Aldoni tradukojn al ReVo:

kulmin/o PVEF

kulmino

serĉi 'kulmino'
[kulmin.0o]
1.
[kulmin.0o.AST]
AST Momento kiam astro trapasas la meridianon de observanto. VD:zenito1
2.
[kulmin.0o.FIG]
(figure) La plej alta grado, kiun io povas atingi en sia evoluo; la tempo inter progreso kaj malprogreso de iu evoluo: pli ol iam ajn antaŭe Bob sentis sin portita al kulmino de feliĉo [1]; la buĉado nun atingis sian kulminon, la sango fluis en riveretoj [2]; tiu krizo atingis sian kulminon en 1954, kiam TEJO alarmis kaj klopodis sekurigi al si subtenon flanke de la ĝenerala Movado [3]; la kulmino de tiu evoluo estis registara dekreto, kiu deklaris la rusan lingvon deviga fako [4]; ili troviĝas en ŝtopiĝo simila al tiu de grandurbaj trafik-kulminoj matenaj kaj vesperaj [5]; via fieco atingis sian kulminon [6]; nun sekvos la kulmino, – tiuj homoj bone konis la esencon de la tondro [7]! kiam ni atingis la kulminon de la ceremonio, li komencis eligi orelŝirajn kriojn [8]; [oni] scivoleme rigardis ilin, atendante la kulminon de la historio sed nenio okazis, kaj iom post iom silentiĝis la klaĉado – ili estas nudistoj, sed cetere ili ŝajnas normalaj [9]. SIN:akmeo2, apogeo2, floro, florado2, zenito2VD:paroksismo
3.
[kulmin.0o.supro]
La supro, plej supra ekstremo de staranta objekto: la vojo iras supren ĝis la kulmino de Eta Baruna, kaj poste malsupren laŭ forta deklivo [10]; li plu stiris direkte al la montkulmino [11]. SIN:kresto, pinto, verto
Rim.: Fruaj vortaroj ankoraŭ proponis la formon „kulminacio“, „kulminacii“ (JED, PVEF) por la astronomia senco, sed PVEF aldone jam proponas la pli mallongan formon „kulmina“. En Esperanto oni trovas precipe la figuran sencon en la literaturo. Francaj aŭtoroj foje uzas la vorton anstataŭ simpla „supro“, „pinto“, kiun PV kaj PIV-oj registris kiel precipan sencon, sed oni povus konsideri tion francismo. [Wolfram Diestel]
angle:
acme, climax 1. culmination trafik-~o: rush hour. 3. peak, point
beloruse:
1. кульмінацыя 2. кульмінацыя 3. верхавіна, вершаліна, вяршыня, вярхушка
ĉeĥe:
kulminace, vyvrcholení (dramatu) 1. kulminace
ĉine:
1. 中天 [zhōngtiān] 2. 高潮 [gāocháo], 最高点 [zuìgāodiǎn], 最高點 [zuìgāodiǎn], 頂極 [dǐngjí], 顶极 [dǐngjí]
france:
1. culmination 2. sommet (fig.) 3. cime, sommet
germane:
1. Kulmination, Kulminationspunkt 2. Höhepunkt, Apogäum trafik-~o: Stoßzeit (Verkehr). 3. höchster Punkt, Spitze, Gipfel
hispane:
1. culminación 3. punto más alto de algo, cumbre (de una montaña)
hungare:
1. delelés, kulmináció 2. csúcspont, tetőfok 3. csúcspont, tetőpont
itale:
1. culminazione
japane:
1. 南中 [なんちゅう] 2. 最高潮 [さいこうちょう] 3. 頂点 [ちょうてん]
katalune:
1. culminació 2. culminació
nederlande:
1. culminatie 2. hoogtepunt, toppunt, climax 3. top, bovenkant
pole:
1. kulminacja 2. szczyt 3. szczyt, czubek
portugale:
auge, clímax 1. culminação 3. pico, ponta
ruse:
1. кульминация 2. кульминация 3. верхушка, вершина, высшая точка
slovake:
kulminácia, vrchol
svede:
1. kulmination
ukraine:
кульмінація, найвища точка

kulmini

serĉi 'kulmini'
[kulmin.0i]
(ntr)
1.
[kulmin.0i.KOMUNE]
Esti ĉe sia kulmino: en tiu momento kulminis ĉies maltrankvilo.
2.
[kulmin.0i.AST]
AST(pri ĉielkorpoj) Pasi tra la meridiano de la observanto.
angle:
culminate, climax, peak, reach a climax, reach the peak, reach the highest point
beloruse:
дасягнуць кульмінацыі
ĉeĥe:
kulminovat, vrcholit
france:
1. culminer
germane:
1. den höchsten Punkt erreichen, den Höhepunkt erreichen, gipfeln, kulminieren
hungare:
delel 1. tetőzik, kulminál
japane:
南中する [なんちゅうする] 1. 頂点に達する [ちょうてんにたっする]
katalune:
1. culminar
nederlande:
1. op het hoogtepunt zijn 2. culmineren
pole:
1. kulminować, szczytować
portugale:
culminar
ruse:
1. достичь кульминации
slovake:
vyvrcholiť
ukraine:
досягати найвищої, кульмінаційної точки

kulmina

serĉi 'kulmina'
[kulmin.0a]
[kulmin.0a.KOMUNE]
Kulminanta: tiu parolado estis la kulmina punkto de la kongreso.
angle:
highest, paramount, climactic, peak, top
beloruse:
кульмінацыйны
ĉeĥe:
kulminační, vrcholový
ĉine:
至高 [zhìgāo], 至上 [zhìshàng], 极 [jí], 極 [jí]
france:
culminant
germane:
höchster, oberster, Gipfel-, kulminierend
hungare:
tető-, legmagasabb, csúcs-
japane:
頂点にある [ちょうてんにある], 南中している [なんちゅうしている], 絶頂の [ぜっちょうの], 最高潮の [さいこうちょうの]
katalune:
culminant
nederlande:
hoogte-, hoogste, top-
pole:
szczytowy, kulminacyjny
portugale:
alto, culminante
ruse:
кульминационный
slovake:
kulminačný, špičkový
ukraine:
кульмінаційний

kulminigi

serĉi 'kulminigi'
[kulmin.0igi]
(tr)
[kulmin.0igi.KOMUNE]
Konduki al kulmino, al plej granda amplekso, plej granda forto...: mi forpelas la […] penson, kiu kulminigus mian suferon [12].
12. C. de Laclos, trad. J.-L. Tortel: Danĝeraj rilatoj, [2011]
angle:
bring to a climax
beloruse:
прывесьці да кульмінацыі
france:
faire culminer
germane:
zum Höhepunkt bringen, kulminieren lassen

malkulmino

serĉi 'malkulmino'
[kulmin.mal0o]
[kulmin.mal0o.KOMUNE]
Plej malalta loko, plej malfavora situacio: admirita, primokita, persekutita […] Groening havis kulminojn kaj malkulminojn [13].
angle:
lowest point, bottom, nadir
beloruse:
найніжэйшы пункт, дно
ĉine:
最低谷 [zuìdīgǔ], 底端 [dǐduān], 底限 [dǐxiàn], 最低潮 [zuìdīcháo], 低谷 [dīgǔ], 浪穀 [lànggǔ], 浪谷 [lànggǔ]
france:
fond (fig. état le plus bas), marasme (fig.)
germane:
Tiefpunkt
pole:
dno

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.