homeomorfio
PIV2
- Tia bijekcio inter du topologiaj spacoj, ke la bildo kaj la inversa bildo de malfermita subaro de unu spaco estas malfermita ankaŭ en la alia: la homeomorfioj konsistas el ĉiuj kontinuaj bijekcioj, kies inverso estas mem kontinua; la grupo de ĉiuj homeomorfioj de topologia spaco al si mem.
- angle:
- homeomorphism
- beloruse:
- гомэамарфізм
- ĉeĥe:
- homeomorfie
- ĉine:
- 已扩张 [yǐkuòzhāng], 同胚 [tóngpēi]
- france:
- homéomorphie, homéomorphisme
- germane:
- Homöomorphismus
- hungare:
- homeomorfizmus
- itale:
- omeomorfismo
- nederlande:
- homeomorfie
- pole:
- homeomorfizm
- portugale:
- homeomorfismo
- ruse:
- гомеоморфизм
- slovake:
- homeomorfia
- ukraine:
- гомеоморфія
homeomorfia
- 1.
-
(p.p. du topologiaj
spacoj)
Tiaj, ke ekzistas homeomorfio de unu al la
alia:
la homeomorfieco de ĉiuj
sampovaj spacoj kun diskreta
topologio
estas evidenta.
Rim.: Por ĉi tiu senco ekzistas sinonimo „homeomorfa“.
- 2.
- PIV2 (p.p. bildigo) Havanta ecojn de homeomorfio.
- angle:
- homeomorphic ~eco: homeomorphism.
- beloruse:
- гомэаморфны
- france:
- homéomorphe ~eco: homéomorphie.
- germane:
- homöomorph ~eco: Homöomorphie.
- hungare:
- homeomorfikus ~eco: homeomorfizmus.
- itale:
- ~eco: omeomorfo.
- nederlande:
- homeomorfie ~eco: homeomorf.
- pole:
- homeomorficzny ~eco: homeomorficzność.
- portugale:
- homeomórfico
- ruse:
- гомеоморфный ~eco: гомеоморфность.