*18material/o JED *materialo serĉi 'materialo' [materi1.0o] 1.[materi1.0o.substanco] Ĉio materia, kio estas necesa por iu ago: ŝi aĉetos […] manĝmaterialojn (nutraĵoj), por pretigi fortigan manĝaĵon al la infano Marta ; ligno estas bona brula materialo [1]; betula arbareto […] liveris hejtan materialon en vintro Marta ; ni prirabis magazenon kaj ni alportas materialon (provizaĵon) por kvindek el ni [2]; (figure) [ili] estas mizera materialo por soldatoj [3]; (figure) vi ne estas vera Dano, kiel ni ĉiuj hejme, ni estas ankoraŭ el malnova materialo, sed al vi plaĉas nur fremdaj landoj (kp karaktero2, tipo1) [4]! a)[materi1.0o.krudajxo] Krudaĵo el kiu oni povas produkti fabrikaĵojn: tiutempe oni uzis kiel tradician konstrumaterialon miksitan kaj densigitan argilon kaj nebakitajn brikojn [5]; konstruaĵo, kiu estos tute konforma al la klimato kaj materialo de la lando [6]; en la keloj estis tenejoj de krudaj materialoj [7]; ĉambroj de diversa grandeco kaj el diversaj materialoj FK ; reto, plektita el facila sed fortika materialo FK ; ili konsilis al li porti tiujn ĉi belegajn vestojn el tiu ĉi belega materialo (vd ŝtofo1) [8]. materio1, substanco1 b)[materi1.0o.rimedo] Ĉio, kio estas necesa por funkciado de entrepreno, ekspluatado, ofico kc: materialo de muelejo, de segejo, de panfarejo; Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo, kuŝis antaŭ ŝi Marta ; materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion Marta . rimedo 2.[materi1.0o.datumoj] Ĉiuspecaj sciigoj, faktoj, datumoj necesaj por verki libron, raporton kaj ceterajn aŭ por fari spiritan laboron: la kolekto da bildoj kreskis, sed ĝis nun nur senvivaj objektoj donis por tio la materialon (kp modelo1.c, temo1) [9]; ĉio, kion vi ektuŝas, donas al vi materialon por historio [10]; la junulo […] serĉis materialon por vortaro VivZam ; la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la tekstoj kaj la stilo VivZam ; la Grimm'aj fabeloj [servas] kiel materialo por folkloraj studoj [11]; ĉiu neĝa floko […] aspektis kiel belega floro aŭ dekpinta stelo […] tio donas multe […] da materialo por pripensado [12]. 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 312. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro II4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko5. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, 20066. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino afrikanse: materiaal albane: material amhare: ቁሳቁስ angle: material arabe: مادة armene: նյութական beloruse: матэрыял konstru~o: будаўнічы матэрыял. bengale: উপাদান birme: ပစ္စည်း bosne: materijala ĉeĥe: materiál, materiálie (zast.), surovina ĉine: 料 [liào], 材 [cái], 物料 [wùliào], 物質 [wùzhì], 物质 [wùzhì], 材料 [cáiliào], 物資 [wùzī], 物资 [wùzī], 器材 [qìcái], 材質 [cáizhì], 材质 [cáizhì] dane: materiale estone: materjal eŭske: materiala filipine: materyal france: matériau galege: material de germane: Material, Rohstoff 1.a Werkstoff konstru~o: Baumaterial, Baustoff. 1. Zutat guĝarate: સામગ્રી haitie: materyèl hinde: सामग्री hungare: anyag, matéria konstru~o: építőanyag. igbe: ihe irlande: ábhar islande: efni japane: 材料 [ざいりょう] jave: materi jide: מאַטעריאַל jorube: ohun elo ti kanare: ವಸ್ತು kartvele: მასალა kazaĥe: материал kimre: deunydd kirgize: буюм kmere: សម្ភារៈ koree: 재료 korsike: a materia kose: imathiriyeli kroate: materijal kurde: mal latve: materiāls laŭe: ອຸປະກອນການ litove: medžiaga makedone: материјал malagase: fitaovana malaje: bahan malajalame: വസ്തു malte: materjal maorie: rauemi marate: साहित्य monge: cov ntaub ntawv mongole: материал nederlande: grondstof, materiaal nepale: भौतिक njanĝe: zakuthupi okcidentfrise: materiaal panĝabe: ਸਮੱਗਰੀ paŝtue: د مادي pole: materiał portugale: materialo ruande: ibikoresho rumane: material ruse: материал konstru~o: стройматериал. samoe: mea sinde: مواد sinhale: ද්රව්ය skotgaele: stuth slovake: materiál slovene: material somale: wax ŝone: zvinhu sote: lintho tse bonahalang svahile: vifaa taĝike: моддї taje: วัสดุ tamile: பொருள் tatare: материал telugue: పదార్థం tibete: རྒྱུ་ཆ་ ukraine: матеріал urdue: مواد uzbeke: ashyo vjetname: tài liệu materialaserĉi 'materiala' [materi1.0a] 1.[materi1.0a.krudajxa] Rilata al materialo: elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia materiala ekzistado Marta ; tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por ŝi valoron ne sole materialan Marta ; [malgraŭ] sufiĉe da kuraĝo, sed li ne havas la materialajn rimedojn FK ; moralaj kaj materialaj oferoj DL ; en la nuna materiala tempo riĉeco estas unu el la plej necesaj kondiĉoj de feliĉo FK ; helpo teknika, financa kaj materiala [13]; skulptaĵoj ĉiamaterialaj [14]; konstrumaterialaj entreprenoj [15]. 2.[materi1.0a.mona] Rilata al la monrimedoj: [li] parolis detale pri la loĝantaro de la urbo, pri ĝiaj klasoj, pri la materiala stato de ĉiu el ili IK ; la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj EE ; [ili] donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon [16]; se la aŭtoro (Zamenhof) havus la materialan eblon, li kun plezuro prenus la tutan aferon sur nian propran respondecon, sed bedaŭrinde li la eblon ne havas [17]; estas investita granda monsumo kaj la kompanio postulos materialan kompenson [18]. mona, financa 3.[materi1.0a.materia] Materia, perceptebla por la sentumoj, videbla kaj palpebla: komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn [19]. 13. Monato, Jérémie Sabiyumva: Burunda futbalo profesiiĝas, 200914. Monato, Franz-Georg Rössler: Arto kreas arton, 201215. Monato, Bardhyl Selimi: Venkis malŝparemo kaj koruptado, 200516. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 191217. Zamenhof: OV, p. 64.18. Monato, Antanas Grincevičius: Ĉokolada konflikto, 200319. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907 angle: material beloruse: матэрыяльны ĉine: 物質 [wùzhì], 物质 [wùzhì], 質料 [zhìliào], 质料 [zhìliào] france: matériel (adj.) germane: materiell hungare: anyag-, anyagi, materiális japane: 材料の [ざいりょうの], 物質的な [ぶっしつてきな], 実質的な [じっしつてきな], 功利的な [こうりてきな] nederlande: materieel, stoffelijk pole: materialny ruse: материальный, телесный, физический materialismoserĉi 'materialismo' [materi1.0ismo] 1.[materi1.0ismo.morala] Vivmaniero prioritatiganta la materialajn bezonojn super la spiritajn: la multeco de varoj en la merkato puŝas homojn en materialismon [20]; nia kulturo estas tiom superregata de materialismo kaj do havas malmultan spiritan kaj etikan edukon [21]; oni sekve povas pravigi la neceson agi juste eĉ je pure egoisma, materialisma vidpunkto [22]. idealismohedonismo 2.[materi1.0ismo.FIL] (evitinde) Materiismo: la ideologia gvidilo de marksisma mondkoncepto kaj dialektika materialismo EeP . 20. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 1521. Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo, 200922. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kiel naskiĝas ideoj? angle: materialism beloruse: матэрыялізм ĉeĥe: hmotařství, materializmus, prospěchářství ĉine: 唯物主义 [wéiwùzhǔyì], 唯物主義 [wéiwùzhǔyì], 唯物論 [wéiwùlùn], 唯物论 [wéiwùlùn] france: 1. matérialisme (attachement aux choses) germane: Materialismus hungare: materializmus, anyagelvűség japane: 実利主義 [じつりしゅぎ], 物質万能主義 [ぶっしつばんのうしゅぎ] nederlande: 1. materialisme pole: materializm ruse: 1. материализм (моральный) slovake: hmotárstvo, materializmus, prospechárstvo ukraine: матеріалізм materialistoserĉi 'materialisto' [materi1.0isto] 1.[materi1.0isto.fakulo] Fakulo pri materialoj: ili havas nur iajn ĥemiistojn kaj materialistojn PatrojFiloj . 2.[materi1.0isto.morala] Homo zorgante prioritate pri materialalaj bezonoj: tute perfekta socialisto devus samtempe esti malriĉulo kaj kapitalisto, idealisto kaj materialisto Tor ; „liberpensuloj“ ofte fariĝis fanatikaj materialistaj sektuloj VivZam . asketo, idealisto1 angle: materialist beloruse: матэрыяліст ĉeĥe: materialista, čl. starající se jen o svoje blaho france: matérialiste (subst., attaché aux choses) germane: 1. Materialkundler, Materialwissenschaftler, Werkstofftechniker 2. Materialist hungare: materialista, anyagelvű japane: 実利主義者 [じつりしゅぎしゃ], 物質万能主義者 [ぶっしつばんのうしゅぎしゃ] pole: materialista slovake: materialista ukraine: матеріаліст krudmaterialoserĉi 'krudmaterialo' [materi1.krud0o] [materi1.krud0o.EKON] Prilaborota materialo, krudaĵo2 kontraste al produkto: montriĝas la kialoj de krizoj: trokresko de loĝantaro, malabundiĝo de krudmaterialo, poluado [23]; regionaj krudmaterialoj, precipe ligno, metalo, ledo, ŝtofo, ŝtono [24]; rubopapero estas tre valora krudmaterialo por la paperindustrio [25]; kia estas la krudmaterialo de duonkonduktantoj [26]? (figure) transformi la krudmaterialon, liveritan de la vivo, en arton [27]. naturmaterialo 23. Walter Klag: De perforto al paco, Monato, 2000/08, p. 1224. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso, 200725. Monato, Walter Klag: Rubo neniu dubo!, 200526. K. Georgiev: De sablo ĝis ĉipo, Fokuso, 1987:1, p. 7a27. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj, 2005 angle: raw material, crude material (often plural) beloruse: сыравіна ĉeĥe: surovina ĉine: 原料 [yuánliào], 原材料 [yuáncáiliào] france: matière première germane: Rohstoff, Grundstoff japane: 原料 [げんりょう], 素材 [そざい] slovake: surovina ukraine: сировина, необроблений матеріал naturmaterialo, natura materialo serĉi 'naturmaterialo' serĉi 'natura materialo' [materi1.natur0o] [materi1.natur0o.EKON] Ĉia materialo trovebla en la naturo, sen homa estigo aŭ prilaborado: gaso produktita laŭ naturaj metodoj el naturaj materialoj, ekzemple gaso el best-urino [28]; Valdorfpupoj estas faritaj ĉefe el naturmaterialoj [29]. krudmaterialo 28. Monato, Stefan Maul: Bone nutrataj aŭtoj, 200729. Vikipedio, Valdorfpupo, 2010-12-17 angle: natural material (often plural) beloruse: натуральны матэрыял france: matériau naturel, ressource naturelle germane: Naturmaterial administraj notoj ~a: Mankas verkindiko en fonto.