*prez/o UV *prezo serĉi 'prezo' [prez.0o] Vendvaloro de objekto: por tiu maŝino kies kosto estis mil markoj, la fabrikanto postulas prezon de du mil dum ĝia valoro ne atingas eĉ kvincent markojn; mi volas aĉeti de vi pro difinita prezo [1]; ili sieĝis [Samarion] tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj [2]; oni sendis post li kaptordonajn leterojn, […] prezo (premio) estas anoncita por lia kapo [3]; la pastroj […] taksos niajn riĉaĵojn je ridinda prezo kaj ne pagos kontante [4]; la konkurado estas grandega, sekve la prezoj estas tre malaltaj Marta ; malgranda pezo, sed granda prezo PrV ; ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo PrV . kosto, kurzo, pago2, 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 24:242. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 6:253. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V angle: price beloruse: цана bulgare: цена ĉine: 价格 [jiàgé], 價格 [jiàgé], 代价 [dàijià], 代價 [dàijià], 价钱 [jiàqian], 價錢 [jiàqian] france: prix germane: Preis hispane: precio hungare: ár itale: prezzo japane: 価格 [かかく], 値段 [ねだん], 定価 [ていか] nederlande: prijs perse: بها، قیمت pole: cena portugale: preço ruse: цена tibete: གོང་ ukraine: ціна prezaro serĉi 'prezaro' [prez.0aro] Listo de ofertoj (varoj, servoj) kun ilia prezo: mi permesas al mi adresi al vi mian prezaron ĝeneralan kaj samtempe kelkajn specimenojn de la vendobjektoj [5]; firmoj komencis eldonadi prospektojn, prezarojn kaj katalogojn en Esperanto [6]. katalogo, prospekto, tarifo 5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto beloruse: прайс-ліст, прэйскурант germane: Preisliste hungare: árjegyzék ruse: прейскурант, прайс-лист altpreza, grandpreza serĉi 'altpreza' serĉi 'grandpreza' [prez.alt0a] Havanta relative altan prezon: li alportu por ili […] perlojn kaj altprezajn ŝtonojn [7]; la popolanoj ĝenerale emas aĉeti komercaĵojn bonkvalitajn kaj altprezajn [8]; (figure) la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo [9]. kara3, multekosta 7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino8. Monato, Mu Binghua: Konsumado de luksaj varoj kreskas, 20059. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 3:1 angle: expensive beloruse: дарагі (цаной) germane: teuer favorpreza serĉi 'favorpreza' [prez.favor0a] Havanta favoran prezon (kaj bonan kvaliton); meritanta sian prezon: mi do formarŝos por profiti la favorprezajn glutaĵojn, kiujn ĉi tiu insuleto regalas al soifantoj [10]; tiel nomataj „Civitanaj Institutoj“ en ĉiu vilaĝo kaj urbo, kiuj organizas favorprezajn kursojn por lernemuloj [11]; dum jardeko Germana Esperanto-Junularo ricevis konsiderindan sumon ebligante la favorprezan Internacian Seminarion [12]. 10. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 22. Per Lerta Admono Alfluas La Mono.11. Monato, Alproprigi hobion, 200412. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111) angle: priceworthy beloruse: выгадны (цаной) germane: preiswert, günstig (preiswert) malaltpreza serĉi 'malaltpreza' [prez.malalt0a] Havanta relative malaltan prezon: mi serĉis malaltprezan loĝejon kaj vivis per iom da mono, kiun mi ŝparis [13]; kiam Japanio ekonomie „bolis“, oni hontis eniri malaltprezajn butikojn [14]. ĉipa, malkara2, malmultekosta 13. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 2. La Ĵeto Estas Farita.14. Monato, Hori Jasuo/pg: Vendejen!, 2006 angle: cheap beloruse: танны germane: billig, günstig senpreza serĉi 'senpreza' [prez.sen0a] Tiam valora, ke oni ne povas esprimi tion per iu prezo: ĝuste pro la supre menciitaj ecoj, en ilia duobla funkcio interna kaj ekstera eventoj ludas senprezan rolon, kaj indas strebi por ilin organizi kiom eble plej bone [15]. rara1, unika2 15. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Organizado de eventoj angle: invaluable, priceless beloruse: бясцэнны, неацэнны germane: unschätzbar, nicht mit Geld aufzuwiegen, kostbar administraj notoj