1prospekt/o PV prospektoserĉi 'prospekto' [prospe.0o] [prospe.0o.TIP] Reklama presaĵo, ordinare flugfolio anoncanta la planon de eldonota verko, la malfermon de establejo ktp, kaj disdonata por altiri klientojn: li tenis en sia mano prospekton de koresponda instituto kaj eksidis sur sia benko por studi la enhavon InfanTorent2 ; komuna lingvo, vaste uzata, signifus grandan faciligon por la internacia komerco, precipe por eldonado de prospektoj kaj reklamoj EeP ; diversaj firmoj komencis eldonadi prospektojn, prezarojn kaj katalogojn en Esperanto EeP ; Svedio publikigis atente prizorgitan kolorprospekton en Esperanto EeP ; la spektantoj foriris lasinte la prospektojn sur la malplenaj seĝoj [1]. katalogo 1. B. Ragnarsson: laŭ neplanitaj padoj, 2013 angle: prospectus beloruse: праспэкт (рэклямны) bulgare: проспект ĉeĥe: prospekt, reklamní leták ĉine: 招股說明書 [zhāogǔshuōmíngshū], 招股说明书 [zhāogǔshuōmíngshū] france: prospectus germane: Prospekt, Werbeschrift hungare: prospektus japane: パンフレット [ぱんふれっと], 案内書 [あんないしょ], 内容見本 [ないようみほん], 趣意書 [しゅいしょ] katalune: prospecte, reclam nederlande: prospectus pole: prospekt (reklamowy), plakat portugale: prospecto, avulso, folha volante, folheto, volante, filipeta ruse: рекламный проспект slovake: propagačné tlačené oznámenie, prospekt ukraine: проспект (опис) administraj notoj