*konstat/i UV *konstati serĉi 'konstati' [konsta1.0i] (tr) Rekoni fakton kiel senduban: la kuracisto tuj alvokita nur povis konstati la morton [1]; li estis […] ne tre klera: oni tuj povis konstati, ke ne edukis lin doktoro [2]; oni volis konstati ĉu ni ne kaŝis tie kelkajn diamantojn [3]; ĉion kritiki, konstati mankojn tie, kie aliaj homoj kredas vidi belecojn, ĉu tio ne donas plezuron [4]? ĉu la sonado venas el ĝia kapon ĉu el la kavita trunko, tion li ankoraŭ ne povas konstati kun plena certeco [5]; la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni [6]; [li] ĉiutage esploris la Skribojn, por konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj [7]; ni dume konstatas tiun fakton, kiu kun plena sendubeco […] lingvo internacia estas tute ebla [8]; adapti la paroladon al la konstatitaj bezonoj [9]; la doktoro konstatis en ŝia koro signojn de negravaj angiaj lezaĵoj [10]; li konstatis mem la eksterordinaran similecon, kiu ekzistas inter lia filo kaj la patro de Fernando [11]. agnoski, diagnozi, eltrovi, malkovri3, registri2, rimarki1 1. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro VIII3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XI4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXV5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo6. La Nova Testamento, Luko 1:17. La Nova Testamento, La agoj 17:118. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, III9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua angle: acertain to be true by experiment or investigation, establish to be a fact, find to be true beloruse: канстатаваць, сьцьвярджаць ĉine: 发觉 [fājué], 使定位 [shǐdìngwèi], 坚称 [jiānchēng], 強調說明 [qiángdiàoshuōmíng], 止动 [zhǐdòng], 着重指出 [zhuózhòngzhǐchū], 鎖緊 [suǒjǐn] france: constater germane: feststellen, konstatieren, bestätigen, gewahr werden hispane: constatar japane: 確認する [かくにんする], 確かめる [たしかめる], 確証する [かくしょうする] katalune: constatar nederlande: constateren pole: konstatować, stwierdzać, ustalać portugale: constatar, verificar, reconhecer, achar, averiguar, apurar rumane: constata ruse: констатировать konstata serĉi 'konstata' [konsta1.0a] Esprimanta nur la faktojn, sen prijuĝi aŭ rezoni: li estas iom ironia, aŭ eventuale nur konstata, sed neniam cinika aŭ morda [12]; li du, tri fojojn estis menciinta per kelkaj konstataj vortoj partoprenon en bataloj [13]; litanio da versoj prozecaj, tro eksplicitaj, banale konstataj [14]. objektivaformala1.d, informa, pozitiva3 12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto13. Stellan Engholm: Vivo vokas, VII.14. La Ondo de Esperanto, 2002, №6 angle: evident beloruse: канстатуючы, сьцвярджаючы germane: feststellend pole: stwierdzający, ustalający konstato serĉi 'konstato' [konsta1.0o] Tio, kion oni konstatas: li vidis la mizeron, la maljuston, la perforton kaj ĉe tia konstato lia spirito ribelis kontraŭ la tiutempe reganta filozofio de l' optimismo [15]; konstato, kiun mi faris antaŭ kelkaj jaroj, min plene sciigis pri tiu punkto [16]; astrologiaj konstatoj – precipe preskaŭ ĉiutagaj horoskopaj antaŭdiroj [17]; mi ne deziras disputi, sed subtenon por tia konstato oni povus facile trovi [18]. fakto, indiko2 15. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X18. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro XI. angle: ascertainment, finding beloruse: канстатацыя, сьцьверджаньне ĉine: 論斷 [lùnduàn] germane: Feststellung japane: 確認 [かくにん], 検証 [けんしょう], 認証 [にんしょう] pole: stwierdzenie, konstatacja, ustalenie konstatebla serĉi 'konstatebla' [konsta1.0ebla] Tia, ke oni povas konstati ĝin: tiu dua punkto de la demando ne estas konstatebla per la senpera observado [19]; gravas nur la konstatebla fakto, ke nia psiko, en sia plej homa parto, funkcias laŭ du tute malsamaj manieroj [20]; en Jano konstateble venkis la ĵusa admona voĉeto [21]; la karaktero de la vortoj estas konstatebla el ilia komenca litero, ĉar ekzemple la substantivoj komenciĝas per „b“ [22]. evidenta, pruvebla, videbla 19. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria20. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo21. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1422. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro angle: ascertainable beloruse: якога можна канстатаваць ĉine: 可确认 [kěquèrèn], 可論證 [kělùnzhèng], 有案可查 [yǒuànkěchá], 可发现 [kěfāxiàn], 可发觉 [kěfājué] germane: feststellbar, nachweislich japane: 確認できる [かくにんできる], 検証可能な [けんしょうかのうな] pole: rozpoznawalny, stwierdzalny administraj notoj