Aldoni tradukojn al ReVo:

*milit/i

*militi

serĉi 'militi'
[milit.0i]
(ntr)
[milit.0i.MIL]
Batali per armiloj kontraŭ fremdaj armeoj aŭ kontraŭ malamika partio: se okazos milito, tiam ankaŭ tiu popolo aliĝos al niaj malamikoj kaj militos kontraŭ ni [1]; venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraŭ la Izraelidoj [2]; via gento […] ĉiam militas kontraŭ nia [3]; ĉiuj virseksuloj en la aĝo de dudek jaroj […] ĉiuj militkapablaj [4]; (figure) mi vidas alian leĝon en miaj membroj, militantan kontraŭ la leĝo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la leĝon de la peko [5]; militi inter si [6]; du militas, tria profitas PrV .
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 1:10
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 17:8
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 2, fabeloj kaj legendoj, la naskiĝo de la tabako, araba legendo, laŭ la hispana rakonto de Cervera Bachiller, tradukis Jayme Heinlein Ferreira
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 1:20
5. La Nova Testamento, Al la Romanoj 7:23
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Nefermita letero al s-ro de Beaufront.
beloruse:
ваяваць
bretone:
brezelekaat, brezeliñ
bulgare:
водя война
ĉeĥe:
válčit
ĉine:
打仗 [dǎzhàng], 交战 [jiāozhàn], 交戰 [jiāozhàn], 争战 [zhēngzhàn], 爭戰 [zhēngzhàn], 作战 [zuòzhàn], 作戰 [zuòzhàn], 战 [zhàn], 戰 [zhàn]
france:
guerroyer, faire la guerre
germane:
Krieg führen
hispane:
guerrear, batallar
hungare:
háborúzik, hadat visel
indonezie:
berperang, bertempur
itale:
combattere (fare la guerra), fare la guerra
japane:
戦争する [せんそうする], 戦う [たたかう]
nederlande:
oorlog voeren
pole:
wojować
portugale:
guerrear
rumane:
război
ruse:
воевать
slovake:
bojovať
svede:
kriga
ukraine:
воювати
volapuke:
kligön

milito

serĉi 'milito'
[milit.0o]
[milit.0o.MIL]
MIL Oficiala malpaco inter nacioj aÅ­ partioj, kun bataloj: la milito kun la MaÅ­roj FK ; milito inter Prusujo kaj AÅ­strujo [7]; ha, se tiel, tiam ne estos milito kun la turkoj [8]; la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraÅ­ ili [9]; viro de milito [10]; unu soldato militon ne faras PrV ; la militon li perdis [11]; proklami, deklari militon.
afrikanse:
oorlog
albane:
luftë
amhare:
ጦርነት
angle:
war
arabe:
حرب
armene:
պատերազմ
azerbajĝane:
müharibə
beloruse:
вайна
bengale:
যুদ্ধ
birme:
စစ်
bosne:
rat
bretone:
brezel
bulgare:
война
ĉeĥe:
válka
ĉine:
战争 [zhànzhēng], 戰爭 [zhànzhēng], 战 [zhàn], 戰 [zhàn]
dane:
krig
estone:
sõda
eÅ­ske:
gerra
filipine:
digmaan
france:
guerre
galege:
guerra
germane:
Krieg
guĝarate:
યુદ્ધ
haitie:
lagè
haÅ­se:
yaki
hinde:
युद्ध
hispane:
guerra
hungare:
háború, hadviselés
igbe:
agha
indonezie:
(pe)perang(an), pertempuran
irlande:
cogadh
islande:
stríð
itale:
guerra
japane:
戦争 [せんそう]
jave:
perang
jide:
מלחמה
jorube:
ogun
kanare:
ಯುದ್ಧ
kartvele:
ომი
kazaĥe:
соғыс
kimre:
rhyfel
kirgize:
согуш
kmere:
សង្រ្គាម
koree:
전쟁
korsike:
a guerra
kose:
imfazwe
kroate:
rat
kurde:
şer, ceng
latine:
bellum
latve:
karš
laÅ­e:
ສົງຄາມ
litove:
karas
makedone:
војна
malagase:
ady
malaje:
perang
malajalame:
യുദ്ധം
malte:
gwerra
maorie:
te whawhai
marate:
युद्ध
monge:
ua tsov ua rog
mongole:
дайн
nederlande:
oorlog
nepale:
युद्ध
njanĝe:
nkhondo
okcidentfrise:
oarloch
panĝabe:
ਜੰਗ ਦੇ
paŝtue:
د جګړې
pole:
wojna
portugale:
guerra
ruande:
intambara
rumane:
război, răzbel
ruse:
война
samoe:
taua
sinde:
جنگ
sinhale:
යුද්ධය
skotgaele:
cogadh
slovake:
vojna
slovene:
vojna
somale:
dagaal
ŝone:
hondo
sote:
ntoa
sunde:
perang
svahile:
vita
svede:
krig
taĝike:
ҷанг
taje:
สงคราม
tamile:
போர்
tatare:
сугыш
telugue:
యుద్ధం
tibete:
དམག་&t_-a;ཁྲུག་
tokipone:
utala
ukraine:
війна
urdue:
جنگ
uzbeke:
urush
vjetname:
chiến tranh
volapuke:
klig
zulue:
ukulwa

milita

serĉi 'milita'
[milit.0a]
[milit.0a.koncernanta]
Koncernanta la militon: milita ŝiparo FK ; milita kolego FK ; maljuna suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en literaturo FK ; li komandas nepre laŭ milita maniero [12]; la milita leĝo tre precizas pri tiu punkto [13]. milita kanto, rakonto.
angle:
military, war
beloruse:
ваенны, вайсковы
bretone:
-brezel, brezelel
france:
guerrier, martial, militaire (adj.)
germane:
kriegerisch, Kriegs-
hispane:
militar, bélico, bélica, guerrero, guerrera
hungare:
harci, háborús, katonai
indonezie:
militer
itale:
bellico, guerresco, marziale
japane:
戦争の [せんそうの], 軍事の [ぐんじの]
nederlande:
oorlogs-
pole:
wojenny
rumane:
militar, de război
ruse:
военный
ukraine:
воєннний, військовий
volapuke:
kliga

militestro

serĉi 'militestro'
[milit.0estro]
[milit.0estro.MIL]
MIL Homo – pliofte oficiro – kiu decidas pri strategio, gvidas dum bataloj: Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito [14]. respektu princan filon, kiu estis militestro [15]; en la jaro 1518, hispana militestro, Hernán Cortés, komisiite de Diego Velázques, la hispana reganto de Kubo, entreprenis invadi kaj konkeri Meksikon [16]. VD:stabo1
angle:
warlord, military leader
beloruse:
ваеначальнік, начальнік войска, ваявода
bretone:
penn-brezel
ĉeĥe:
vojevůdce
ĉine:
军阀 [jūnfá], 軍閥 [jūnfá]
france:
chef de guerre
germane:
Heerführer, Kriegsherr
indonezie:
hulubalang, panglima
itale:
comandante in capo (in guerra)
nederlande:
legeraanvoerder, bevelhebber
pole:
dowódca, wódz
rumane:
comandant, căpetenie
ruse:
военачальник
slovake:
vojvodca
ukraine:
воєначальник, полководець

militisto

serĉi 'militisto'
[milit.0isto]
[milit.0isto.MIL]
MIL Homo, kiu profesie aŭ rekrute militas: la fortikaĵoj brulas per fajro, kaj la militistojn atakis teruro [17]; Stetten iris al sia militistejo, Gering iris al sia juĝejo FK . SIN:soldato 1SUB:oficiro, suboficiroVD:militkaptito
angle:
warrior, soldier
beloruse:
ваяр, ваенны
bretone:
brezelour, kadour
ĉeĥe:
voják
ĉine:
战士 [zhànshì], 戰士 [zhànshì], 军人 [jūnrén], 軍人 [jūnrén], 兵 [bīng], 士兵 [shìbīng], 斗士 [dòushì], 鬥士 [dòushì]
france:
militaire (subst.), soldat (militaire)
germane:
(der) Militär
hispane:
militar
hungare:
harcos, katona
indonezie:
pejuang, prajurit, serdadu, tentara
itale:
militare (sost.), soldato (militare), guerriero
japane:
軍人 [ぐんじん], 軍国主義者 [ぐんこくしゅぎしゃ]
nederlande:
beroepsmilitair
pole:
wojskowy, żołnierz
rumane:
militar, soldat
ruse:
воин, военный (сущ.)
slovake:
vojak
svede:
militär
ukraine:
військовик, військовий (ім.)
volapuke:
kligel

militistaro

serĉi 'militistaro'
[milit.0istaro]
[milit.0istaro.MIL]
MILPOL La militistoj kiel grupo aŭ klaso aŭ stato de personoj: la Bizancia ikonrompismo estis konflikto inter la monaĥaro kaj militistaro; li estas eksgeneralo, servinte en la militistaro tridek jarojn DL ; militistaron la sagoj flugadis naŭ tagojn FK ; en la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaŭ estis kiel unu el ili [18]; kaj la Eternulo ektondras per sia voĉo antaŭ sia armeo, ĉar lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de lia vorto estas potencaj [19]; poste liaj filoj sin armos kaj kolektos grandan militistaron [20]; jen staras virino kun menso de infano, kun entuziasmo kaj kredo, – la standardon ŝi portas antaŭ la batalanta militistaro kaj alportas al sia patrujo venkojn kaj savon [21].
Rim.: Armeo estas militistaro organizita kaj ekipita por batalado.
angle:
military, armed forces
beloruse:
ваенныя, войска, вайсковае саслоўе
bretone:
arme
ĉeĥe:
vojsko
ĉine:
兵 [bīng], 军 [jūn], 軍 [jūn], 部队 [bùduì], 部隊 [bùduì], 武装部队 [wǔzhuāngbùduì], 武裝部隊 [wǔzhuāngbùduì], 兵力 [bīnglì], 陆军 [lùjūn], 陸軍 [lùjūn]
france:
armée
germane:
Streitkräfte, (das) Militär
hispane:
ejército
hungare:
hadsereg, hadnép
indonezie:
kemiliteran, ketentaraan
itale:
militari (classe), guerrieri (classe)
japane:
軍 [いくさ], 軍隊 [ぐんたい]
nederlande:
leger
pole:
armia, wojsko
rumane:
armată, militar
ruse:
воинство, войско, военное сословие
slovake:
branná moc, vojsko
ukraine:
військо

*almiliti

serĉi 'almiliti'
[milit.al0i]
(tr)
[milit.al0i.MIL]
MIL Ataki por konkeri: en Mezaĝo teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj ĝin ligis al sia ŝtato, moskova caro ĝin atakis VivZam ; (figure) sed kion mi faru por almiliti simpation [22]?
22. Julio Baghy: drameto sur la monto, NLR 2:2
angle:
attack (in war)
beloruse:
заваяваць, захапіць
bretone:
gounit
ĉeĥe:
dobýt válkou
ĉine:
力攻 [lìgōng], 抨 [pēng], 进攻 [jìngōng], 進攻 [jìngōng], 出击 [chūjī], 出擊 [chūjī], 攻伐 [gōngfá], 浸蚀 [jìnshí], 浸蝕 [jìnshí], 被抨击 [bèipēngjī], 被抨擊 [bèipēngjī], 被攻击 [bèigōngjī], 被攻擊 [bèigōngjī], 被袭击 [bèixíjī], 被襲擊 [bèixíjī], 被質問 [bèizhìwèn], 被质问 [bèizhìwèn]
germane:
angreifen [Land], attackieren [Land], bekriegen, einen Eroberungskrieg führen
hispane:
conquistar
hungare:
kivív, meghódít
itale:
conquistare, vincere (conquistare), annettere (con la forza)
nederlande:
veroveren
pole:
zawojować, podbić
rumane:
cuceri, învinge
ruse:
завоевать
slovake:
dobyť vojnou
ukraine:
завойовувати, здобувати

militejo

serĉi 'militejo'
[milit.0ejo]
La tuta regiono kie intermilitas la teraj, maraj kaj aeraj armeoj: la proletoj malsatantaj, mortfalantaj sur la militejoj [23]; Dum la lastaj jardekoj la niĝerdelta regiono de Niĝerio restas militejo [24]; tiu vasta militejo, kiu estas la du partoj de Vazirio, Afganio kaj Irako [25].
23. Voĉoj (el „ILI“ de Bergiers), SAT Kulturo, 1930-5-28
24. Princo Henriko OGUINYE/pg: Niĝerio: Ĉu amnestio kondukos al paco?Monato
25. Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007
angle:
theater of war
beloruse:
тэатар ваенных дзей
ĉine:
战区 [zhànqū], 戰區 [zhànqū]
france:
théâtre de la guerre, théâtre des opérations
germane:
Kriegsschauplatz
indonezie:
medan laga, medan (pe)perang(an), medan (per)tempur(an), palagan
ruse:
театр военных действий

antaÅ­milita

serĉi 'antaŭmilita'
[milit.antaux0a]
[milit.antaux0a.rilata]
Rilata al tempo antaŭanta la koncernan militon, okazinta antaŭ ĝi: dum du horoj ŝi estis sensukcese serĉanta inter duonputrinta forbalaaĵo iun antaŭmilitan libron pri la berlina metropoliteno [26]; Lafontaine […] aktivis en la antaŭmilita pacmovado [27]; li estis ankaŭ unu el la unuaj antaŭmilitaj japanaj aŭtoroj, kies verkoj vaste legiĝis ekster Japanio [28]; [ili] jam antaŭmilite avertis, ke neniu el la argumentoj prezentitaj de Vaŝingtono por invado estis vera [29].
angle:
prewar
beloruse:
даваенны
france:
d'avant-guerre
hispane:
de preguerra
hungare:
háború előtti
indonezie:
praperang
itale:
dell'anteguerra, prebellico
nederlande:
vooroorlogs
pole:
przedwojenny
rumane:
antebelic, înainte de război
ruse:
довоенный, предвоенный
ukraine:
довоєнний

permiliti

serĉi 'permiliti'
[milit.per0i]
(tr)
[milit.per0i.MIL]
MIL Konkeri1, militakiri: oni devas do honori ilin kiel spertajn batalantojn, kiuj permilitis siajn rangojn [30].
angle:
conquer, capture (in war)
beloruse:
заваяваць, захапіць
ĉine:
征服 [zhēngfú], 攻滅 [gōngmiè], 攻灭 [gōngmiè]
hungare:
kiharcol, meghódít
indonezie:
menaklukkan
itale:
conquistare, vincere (conquistare), annettere (con la forza)
nederlande:
veroveren
pole:
zawojować
rumane:
cuceri, câștiga
ruse:
завоевать

postmilita

serĉi 'postmilita'
[milit.post0a]
[milit.post0a.rilata]
Rilata al tempo sekvanta la koncernan militon, okazanta post ĝi: en la unua postmilita n-ro de „Esperantista Laboristo“, ni faris tre kategorian deklaron, kiun hodiaŭ ni konfirmas [31]; antaŭmilite Usono ŝuldis dolare al Eŭropo 5 miliardojn, postmilite tiu ŝuldo aliiĝis en kreditoraĵon da 16 miliardoj [32].
angle:
post‐war
beloruse:
паваенны, пасьляваенны
ĉeĥe:
povojnový
ĉine:
战后 [zhànhòu], 戰後 [zhànhòu]
france:
d'après-guerre
germane:
nachkriegs-
hispane:
de posguerra
indonezie:
pascaperang
itale:
del dopoguerra, postbellico
japane:
戦後の [せんごの]
nederlande:
naoorlogs
pole:
powojenny
rumane:
postbelic
ruse:
послевоенный
slovake:
povojnový
ukraine:
повоєнний

ĉikanmilito

serĉi 'ĉikanmilito'
[milit.cxikan0o]
[milit.cxikan0o.MIL]
MIL Milito el malgrandaj bataloj kaj embuskoj, ofte uzata de malpli forta partio, de partizanoj; gerilo: se mi estus sola […] mi estus provinta kun iom da sukceso la ĉikanmiliton [33]; Drakulo komencis ĉikanmiliton, kies kulmino estis fama noktatako [34].
33. E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 1909
34. -: Vlad la 3-a Drakulo, Vikipedio, 2021-03-08
angle:
guerilla war
beloruse:
партызанская вайна
ĉeĥe:
gerila, partyzánská válka
ĉine:
游击战 [yóujīzhàn], 遊擊戰 [yóujīzhàn]
france:
guerre de harcèlement, guérilla
germane:
Guerilla
hispane:
guerrilla
hungare:
gerillaharc
indonezie:
gerilya
itale:
guerriglia
nederlande:
guerrilla
portugale:
guerrilha
slovake:
partizánske boje

krucmilito, krucmilitiro

serĉi 'krucmilito'
serĉi 'krucmilitiro'
[milit.kruc0o]
[milit.kruc0o.MIL]
HISMIL Ĉiu el la militiroj (inter proksimume jaroj 1100 kaj 1300), kiujn faris aliancaj kristanaj eŭropanoj kontraŭ precipe islamaj orient-mediteraneaj regnoj, oficiale por akiri Jerusalemon kiel sanktan urbon: en la jaro 1146 Bernardo de Clairvaux apoge disvastigis la anoncon de la dua krucmilito, proklamita de papo Eŭgeno la 3a [35]; oni opiniis erare, ke la fabelo venis en la okcidentajn landojn nur post la krucmilitoj [36]; eble li kredas, ke religia mortigado estas nur historia afero – ekzemple, la krucmilitoj, la inkvizicio kaj la reformacio [37]; eble krucmilitisto revenis ĉi tien kaj kunveturigis krokodilon el Nilo [38]; (figure) rifuzoj de Parizo kaj Berlino aprobi la krucmilitiron de la usona prezidanto [39].
35. Monato, Armando Zecchin: Ne persekutu la hebreojn, 2008
36. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, AntaÅ­parolo de la tradukinto
37. Monato, Vilĉjo Simcock: Aktuala religia mortigado, 2005
38. Monato, Dominique Vallet: Impona popolfesto en Monso, 2007
39. Monato, Stefan Maul: Returniĝo, 2005
angle:
crusade
beloruse:
крыжовы паход
bretone:
brezel ar Groaz, kroaziadeg
ĉeĥe:
kruciáta, křížová výprava
ĉine:
十字军东征 [shízìjūndōngzhēng], 十字軍東征 [shízìjūndōngzhēng]
france:
croisade
germane:
Kreuzzug
hispane:
cruzada
indonezie:
Perang Salib
itale:
crociata
japane:
十字軍戦争 [じゅうじぐんせんそう]
nederlande:
kruistocht
pole:
wojna krzyżowa
rumane:
cruciadă, război de cruciați
ruse:
крестовый поход
slovake:
krížová výprava
ukraine:
хрестовий похід

mondmilito

serĉi 'mondmilito'
[milit.mond0o]
[milit.mond0o.MIL]
MILPOL Milito, kiu implikas multajn ŝtatojn en diversaj lokoj de la mondo: ni ne devas malatenti la teruran sperton de la mondmilito [40]; ili travivis ne malpli ol kvin diversajn politikajn sistemojn sole dum unu generacio, kun […] antaŭe nekonata ŝtata terorismo interna kaj ekstera, katastrofaj malvenkoj en du mondmilitoj [41].
40. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, „Liberiga Stelo“ al la Verdruĝuloj
41. Stefan Maul: Malbonaj konsciencoj, Monato, 1995/03, p. 5
angle:
world war
beloruse:
сусьветная вайна
bretone:
brezel-bed
ĉeĥe:
světová válka
ĉine:
世界大战 [shìjièdàzhàn], 世界大戰 [shìjièdàzhàn]
france:
guerre mondiale
germane:
Weltkrieg
hispane:
Guerra Mundial
hungare:
világháború
indonezie:
Perang Dunia
itale:
guerra mondiale
japane:
世界大戦 [せかいたいせん], 世界戦争 [せかいせんそう]
nederlande:
wereldoorlog
pole:
wojna światowa
rumane:
război mondial
ruse:
мировая война
slovake:
svetová vojna
ukraine:
світова війна

malvarma milito

serĉi 'malvarma milito'
[milit.malvarma0o]
[milit.malvarma0o.MIL]
HISMILPOL Malpaca stato inter malamikoj, sen rektaj bataloj – esprimo uzata tre ofte pri la epoko 1946-1989 dum kiu konkuris Usono kaj NATO unuflanke, Sovetio kaj la Varsovia Pakto aliflanke: komenciĝis la „malvarma milito“ inter la oriento kaj okcidento kaj estis malpermesite al li okupiĝi pri instruado pro lia politika kredo [42]; dum la malvarma milito estis malfacile por okcidentuloj informiĝi pri la stato de Esperanto en la orienta bloko [43]; neniu homo, post fino de la malvarma milito, vere bezonas militistajn submarŝipojn kun atomraketoj, kiuj taŭgas por nenio alia ol katastrofe detrui malamikon ‐ kiun malamikon [44]?
42. Liu Ling: Li tenis en sia koro la tutan homaron – Memore al s-ro Bruno Vogelmann , El Popola Ĉinio, 2002-08-08
43. Monato, Donald Broadribb: Malvarma milito kaj la orienta bloko, 2005
44. Stefan Maul: Morti pro prestiĝo, Monato, 2000/10, p. 5
angle:
Cold War, cold war
beloruse:
халодная вайна
bretone:
brezel yen
ĉeĥe:
studená válka
ĉine:
冷战 [lěngzhàn], 冷戰 [lěngzhàn]
france:
guerre froide
germane:
Kalter Krieg
hispane:
guerra Fría
hungare:
hidegháború
indonezie:
Perang Dingin
itale:
guerra fredda
japane:
冷戦 [れいせん]
nederlande:
koude oorlog
pole:
zimna wojna
rumane:
război rece
ruse:
холодная война
slovake:
studená vojna

intercivitana milito, civitana milito, civita milito

serĉi 'intercivitana milito'
serĉi 'civitana milito'
[milit.intercivitana_0o]
[milit.intercivitana_0o.POL]
POL Milito inter la civitanoj de unu ŝtato: oni memorigis pri la intercivitana milito, [kiam] en 1934, soldatoj de la aŭstro-faŝisma armeo traserĉis laboristajn loĝejojn, [tio] provokis kvartagan militon inter faŝismaj kaj socialdemokrataj trupoj [45]; Albanio eliris el la dua mondmilito kun multaj homperdoj, rezulte parte de la intercivitana milito instigita de komunistoj avidaj je potenco [46]; dum la dek kvin jaroj de la civitana milito en Libano ekzistis aktiva „nokta vivo“ [47]; ĉu spekti la faman dramon el tempoj de la civita milito „Lubov Jarovaja“ Metrop .
45. Walter Klag: KontraÅ­ la mensogoj, Monato, 2000/03, p. 2
46. Monato, Bardhyl Selimi: Kondamnitoj, kompenso kaj korupteco, 2004
47. Monato, Ina Fabell: Danco de la Oriento, 2005
angle:
civil war
beloruse:
грамадзянская вайна
ĉine:
內戰 [nèizhàn], 内战 [nèizhàn], 国内战争 [guónèizhànzhēng], 國內戰爭 [guónèizhànzhēng]
france:
guerre civile
germane:
Bürgerkrieg
hebree:
מלחמת אזרחים
hispane:
guerra civil
indonezie:
perang sipil
itale:
guerra civile
nederlande:
burgeroorlog
pole:
wojna domowa
ruse:
гражданская война
ukraine:
громадянська війна. співвітчизник

unua mondmilito

serĉi 'unua mondmilito'
[milit.unuamond0o]
[milit.unuamond0o.HIS]
HIS Milito daŭrinta depende je la landoj de 1914 ĝis 1918: dum la unua mondmilito li laboris kiel militpastro [48]; la disfalo de la Habsburga Imperio ĉe la fino de la unua mondmilito [49]; la armeo de la imperiestro uzis venengason dum la unua mondmilito [50].
48. Monato, Jomo Ipfelkofer: Frato PaÅ­lo: pacamanto, 2005
49. Monato, Carlo Minnaja: Retrorigardo al intensa vivo, 2004
50. Monato, W. H. Simcock: Sanktuloj, 2005
angle:
World War One
beloruse:
Першая сусьветная вайна
bretone:
brezel-bed kentañ
ĉine:
第一次世界大战 [DìyīcìShìjièDàzhàn], 第一次世界大戰 [DìyīcìShìjièDàzhàn], 第一次世界大战 [dìyīcìshìjièdàzhàn], 第一次世界大戰 [dìyīcìshìjièdàzhàn]
france:
première guerre mondiale
germane:
erster Weltkrieg
hispane:
primera Guerra Mundial
hungare:
első világháború
indonezie:
Perang Dunia Pertama
itale:
prima guerra mondiale, la grande guerra (1a guerra mondiale)
nederlande:
eerste wereldoorlog
pole:
pierwsza wojna światowa
rumane:
Primul Război Mondial
ruse:
Первая мировая война

dua mondmilito

serĉi 'dua mondmilito'
[milit.duamond0o]
[milit.duamond0o.HIS]
HIS Milito daŭrinta depende je la landoj de 1939 ĝis 1945: post la dua mondmilito li dediĉis sin plene al teatra laboro [51]; neniu el tiuj krimoj povas relativigi la fatalan signifon de Auschwitz aŭ forigi la fakton, ke la duan mondmiliton komencis germana armeo [52]; kun sia juda patrino, kies multaj parencoj mortis en koncentrejoj, li travivis la duan mondmiliton en la naskiĝurbo [53].
51. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, pri la aŭtoro
52. Stefan Maul: El mia vidpunkto ..., Monato, 1995/03, p. 5
53. Walter Klag: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000, Monato, 2000/07, p. 12
angle:
World War Two
beloruse:
Другая сусьветная вайна
bretone:
eil brezel-bed
ĉine:
第二次世界大战 [DìèrCìShìjièDàzhàn], 第二次世界大戰 [DìèrCìShìjièDàzhàn], 二战 [Àrzhàn], 二戰 [Àrzhàn]
france:
deuxième guerre mondiale, seconde guerre mondiale
germane:
zweiter Weltkrieg
hispane:
segunda Guerra Mundial
hungare:
második világháború
indonezie:
Perang Dunia Kedua
itale:
seconda guerra mondiale
nederlande:
tweede wereldoorlog
pole:
druga wojna światowa
rumane:
Al Doilea Război Mondial
ruse:
Вторая мировая война

administraj notoj

pri ~isto:
    * Kiel oni nomas la militistojn, kiuj estas nek oficiroj, nek
    suboficiroj
      (fr: militaires du rang, usone: enlisted personnel), kelkaj el ili
      tamen
      estas ranguloj (ekz-e kaporalo)?
  
~ejo: Mankas verkindiko en fonto.
per~i: Mankas dua fontindiko.