*stabo
- 1.
- Grupo de specialistoj konsilantaj kaj subtenantaj superan komandanton en ĉiuj liaj taskoj: la kronprinco, eksciinte survoje pri la aferoj de sia stabo, sendis ordonon […] plirapidigi la marŝon [1]; li estis edukata hejme […] ĉirkaŭata de malkaraj guvernistoj, de adjutantoj kun senceremoniaj, sed servutaj manieroj kaj de aliaj personoj de la regimento kaj stabo PatrojFiloj ; mi ne estis mortpafanta... mi servis en la stabo... kiel skribisto... Metrop ; ekzistas nur unu federala armeo kun unu centra stabo FSp ; la ĉefa stabo de marŝalo Tito […] troviĝis certan tempon en iu groto [2]; sesdeko da usonaj oficiroj liveris sekrete al la iraka generalstabo detalajn informojn MD02 . taĉmento
- 2.
- (figure) Grupo de specialistoj gvidantaj kune kun la estraro la aferojn de iu organizo, entrepreno kc: li iru al la fabriko por komenci laboradon, ne kiel ano de la ofica stabo, […] sed en la rolo de ordinara laboristo KKl ; mia vizio estas pri organizo kreskanta […], kreskantaj sekcioj kiuj ricevas helpon de TEJO informade, trejnade, subvencie danke al stabo kiu povas profesie labori [3]. kabineto3
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
2. Marinko Givoje: Interesa arkeologio, p. 45a
3. , Nia
2. Marinko Givoje: Interesa arkeologio, p. 45a
3. , Nia
- angle:
- 1. general staff, commanding officers
- beloruse:
- штаб (група людзей)
- bulgare:
- щаб
- ĉeĥe:
- štáb
- france:
- état-major
- germane:
- Stab, Führungsstab general~o: Generalstab. 2. Leitungsgruppe, Führungsgruppe
- hispane:
- 1. estado mayor (militar)
- hungare:
- 1. törzskar, törzs 2. kar, törzs
- itale:
- stato maggiore
- japane:
- 参謀部 [さんぼうぶ], 幹部 [かんぶ], 首脳部 [しゅのうぶ], スタッフ [すたっふ]
- nederlande:
- staf (officieren, leraren e.d.)
- pole:
- 1. sztab 2. sztab
- ruse:
- штаб
- slovake:
- vedenie, štáb
- tibete:
- སྦྱུག་པ་
- ukraine:
- штаб
stabano
- Membro de stabo: li havis kun si neniun kantistinon, sed li faris ankaŭ neniajn riproĉojn al la stabanoj [4]; la eksa arme-stabano […] estis enkarcerigita MD08 ; [en] ĉi tiu rubriko […] aperu sinprezentoj de la redaktoroj, reviziantoj kaj FEL-stabanoj [5]; ne dezirante rompi la tradicion kaj maldungi fidelajn stabanojn, la familio transposedigis la kafejojn al la dungitoj, kiuj provis funkciigi ilin kiel laboristan kooperativon [6]. adjutanto, furiero, serĝento, skribisto, telefonisto
4.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
5. Monato, Grigorij Arosev: Grigorij Arosev, 2003
6. Monato, Garbhan MacAoidh: Fina fakturo, 2005
5. Monato, Grigorij Arosev: Grigorij Arosev, 2003
6. Monato, Garbhan MacAoidh: Fina fakturo, 2005
- beloruse:
- штабіст
- germane:
- Stabsangehöriger
- japane:
- 参謀 [さんぼう], 幕僚 [ばくりょう], 幹部 [かんぶ], スタッフ [すたっふ]
- ukraine:
- працівник штабу
stabejo
- Konstanta aŭ provizora loko, kie funkcias stabo: en apuda ĉambro aranĝita kiel enketa stabejo, posttagmeze kunsidis Zajcev, Maĥmetali, Adams, Tuurken kaj Karal CKv ; en liaj sonĝoj plurfoje revenis la figuro de la fremda soldato, liaj veturadoj inter la du generalstabejoj KKr ; la atakoj kulminis la 22an de julio 1946 per la eksplodigo de hotelo King David en Jerusalemo, kiu estis la ĉefstabejo de la britoj [7]; li planis ataki ankaŭ, li poste diris, la partian ĉefstabejon [8]; la ĉefstabejo de la projekto troviĝas en Nepalo [9]; (figure) la familio estis nur […] la stabejo de liaj malamikoj [10]. centra oficejo, skribejo
7.
Monato, Hélène FALK: Israelanoj instruis
terorismon, 2003
8. Monato, Douglas Draper: Floroj, ne armiloj, 2011
9. Monato, Roberto Pigro: Protektanta biodiversecon, 2012
10. Bakin (Li Yaotang), trad. Wei Yida: La Familio, ĉapitro 31a, p. 439a
8. Monato, Douglas Draper: Floroj, ne armiloj, 2011
9. Monato, Roberto Pigro: Protektanta biodiversecon, 2012
10. Bakin (Li Yaotang), trad. Wei Yida: La Familio, ĉapitro 31a, p. 439a
- angle:
- headquarters
- beloruse:
- штаб (месца)
- bulgare:
- щаб
- ĉine:
- 指挥部 [zhǐhuībù], 指揮部 [zhǐhuībù], 司令部 [sīlìngbù], 总部 [zǒngbù], 總部 [zǒngbù]
- france:
- poste de commandement
- germane:
- Hauptquartier, Stabsstelle
- itale:
- quartier generale
- nederlande:
- hoofdkwartier
- pole:
- sztab