4kontinu/a PVEF kontinuaserĉi 'kontinua' [kontin3.0a] 1.[kontin3.0a.KOMUNE] Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon: a)[kontin3.0a.tempo] En tempo: ĉirkaŭ li aŭdiĝis kontinua bruo [1]; li ne ricevis multe da mono, ĉar la laboro ne estis kontinua [2]; [la aparato] konvertas la alternan kurenton el mura ŝtopilingo al la bone regulata kontinua kurento, bezonata por elektronikaĵoj [3]; el ĉiuj frenezigaj memoroj, […] la sceno pri la lastaj minutoj de tiu fremdulo estas io revena, io kontinua [4]; la filmo en TV-raporto estas muntita, sed akompanatas de kontinua komentado [5]. daŭra1, konstanta1, senĉesa, senhalta b)[kontin3.0a.spaco] En spaco (aŭ alia fizika dimensio): du vicoj de disaj lumoj kunfandiĝis en du kontinuajn flamstriojn [6]; la spektro de la koloroj estas kontinuaĵo: la ondolongoj de videbla lumo etendiĝas seninterrompe de la ruĝa ekstremo de la spektro ĝis la blua, tra kontinua gradiĝo de ŝanĝiĝantaj nuancoj [7]; la hunoj trairis la tutan Eŭrazion, de Ĉinio ĝis Gaŭlio, ĉar ili iris sur la kontinua tero [8]. kohera, senintermanka, unupeca 2.[kontin3.0a.MAT] [9] a)[kontin3.0a.cxepunkto] (p.p. bildigo `f` de topologia spaco `bb E` al topologia spaco `bb F`, ĉe punkto `a in bb E`) Tia, ke ĉiu ajn ĉirkaŭaĵo de `f(a)` inkluzivas la bildon per `f` de iu ĉirkaŭaĵo de `a`. Rim.: En malpli faka lingvaĵo: `f(x)` senlime proksimiĝas al `f(a)`, kiam `x` senlime proksimiĝas al `a`. b)[kontin3.0a.cxie] [10] (p.p. bildigo `f` de topologia spaco `bb E` al topologia spaco `bb F`) Tia, ke ĝi estas kontinua 2.a ĉe ĉiuj punktoj de `bb E`: `f` estas kontinua, se kaj nur se la inversa bildo de ĉiu ajn malfermita subaro de `bb F` estas malfermita subaro de `bb E`; la idento-bildigo de `bb E` al si mem (kun la sama topologio) estas kontinua; la kunligaĵo de du kontinuaj bildigoj estas mem kontinua; kiu ajn bildigo inter topologiaj spacoj kun diskreta topologio estas kontinua. homeomorfio 1. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 72. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I3. Monato, Edmund Grimley Evans: Distra kaj kleriga vortaro, 20124. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I5. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 217. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko8. La Ondo de Esperanto, 2000, No 109. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §22310. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20 angle: 1. continuous 2. continuous beloruse: працяглы, бесьперапынны, пастаянны, сталы, непарыўны ĉeĥe: kontinuální, nepřetržitý, plynulý, souvislý, spojitý, trvalý, ustavičný ĉine: 綿綿 [miánmián], 綿綿不絕 [miánmiánbùjué], 綿連 [miánlián], 连绵 [liánmián], 连续 [liánxù] france: continu germane: 1. ununterbrochen, ständig, beständig, kontinuierlich 2. stetig hispane: continuo, -a hungare: folytonos 1. folyamatos, szakadatlan, folytonos japane: 連続的な [れんぞくてきな], 継続した [けいぞくした], 切れ目のない [きれめのない], 連続な [れんぞくな], 直流の [ちょくりゅうの] katalune: continu nederlande: onafgebroken, continu pole: ciągły, nieprzerwany 1. ciągły, nieprzerwany 2. ciągły rumane: continuu, neîntreruptă, neobosit 1. continuu, neîntreruptă 2. continuu ruse: непрерывный 1. беспрерывный, сплошной slovake: kontinuálny, nepretržitý, súvislý kontinuiserĉi 'kontinui' [kontin3.0i] (ntr) [kontin3.0i.KOMUNE] Esti kontinua, okazi seninterrompe: la kolekto kontinuas de la unua jaro ĝis hodiaŭ; kun li kiel nova papo ĉio en la katolika eklezio kontinuos kaj ne okazos grandaj ŝanĝoj [11]; se la evoluo kontinuos, eble iam ili […] [12]. daŭri, stagni 11. Monato, Stefan Maul: Surprizo vatikana, 200512. Monato, Stefan Maul: Klimato kaj lingvo, 2005 angle: be continuous beloruse: цягнуцца, трываць, захоўвацца ĉeĥe: být souvislý, pokračovat, trvat ĉine: 續 [xù], 连绵 [liánmián], 延續 [yánxù], 持續 [chíxù] france: se poursuivre, continuer (intr.) germane: andauern, bestehen hispane: ser continuo, -a hungare: folytonos japane: 連続している [れんぞくしている], 継続している [けいぞくしている] katalune: continuar (intr.) nederlande: doorlopen pole: ciągnąć się, kontynuować rumane: continua slovake: byť kontinuálny, nepretržitý, trvať kontinueco JED serĉi 'kontinueco' [kontin3.0eco] [kontin3.0eco.KOMUNE] Eco de io kontinua; neinterrompita interligo de partoj aŭ periodoj: ne ekzistis iaj reguloj, nek kontinueco [13]; gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo [14]; nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj nova [15]; la tutmonda karaktero […] garantias kontinuecon kaj donas al la UK stampon de maksimuma internacieco [16]; specifa trajto de la televido kiel artoĝenro estas la kontinueco de la eventoj sur la ekrano [17]; la ĵurnaloj senvualigas antaŭ ni la eternan kontinuecon de la vivo [18]. esplori la kontinuecon de funkcio; 13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 190815. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 190816. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto17. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri “tipeco de l’ disdivido”18. La Ondo de Esperanto, 2000, No 6 (68) angle: continuity beloruse: працягласьць, бесьперапыннасьць, непарыўнасьць ĉeĥe: kontinuita, kontinuálnost, souvislost, spojitost ĉine: 连续性 [liánxùxìng] france: continuité germane: Kontinuität, Beständigkeit, Stetigkeit hispane: continuidad hungare: folyamatosság, folytonosság, szakadatlanság, kontinuitás japane: 連続性 [れんぞくせい], 継続性 [けいぞくせい] katalune: continuïtat, persistència nederlande: continuïteit pole: ciągłość rumane: continuitate ruse: непрерывность slovake: kontinuita, nepretržitosť, spojitosť tibete: རྒྱུད་ kontinuegaserĉi 'kontinuega' [kontin3.0ega] [19] [kontin3.0ega.MAT] (p.p. bildigo `f` de metrika spaco `bb E` al metrika spaco `bb F`) Tia, ke por ĉiu pozitiva reelo `epsilon` ekzistas tia reelo `alpha`, ke se la distanco inter ajnaj punktoj `x` kaj `y` en `bb E` estas pli malgranda ol `alpha`, tiam la distanco inter la bildoj de `x` kaj `y` per `f` estas pli malgranda ol `epsilon`: ĉiu kontinuega bildigo estas ankaŭ kontinua 2.b, sed la malo ne veras. 19. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §225 angle: uniformly continous beloruse: раўнамерна непарыўны france: uniformément continu germane: gleichmäßig stetig hispane: continuidad uniforme hungare: egyenletesen folytonos katalune: uniformement continu pole: jednostajnie ciągły rumane: uniform continuu ruse: равномерно непрерывный kontinuigiserĉi 'kontinuigi' [kontin3.0igi] [kontin3.0igi.KOMUNE] Fari, ke io estu kontinua: sekvis momento da silento, post kio la komandanto kontinuigis: – jen kion signifas lasi trans sian sojlon iun el tiuj homoj sen honoro [20]. daŭrigi 20. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro IV beloruse: працягваць, захоўваць непарыўнасьць ĉeĥe: nechat trvat, učinit spojitým ĉine: 繼 [jì], 紹 [shào], 繼續 [jìxù], 累积 [lěijī] france: continuer (tr.) germane: fortsetzen hispane: continuar hungare: folytat, folyamatossá tesz japane: 続けさせる [つづけさせる], 整流する [せいりゅうする] katalune: continuar (tr.), prosseguir nederlande: voortzetten pole: kontynuować rumane: continua slovake: nechať trvať malkontinuaserĉi 'malkontinua' [kontin3.mal0a] [kontin3.mal0a.KOMUNE] Prezentanta ĉesojn, rompojn, interspacojn: skribo samaspekta kiel malkontinua linio de formikoj distretitaj [21]; la geografiaj kaj klimataj ŝanĝiĝoj, kiuj certe okazis ene de lastaj geologiaj tempoj, sendube interrompis aŭ faris malkontinuaj la antaŭe kontinuajn etendiĝojn de multaj specioj [22]. diskreta4.a, interrompi 21. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 922. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 11a beloruse: перарыўчасты, перапынны, перарывісты, перапынны ĉeĥe: přetržitý ĉine: 不连续 [bùliánxù], 間斷 [jiànduàn] france: discret (non continu), interrompu germane: unterbrochen, unbeständig, diskret (unterbrochen) japane: 不連続の [ふれんぞくの] pole: nieciągły, przerywany rumane: discontinuu, intermitent slovake: pretržitý administraj notoj ~ega: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.