilate_al] Personon, kiun koncernas la ago (= konsiderante, rilate al): nia regimentestro estas por siaj soldatoj, kiel bona patro[17]; asigni difinitan salajron por iu Hamlet ; tio estas granda perdo por ni; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda[18]; la kongreso estis vera triumfo por Esperanto; mia spiro fariĝis abomena por mia edzino [19]; tri aferoj estas nekompreneblaj por mi[20]. al 3, kontraŭ 4 8.[por.0.kiam] Estontan tempodaŭron, dum kiu devas daŭri la ago: forvojaĝi por tri semajnoj; prunte[ ]donu al mi vian libron por unu momento; foriri por ĉiam [21]; vi faris Izrael via popolo por eterne[22]; tiu manĝaĵo estos provizo por la lando por la sep jaroj[23]. Rim.: Por estas kelkfoje erare uzata kun la senco de pro: mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro[24]; la Eternulo juĝu vin por tio[25]. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 92. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 403. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 19075. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 19076. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:277. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. kroniko 28:158. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 329. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 33:1410. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj11. La Nova Testamento, Romanoj 13:1012. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1413. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 2714. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:815. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 190717. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3718. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 4119. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 19:1720. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:1721. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. kroniko 17:2223. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:3624. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3125. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 5:21 afrikanse: vir albane: për amhare: ለ angle: for arabe: إلى armene: համար azerbajĝane: üçün beloruse: для, дзеля, каб, для таго, каб, за bengale: জন্য birme: အတွက် bosne: za bulgare: 2. за ĉeĥe: k, na, za (účelové) ĉine: 替 [tì], 因之 [yīnzhī], 以 [yǐ], 以便 [yǐbiàn], 以期 [yǐqī], 以飨 [yǐxiǎng], 以饗 [yǐxiǎng], 來講 [láijiǎng], 来讲 [láijiǎng], 借以 [jièyǐ], 去 [qù], 为 [wèi], 為 [wèi], 为 [wèi], 爲 [wèi] dane: til estone: jaoks filipine: para sa france: pour galege: para germane: für guĝarate: માટે haitie: pou haŭse: domin hinde: के लिए hispane: para, por igbe: n’ihi na indonezie: untuk irlande: do islande: fyrir japane: ために jave: kanggo jide: פֿאַר jorube: fun kanare: ಫಾರ್ kartvele: განთავსების kazaĥe: үшін kimre: gyfer kirgize: үчүн kmere: សម្រាប់ koree: 에 대한 korsike: di kose: kuba kroate: za kurde: bo latine: nam latve: par laŭe: ສໍາລັບການ litove: už makedone: за malagase: fa malaje: untuk malajalame: വേണ്ടി malte: għal maorie: hoki marate: साठी monge: rau mongole: нь nederlande: voor, om te nepale: को लागि okcidentfrise: op panĝabe: ਲਈ paŝtue: لپاره pole: dla, na, do portugale: por, para ruande: kuri rumane: pentru ruse: 1. для, чтобы (kun infinitivo) 2. для, чтобы (kun infinitivo) 3. за (о цене) 4. за (о цене) 5. за 6. за 7. для 8. на samoe: mo sinde: لاء sinhale: සඳහා skotgaele: airson slovake: pre, za slovene: za ŝone: nokuti sote: bakeng sa sunde: keur svahile: kwa taĝike: барои taje: สำหรับ tamile: ஐந்து tatare: өчен telugue: కోసం tibete: དོན་དག་ལ་ ukraine: для urdue: کے لئے uzbeke: uchun vjetname: cho volapuke: plo zulue: ngoba por keserĉi 'por ke' [por.0ke] Konjunkcia esprimo, montranta la celon: subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki[26]; ili faris ĉion, kion ili povis, por ke ni elportu el la urbo la plej bonan rememoron [27]; ni devas esti tre singardaj por ke, anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiam[28]. Rim.: Por ke ĉiam sekvigas la u-modon, escepte en maloftaj okazoj, kie ĝi montras ne la celadon, la intencon, sed nur la efektivan aŭ neintencitan rezulton: tiu ŝprucigo sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj[29]; la ideo […] estis tro altiranta por ke la homoj rifuziĝus je ĝi[30] (vd tro). 26. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1527. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 190728. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 191029. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo30. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, paĝo 259 angle: in order to, so that beloruse: каб, для таго, каб, абы ĉeĥe: aby ĉine: 以便 [yǐbiàn], 以期 [yǐqī], 好使 [hǎoshǐ], 俾使 [bǐshǐ] france: pour que germane: damit hispane: para que indonezie: agar, supaya japane: ~するために nederlande: opdat pole: żeby rumane: ca să, pentru a ruse: чтобы, для того, чтобы slovake: aby II. Radiko kun la senco „por“: pora serĉi 'pora' [por.0a] Koncernanta ion, kiu aŭ kio estas por io: per 60 poraj kaj 59 kontraŭaj voĉdonoj akceptis parlamentoj proponojn de [la] deputito [31]. pora (porhava)31. Monato, D. E. Rogers: Jes kaj ne, 2003 japane: 小孔のある [しょう孔のある], 多孔質の [た孔質の] beloruse: станоўчы, за III. Prefikso kun la sencoj de por 1 kaj por 3: porĉiama MT, porvivaĵo [32] [33] ... 32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 6:433. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro administraj notoj ~: Mankas verkindiko en fonto. ~a : Mankas dua fontindiko.