*persist/i UV *persisti serĉi 'persisti' [persis.0i] (ntr) 1.[persis.0i.iu] (iu) Energie daŭrigi, eĉ malgraŭ ĉiu ajn malhelpaĵo, tion, kion oni komencis fari aŭ pensi: ŝi persistas en sia amo kaj obstine sin alkroĉas al tiu, kiu ŝin forĵetis [1]; mi ne povis estri la lernantojn, kaj se mi persistus resti ilia instruisto, tiam mi fariĝus nervmalsana [2]; la fripono persistas, ke li ne estas ŝtelisto [3]; kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita [4]; la malsanulo, jam furioza pro doloroj, tamen persistis al sia vivo [5]; la leporo persistis kaj gratis trian fojon [6]; nur la malsprituloj persistas en malvera opinio [7]; ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro PrV . algluiĝi, elteni, insisti, kroĉiĝi, obstini, rezisti 2.[persis.0i.io] (io) Longe daŭri: ankoraŭ estis froste dum la noktoj, kaj neĝmakuloj persistis sur la bruna […] kaj verda tereno [8]; la klopodoj […] por solvi la krizon, kiu persistas [9]; nun ekzistas kvar endemiaj regionoj, kie poliomjelito persistas [10]; kelkafoje, la koŝmareco de eventoj persistas dum la tuta vivo [11]; la urbaj dialektoj de la skota persistas en moderna formo inter malpli klerigitaj homoj [12]. enradikiĝiRim.: Persisti montras prefere energion, obstini montras malpravan malcedemon. 1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto4. La Nova Testamento, Mateo 10:225. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj7. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina8. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I9. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Nepras interveni, 200510. Monato, Vladimir Lemelev: Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?, 201111. Monato, Donald Broadribb: Memoroj neniam perdas sian malĝojon, 200612. Monato, Garbhan MacAoidh: Lingva diverseco, 2007 angle: persist beloruse: 1. настойваць, упарціцца, упірацца 2. працягвацца, доўжыцца, трываць ĉeĥe: nepovolovat, setrvávat, trvat na něčem, vydržet, vytrvat ĉine: 持久 [chíjiǔ], 坚执 [jiānzhí], 堅執 [jiānzhí], 持續 [chíxù], 持续 [chíxù] france: 1. perséverer, persister, tenir bon 2. se maintenir, perdurer germane: 1. durchhalten, durchziehen, ausharren, dabei bleiben, Ausdauer beweisen 2. andauern, anhalten, fortdauern, bestehen bleiben hungare: 1. kitart, helytáll 2. tartja magát japane: 根気よく続ける [こんきよくつづける], 頑張る [がんばる], ねばる, 固執する [こしつする], , 持続する [じぞくする], 長く残る [ながくのこる] nederlande: volharden pole: wytrwać 1. wytrwać 2. przetrwać portugale: persistir, perseverar, insistir ruse: длиться, продолжаться, держаться 1. упорствовать, настаивать slovake: vydržať, vytrvať, zotrvať tibete: ཨུ་ཚུགས་བྱེད་ ukraine: упиратися, наполягати, настоювати persistoserĉi 'persisto' [persis.0o] [persis.0o.KOMUNE] Sinteno de tio aŭ tiu, kiu persistas, daŭrigas malgraŭ malfacilaĵoj: arton […] oni lernas praktikante ĝin kun persisto [13]; ĉu vi havas kuraĝon kaj persiston [14]? li opiniis, ke nenio kontraŭstaras senŝancele la tempon kaj la persiston [15]; Ludoviko heredis de sia patro […] obstinon kaj persiston [16]; la paŭzon sekvis la denove ekaŭdebla brueto, eĉ pli timiga, ĝuste pro sia insista persisto [17]. 13. Radio Vatikana: Paŝtista instruo de la Papo, 2011-11-3014. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj15. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina16. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhofa junaĝo17. Monato, Júlia Sigmond: La mistera nokto, 2009 beloruse: упартасьць, настойлівасьць, цьвёрдасьць ĉeĥe: přetrvávání, trvání (na něčem) ĉine: 恒 [héng], 毅力 [yìlì], 有恆 [yǒuhéng], 有恒 [yǒuhéng], 恆心 [héngxīn], 恒心 [héngxīn], 毅 [yì], 韌勁 [rènjìn], 韧劲 [rènjìn], 坚毅 [jiānyì], 堅毅 [jiānyì], 忍耐力 [rěnnàilì], 耐力 [nàilì], 余辉 [yúhuī], 餘輝 [yúhuī] france: ténacité, persévérance germane: Ausdauer slovake: pretrvanie, vydržanie, vytrvanie tibete: བརྩོན་འགྲུས་ ukraine: наполягання, настоювання, домагання persistemaserĉi 'persistema' [persis.0ema] [persis.0ema.KOMUNE] Kiu emas persisti, ne facile rezignas, estas tenaca: ne estu persistema en malbona afero [18]; ili estis la plej bonaj, piaj, laboremaj kaj persistemaj infanoj en la tuta mondo [19]; via obstineco kaj persistemo legi filozofiajn verkojn, kiujn ŝi tre malaprobas, ĉagrenis ŝin [20]; sufiĉas memorigi […] la bataladon de proletaro en Rusio […] obstinegan, persisteman [21]. 18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 8:319. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino20. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII21. N. Barthelmess: Sur nia vojo, Sennacieca Revuo, 1924-06 beloruse: упарты, настойлівы, цьвёрды (напр. у намерах) ĉeĥe: houževnatý, vytrvalý, úporný ĉine: 坚韧 [jiānrèn], 堅韌 [jiānrèn], 坚持不懈 [jiānchíbùxiè], 堅持不懈 [jiānchíbùxiè], 毅 [yì], 恆心 [héngxīn], 恒心 [héngxīn], 坚毅 [jiānyì], 堅毅 [jiānyì] france: acharné, persévérant, tenace germane: ausdauernd, durchhaltefähig, beharrlich, stur, zäh (beharrlich) slovake: húževnatý, vytrvalý ukraine: настирливий, наполегливий persistemuloserĉi 'persistemulo' [persis.0emulo] [persis.0emulo.KOMUNE] Homo persistema; malrezignema: memoru Iŝmaelon kaj Idrison kaj Zul-Kifl; ili ĉiuj estis persistemuloj [22]; la venko fina ĉiam apartenas al persistemuloj [23]. 22. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 197023. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dektria beloruse: упарты (наз.) ĉeĥe: vytrvalec france: entêté (subst.), obstiné (subst.) germane: Beharrlicher, Sturer, Dickschädel slovake: vytrvalec administraj notoj