asketo
- Praktikanto de asketismo: malgrasa asketo, kiu eĉ dum plej grandaj varmegoj neniam kovris sian razitan kapon [1]; sanktulo de la mistiko intense agema kaj asketo de la plej pezaj humiligoj, kiu aliigis sian ekziston al kanto de ĝojo [2].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
2. Monato, Roberto Pigro: La Loreta Vojo: Laŭ la spuroj de antikvaj pilgrimantoj
2. Monato, Roberto Pigro: La Loreta Vojo: Laŭ la spuroj de antikvaj pilgrimantoj
- angle:
- ascetic
- beloruse:
- аскет
- bulgare:
- аскет
- ĉeĥe:
- asketa
- france:
- ascète
- germane:
- Asket
- hebree:
- נזיר סגפן
- hispane:
- asceta
- hungare:
- aszkéta
- itale:
- asceta
- japane:
- 苦行者 [くぎょうしゃ], 禁欲主義者 [きんよくしゅぎしゃ]
- katalune:
- asceta
- malnovgreke:
- ἀσκητής
- nederlande:
- asceet
- perse:
- ریاضتکش، مرتاض
- portugale:
- asceta, ermita, anacoreta, solitário, ermitão
- ruse:
- аскет, постник
- slovake:
- askét, askéta
- ukraine:
- аскет
asketismo
- Sistema limigado aŭ subpremado de la korpaj deziroj, libervola submetiĝo al fizika doloro, soleco ktp, propra al la rekomendoj de iuj skoloj filozofiaj, ekzemple la cinikistoj, kaj precipe al diversaj religioj, pro motivoj diversaj ― memperfektiĝo, higieno, protesto kontraŭ socia malegaleco ktp: homoj deziras ion kontraŭ nenio, monon sen labori, scion sen studado, povon sen kompetento, virton sen iu ajn formo de asketismo [3]; la eterna hipokrita parolo, ke oni ne donu al almozpetantoj, ĉar ili aĉetos alkoholaĵon per tio […] mi opinias iom malhumana tiun devigan bonpensulan asketismon trudatan ... al aliuloj [4]. fasto
3.
Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo
4. Monato, Roland Platteau: Fundamento de la moralo
4. Monato, Roland Platteau: Fundamento de la moralo
- angle:
- asceticism
- beloruse:
- аскетызм
- bulgare:
- аскетизъм
- ĉeĥe:
- asketizmus
- ĉine:
- 苦行 [kǔxíng], 禁慾主義 [jìnyùzhǔyì], 禁欲主义 [jìnyùzhǔyì], 禁欲 [jìnyù], 禁慾 [jìnyù], 禁欲 [jìnyù]
- france:
- ascétisme
- germane:
- Askese
- hebree:
- סַגְפָנוּת
- hispane:
- ascetismo
- hungare:
- aszketizmus
- itale:
- ascetismo
- japane:
- 苦行 [くぎょう], 禁欲生活 [きんよくせいかつ], 禁欲主義 [きんよくしゅぎ]
- katalune:
- ascetisme
- nederlande:
- ascetisme, ascese
- perse:
- ریاضتکشی، ریاضت
- ruse:
- аскеза, аскетизм
- slovake:
- asketizmus