8licenc/o SPV licenco serĉi 'licenco' [licenc1.0o] en: 1.[licenc1.0o.BELE] en: Tolerata deflankiĝo disde gramatika aŭ poezia regulo: oni estas malpli ĝenata de certaj ritmaj licencoj en la duopa ritmo, dum en la fortpulsaj triopaj ritmoj ĉia licenco estas nepre kondamnita [1]; tentas min poemon mian sterki per mallicencoj, versi inter limoj [2]. Metrikaj licencoj: ŝvebo, ritma akcentado, akcentperdo, glito, stumblo, karambolo. 2.[licenc1.0o.permeso] en: Oficiala permeso: la pastro perdas sian ŝofor-licencon [3]; abateja biero estis produktata ekster la monaĥejaj muroj sub licenco de monaĥeja komunumo [4]; la registaro de la Falklandaj Insuloj vendis licencojn por fiŝkaptado al ŝipoj el Hispanio [5]; internaciaj telefonkompanioj, kiuj je giganta prezo akiris licencon por ekspluati la sekvantan generacion de poŝtelefonoj en kelkaj eŭropaj landoj, nur pene trovas la monon por pagi tiun licencon [6]. aprobo, rajtigilo, stirpermesilo, licencplato lici, licencio1. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 1242. Monato, Antonio Valén: Ĉu Ertl provizore stilekzercas?, 20053. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 20084. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 185. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 20126. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8 angle: licence, license france: 1. licence (littéraire) germane: 1. dichterische Freiheit 2. Lizenz, offizielle Erlaubnis hungare: 1. költői szabadság, poetica licentia katalune: 1. llicència poètica nederlande: 1. vrijheid (litt.) 2. licentie, vergunning pole: 1. licentia poetica, licencja portugale: 1. licença (poética) rumane: 1. licenta poetica, licență ruse: 1. поэтическая вольность ukraine: ліцензія, дозвіл, патент, поетична вільність administraj notoj