*prezo
- Vendvaloro de objekto: por tiu maŝino kies kosto estis mil markoj, la fabrikanto postulas prezon de du mil dum ĝia valoro ne atingas eĉ kvincent markojn; mi volas aĉeti de vi pro difinita prezo [1]; ili sieĝis [Samarion] tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj [2]; oni sendis post li kaptordonajn leterojn, […] prezo (premio) estas anoncita por lia kapo [3]; la pastroj […] taksos niajn riĉaĵojn je ridinda prezo kaj ne pagos kontante [4]; la konkurado estas grandega, sekve la prezoj estas tre malaltaj Marta ; malgranda pezo, sed granda prezo PrV ; ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo PrV . kosto, kurzo, pago2,
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 24:24
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 6:25
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 6:25
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
- angle:
- price
- beloruse:
- цана
- bulgare:
- цена
- ĉine:
- 价格 [jiàgé], 價格 [jiàgé], 代价 [dàijià], 代價 [dàijià], 价钱 [jiàqian], 價錢 [jiàqian]
- france:
- prix
- germane:
- Preis
- hispane:
- precio
- hungare:
- ár
- itale:
- prezzo
- japane:
- 価格 [かかく], 値段 [ねだん], 定価 [ていか]
- nederlande:
- prijs
- perse:
- بها، قیمت
- pole:
- cena
- portugale:
- preço
- ruse:
- цена
- tibete:
- གོང་
- ukraine:
- ціна
prezaro
- Listo de ofertoj (varoj, servoj) kun ilia prezo: mi permesas al mi adresi al vi mian prezaron ĝeneralan kaj samtempe kelkajn specimenojn de la vendobjektoj [5]; firmoj komencis eldonadi prospektojn, prezarojn kaj katalogojn en Esperanto [6]. katalogo, prospekto, tarifo
5.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
- beloruse:
- прайс-ліст, прэйскурант
- germane:
- Preisliste
- hungare:
- árjegyzék
- ruse:
- прейскурант, прайс-лист
altpreza, grandpreza
- Havanta relative altan prezon: li alportu por ili […] perlojn kaj altprezajn ŝtonojn [7]; la popolanoj ĝenerale emas aĉeti komercaĵojn bonkvalitajn kaj altprezajn [8]; (figure) la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo [9]. kara3, multekosta
7.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
8. Monato, Mu Binghua: Konsumado de luksaj varoj kreskas, 2005
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 3:1
8. Monato, Mu Binghua: Konsumado de luksaj varoj kreskas, 2005
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 3:1
- angle:
- expensive
- beloruse:
- дарагі (цаной)
- germane:
- teuer
favorpreza
- Havanta favoran prezon (kaj bonan kvaliton); meritanta sian prezon: mi do formarŝos por profiti la favorprezajn glutaĵojn, kiujn ĉi tiu insuleto regalas al soifantoj [10]; tiel nomataj „Civitanaj Institutoj“ en ĉiu vilaĝo kaj urbo, kiuj organizas favorprezajn kursojn por lernemuloj [11]; dum jardeko Germana Esperanto-Junularo ricevis konsiderindan sumon ebligante la favorprezan Internacian Seminarion [12].
10.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 22. Per Lerta Admono Alfluas La Mono.
11. Monato, Alproprigi hobion, 2004
12. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111)
11. Monato, Alproprigi hobion, 2004
12. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111)
- angle:
- priceworthy
- beloruse:
- выгадны (цаной)
- germane:
- preiswert, günstig (preiswert)
malaltpreza
- Havanta relative malaltan prezon: mi serĉis malaltprezan loĝejon kaj vivis per iom da mono, kiun mi ŝparis [13]; kiam Japanio ekonomie „bolis“, oni hontis eniri malaltprezajn butikojn [14]. ĉipa, malkara2, malmultekosta
13.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 2. La Ĵeto Estas Farita.
14. Monato, Hori Jasuo/pg: Vendejen!, 2006
14. Monato, Hori Jasuo/pg: Vendejen!, 2006
- angle:
- cheap
- beloruse:
- танны
- germane:
- billig, günstig
senpreza
- Tiam valora, ke oni ne povas esprimi tion per iu prezo: ĝuste pro la supre menciitaj ecoj, en ilia duobla funkcio interna kaj ekstera eventoj ludas senprezan rolon, kaj indas strebi por ilin organizi kiom eble plej bone [15]. rara1, unika2
15.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Organizado de eventoj
- angle:
- invaluable, priceless
- beloruse:
- бясцэнны, неацэнны
- germane:
- unschätzbar, nicht mit Geld aufzuwiegen, kostbar