informi
(x)
- Doni al iu sciigojn aŭ klarigojn pri io de li ankoraŭ ne konata: mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo [1]; mi devos unue informi la aŭtoritatojn [2]; mi devas informi vin pri io... malĝojiga novaĵo, tre malĝojiga [3]; mi ilin petis, ke ili min informu pri la pretigado de supo [4]; oni estas informita pri la tiea festo tiel bone kiel mi [5]; koniĝu kun homoj bone informitaj kaj […] formu el ili esploran komitaton [6]; mi havas la honoron informi vin, ke ĵus mi malfermis butikon LSB ; la kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri […] la maljunulino Marta ; ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min, neniu volis min informi [7]; la famo informis lin pri miaj riĉaĵoj DKM ; iu malsaĝulo fuŝ-informis (misinformis) ŝin dirante, ke mi foriris [8]; li ne konas min pli bone, ol liaj informintoj [9]; nur neinformitoj povas ankoraŭ dubi pri tio, kion eĉ famaj lingvistoj devis konfesi [10]; nur miskompreno kaj nesufiĉa informiteco pri nia movado igis vin skribi [11]. sciigi, konigi, indiki, avizi, anonci.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 10:14
2. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Oni venis el alia mondo
3. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Timiga diro
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
8. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Revenis amo, feliĉu ni !
9. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sesa promenado
10. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Neŭtralismo ― Neŭtraluloj
11. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Publika letero al Romen Rolan
2. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Oni venis el alia mondo
3. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Timiga diro
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
8. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Revenis amo, feliĉu ni !
9. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sesa promenado
10. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Neŭtralismo ― Neŭtraluloj
11. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Publika letero al Romen Rolan
- angle:
- inform
- beloruse:
- паведамляць, інфармаваць
- ĉeĥe:
- informovat, oznámit
- ĉine:
- 通知 [tōngzhī], 告知 [gàozhī], 詵 [shēn], 告訴 [gàosu]
- france:
- informer (mettre au courant), avertir, aviser, faire savoir, instruire (informer), mettre au courant, mettre au fait, renseigner (mettre au courant) fuŝ-~i: mal renseigner, induire en erreur. ne~ito: personne mal informée. ~iteco: information (état d'être informé).
- germane:
- mitteilen, in Kenntnis setzen, informieren
- hispane:
- informar, avisar, hacer saber, advertir
- hungare:
- tájékoztat, felvilágosít, informál fuŝ-~i: félretájékoztat. ne~ito: tájékozatlan (ember).
- japane:
- 通報する [つうほうする], 知らせる [しらせる]
- nederlande:
- meedelen, inlichten, informeren
- nepale:
- भन्नु
- pole:
- informować, udzielić informacji, zawiadamiać
- portugale:
- informar
- ruse:
- сообщить, информировать
- slovake:
- informovať
- turke:
- bildirmek
- ukraine:
- повідомляти, сповіщати, інформувати
informo
- 1.
- Io, pri kio oni informas: elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi kaj ricevu de ŝi informojn [12]; iru al Damasko kaj tie vi ricevos informon pri ĉio [13]; pri ĉiu lando li povis ricevi informojn, nur pri tio, kie troviĝas la ĝardeno de la paradizo, en tiuj libroj ne estis eĉ unu vorto [14]; neniu povis doni informon pri tio [15]; la butikisto legis el sia vespera gazeto la informojn pri arto [16]; li volas ricevi cent kisojn […] diris la korteganino, kiu prenis informon [17]; vi devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo sciu [18]; ĉu vi havas informojn pri Ana [19]? (arkaismo) Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de informoj (informan oficejon) Marta ; tiu tuketo finfine rezultigis ion, ĝi ja estis informporta [20].
- 2.
- Senca enhavo de datumo: la spektometroj senhalte liveras datumojn al la centra komputilo, kiu konstante kalkuladas kaj aktualigas informojn [21]; la multiĝo de la konektitaj objektoj […] ĉiutage ŝveligas la informo-fluojn MD14 .
12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 28:7
13. La Nova Testamento, La agoj 22:10
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
18. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Oni venis el alia mondo
19. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Iru kiel vi volas
20. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 24
21. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
13. La Nova Testamento, La agoj 22:10
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
18. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Oni venis el alia mondo
19. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Iru kiel vi volas
20. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 24
21. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
- angle:
- 2. information
- beloruse:
- 1. паведамленьне, вестка, абвестка, даведка 2. інфармацыя
- ĉeĥe:
- informace, oznámení, poučení, uvědomění, vyrozumění, údaj 1. zpráva
- ĉine:
- 2. 信息 [xìnxī], 消息 [xiāoxi], 資訊 [zīxùn]
- france:
- 1. information (renseignement), renseignement ~porta: porteur d'information, informatif. 2. information
- germane:
- 1. Mitteilung, Auskunft, Information 2. Information
- hispane:
- 1. información 2. información
- hungare:
- 1. tájékoztatás, felvilágosítás, információ ~porta: információhordozó, informatív. 2. információ
- japane:
- 通知 [つうち], 情報 [じょうほう], 報道 [ほうどう]
- nederlande:
- 1. mededeling, inlichting, informatie 2. informatie
- pole:
- informacja
- portugale:
- informação (notícia, dado)
- ruse:
- 1. сообщение, известие, сведения 2. информация
- slovake:
- informácia, oznámenie, poučenie, správa, vyrozumenie, údaj
- tibete:
- གནས་ཚུལ་
- ukraine:
- повідомлення, звістка, вістка, інформація
informa
- Donanta informojn, rilata al informo: informa bulteno; [sur la pordo] brilis kupra plato kun la surskribo : informa oficejo por instruistoj kaj instruistinoj Marta ; informaj gazetoj (kontraste al la politikaj gazetoj); ni pliperfektigu nian interhelpan, informan, klerigan, edukan aparaton [22]; informa enhavo de iu frazo.
22.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Al ĉiu sia tasko
- beloruse:
- інфармацыйны, інфарматыўны
- france:
- d'information, informatif, informationnel ~a bulteno: bulletin d'information, journal (parlé, télévisé). ~a oficejo: bureau d'information, centre d'information.
- germane:
- ~a bulteno: Mitteilungsblatt. ~a oficejo: Auskunftsbüro.
- hispane:
- informativo ~a bulteno: boletín informativo, diario (televisado). ~a oficejo: centro de información.
- hungare:
- tájékoztató jellegű, felvilágosító, információs ~a bulteno: hírközlöny. ~a oficejo: tájékoztatási hivatal.
- japane:
- 情報の [じょうほうの]
- nederlande:
- ~a bulteno: informatieblad. ~a oficejo: informatiekantoor.
- pole:
- informacyjny
- portugale:
- informativo (adj.)
- ruse:
- информативный, информационный
- slovake:
- informatívny, informačný, spravodajský
- ukraine:
- інформаційний
informado
- Ago informi.
- beloruse:
- інфармаваньне
- ĉeĥe:
- informování
- france:
- information (fait d'informer)
- hispane:
- información (acción de informar)
- hungare:
- tájékoztatás, felvilágosítás, informálás
- japane:
- 広報 [こうほう]
- nederlande:
- informatie
- pole:
- informowanie, zawiadamianie
- portugale:
- informação (ação de informar)
- ruse:
- информирование
- slovake:
- informovanie
- ukraine:
- інформування
informejo
- Informa oficejo, kontoro, giĉeto ks: mia butiko ne estas informejo [23].
23.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14
- beloruse:
- інфармацыйнае бюро, даведачнае бюро
- ĉeĥe:
- informační kancelář, informační středisko
- france:
- point d'information
- hispane:
- punto de información
- hungare:
- információ (ablak, bódé, iroda)
- japane:
- 案内所 [あんないじょ], 紹介所 [しょうかいじょ]
- pole:
- biuro informacyjne, informacja (okienko)
- portugale:
- guichê de informação, escritório de informação, agência de informação
- slovake:
- informačná kancelária
- ukraine:
- довідкове бюро, інформаційне бюро
informero
- Baza informo el kiu konsistas tuta kompreneblaĵo; sciero: mezuma plenkreskulo konservas ĉiun informeron dum ĉ. 4 - 10 sekundoj en sia konscio [24]; pri mezklasaj familioj ofte en la urbaj arkivoj troveblas informeroj, ĉar ili ekzemple partoprenis militon [25]; la censo enhavas kredeble pli trafajn informerojn por kompreni la nunan britan socion [26]; niaj cerboj ne povas reteni tiom da informeroj en komplika, […] rapide ŝanĝiĝanta mondo [27]. fakto
24.
H. G. Frank, G. Lobin:
Lingvo-Orientiga Instruado, [vidita en 2017]
25. Monato, Roland Rotsaert: Genealogio, 2006
26. Monato, Paul Gubbins: Kredu je la nekredantoj!, 2013
27. Monato, Paul Gubbins: Revuon redakti ... kaj ranoj, 2015
25. Monato, Roland Rotsaert: Genealogio, 2006
26. Monato, Paul Gubbins: Kredu je la nekredantoj!, 2013
27. Monato, Paul Gubbins: Revuon redakti ... kaj ranoj, 2015
- ĉine:
- 数据 [shùjù] 实施情况 [shíshīqíngkuàng]
- france:
- donnée (informatique etc.), élément d'information
- germane:
- Sachverhalt, Angabe
- pole:
- informacja (pojedyncza)
informiĝi
(ntr)
- Esti informita, ricevi informojn aŭ serĉi, peti informojn, fari la neceson, por esti informata pri io: iru kaj informiĝu pri tio, kio okazis en la urbo; mi venos ĉi tien mem por informiĝiZ ; se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos PrV ; mi devos informiĝi pri la vivkostoj tieaj [28]; ĵurnalista informiĝado. enketi, esplori, studi.
28.
Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Ek al fora insulo !
- beloruse:
- даведацца, атрымаць інфармацыю
- ĉine:
- 詢 [xún], 詢問 [xúnwèn], 問 [wèn], 問事 [wènshì], 查詢 [cháxún]
- france:
- s'informer, se renseigner
- germane:
- sich informieren
- hispane:
- informarse informarse
- hungare:
- tájékozódik, informálódik
- japane:
- 知らせを受ける [しらせをうける], 問い合わせをする [といあわせをする]
- nederlande:
- zich informeren
- pole:
- informować się, dowiadywać się
- portugale:
- informar-se
- ruse:
- осведомиться
- ukraine:
- довідатися, одержати/отримати інформацію
informilo
- Skribaĵo, bulteno aŭ ajna rimedo, per kiu oni informas.
- beloruse:
- весьнік, інфармацыйны бюлетэнь
- ĉeĥe:
- informační leták, oznamovatel, prospekt
- france:
- canal d'information
- hispane:
- prospecto
- hungare:
- tájékoztató kiadvány, ismertető (kiadvány)
- japane:
- 情報誌 [じょうほうし], 情報紙 [じょうほうかみ], 通知状 [つうちじょう]
- nederlande:
- infoformulier
- pole:
- informator (biuletyn)
- portugale:
- boletim, informativo (subst.), instrumento de informação
- ruse:
- вестник, информационный бюллетень
- slovake:
- informačný prostriedok
- ukraine:
- інформаційний бюлетень, вісник
informisto
- Persono profesie serĉanta kaj liveranta informojn por gazeto (gazetinformisto) aŭ polico (polica informisto).
- beloruse:
- паведамляльнік, інфарматар
- ĉeĥe:
- informant, informátor, oznamovatel, posel
- ĉine:
- 告密 [gàomì]
- france:
- informateur (subst.), indicateur (subst., de police), indic
- germane:
- Informant, Presseagent
- hispane:
- informador
- hungare:
- informátor, tudósító
- japane:
- 情報屋 [じょうほうや]
- pole:
- informator (osoba)
- portugale:
- informante
- ruse:
- осведомитель, информатор
- slovake:
- informátor, oznamovateľ
- ukraine:
- оглядач, коментатор (з місця події)
misinformi
(x)
- Malĝuste informi, sciigi ion, kio ne estas plena vero: lastatempe aperis spammesaĝoj kiuj misinformas pri neekzistantaj virusoj [29].
- angle:
- misinform
- beloruse:
- дэзынфармаваць, прадстаўляць фальшывыя зьвесткі, уводзіць у аблуду
- france:
- désinformer
- germane:
- falsch informieren
- nederlande:
- verkeerd informeren
- pole:
- wprowadzać w błąd
- rumane:
- induce în eroare
misinformo
- Malĝusta, iel malvera aŭ misgvida informo: la misinformo […] estas unu el multaj eraroj en la reta Jarlibro de UEA [30].
30.
-: Fantomoj
hantas en la Jarlibro, libera folio, 2017-08-28
- beloruse:
- дэзынфармацыя
- ĉine:
- 假新聞 [jiǎxīnwén]
- france:
- désinformation
- pole:
- nieprawda, fake (pot.)
Rim.:
Indiki signifas:
„doni al iu, kiu petas, konkretan sciigon, ekz. nomon,
numeron de domo ktp“.
Informi signifas:
„doni al iu, kiu nenion petas aŭ nenion precize
atendas, sciigon pri novaĵo, okazaĵo ktp“.
Oni indikigas al si ion, pri kies ekzisto oni estas certa,
sed kion oni ne povas per si mem trovi. Oni informiĝas
pri ĉio, kio povis okazi aŭ kio povas ekzisti en tia aŭ tia
afero. Oni petas kaj ricevas indikojn pri io, pri kies
ekzisto aŭ realeco oni scias, sed pri kies precizaj
cirkonstancoj oni ne povas mem serĉi sciigojn; oni petas kaj
ricevas informojn pri ĉio, kio povas okazi aŭ ekzisti
sed pri kies okaziĝo aŭ ekzisto oni ne scias. Plie, la
indikoj estas ĝenerale konkretaj apartaj sciigoj (nomo,
numero, horo, strato, ktp), dum la informoj koncernas
pli ampleksajn kaj malsimplajn aferojn aŭ okazaĵojn.
administraj notoj
pri
~a:
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Ne klaras, al kio aludas "~a bulteno", des pli se konsideri la nunan difinon de "bulteno". Ĉu temas nur pri ia gazeto, ĉu ĝi aplikiĝas ankaŭ al radiaj kaj televidaj novaĵrubrikoj? Pola Radio dissendas "informbultenojn". [MB]~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.