prospekto
- Reklama presaĵo, ordinare flugfolio anoncanta la planon de eldonota verko, la malfermon de establejo ktp, kaj disdonata por altiri klientojn: li tenis en sia mano prospekton de koresponda instituto kaj eksidis sur sia benko por studi la enhavon InfanTorent2 ; komuna lingvo, vaste uzata, signifus grandan faciligon por la internacia komerco, precipe por eldonado de prospektoj kaj reklamoj EeP ; diversaj firmoj komencis eldonadi prospektojn, prezarojn kaj katalogojn en Esperanto EeP ; Svedio publikigis atente prizorgitan kolorprospekton en Esperanto EeP ; la spektantoj foriris lasinte la prospektojn sur la malplenaj seĝoj [1]. katalogo
1.
B. Ragnarsson: laŭ neplanitaj padoj, 2013
- angle:
- prospectus
- beloruse:
- праспэкт (рэклямны)
- bulgare:
- проспект
- ĉeĥe:
- prospekt, reklamní leták
- ĉine:
- 招股說明書 [zhāogǔshuōmíngshū], 招股说明书 [zhāogǔshuōmíngshū]
- france:
- prospectus
- germane:
- Prospekt, Werbeschrift
- hungare:
- prospektus
- japane:
- パンフレット [ぱんふれっと], 案内書 [あんないしょ], 内容見本 [ないようみほん], 趣意書 [しゅいしょ]
- katalune:
- prospecte, reclam
- nederlande:
- prospectus
- pole:
- prospekt (reklamowy), plakat
- portugale:
- prospecto, avulso, folha volante, folheto, volante, filipeta
- ruse:
- рекламный проспект
- slovake:
- propagačné tlačené oznámenie, prospekt
- ukraine:
- проспект (опис)