Aldoni tradukojn al ReVo:

1inform/i PV

informi

serĉi 'informi'
[inform.0i]
(x)
[inform.0i.KOMUNE]
Doni al iu sciigojn aŭ klarigojn pri io de li ankoraŭ ne konata: mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo [1]; mi devos unue informi la aŭtoritatojn [2]; mi devas informi vin pri io... malĝojiga novaĵo, tre malĝojiga [3]; mi ilin petis, ke ili min informu pri la pretigado de supo [4]; oni estas informita pri la tiea festo tiel bone kiel mi [5]; koniĝu kun homoj bone informitaj kaj […] formu el ili esploran komitaton [6]; mi havas la honoron informi vin, ke ĵus mi malfermis butikon LSB ; la kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri […] la maljunulino Marta ; ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min, neniu volis min informi [7]; la famo informis lin pri miaj riĉaĵoj DKM ; iu malsaĝulo fuŝ-informis (misinformis) ŝin dirante, ke mi foriris [8]; li ne konas min pli bone, ol liaj informintoj [9]; nur neinformitoj povas ankoraŭ dubi pri tio, kion eĉ famaj lingvistoj devis konfesi [10]; nur miskompreno kaj nesufiĉa informiteco pri nia movado igis vin skribi [11]. VD:sciigi, konigi, indiki, avizi, anonci.
angle:
inform
beloruse:
паведамляць, інфармаваць
ĉeĥe:
informovat, oznámit
ĉine:
通知 [tōngzhī], 告知 [gàozhī], 詵 [shēn], 告訴 [gàosu]
france:
informer (mettre au courant), avertir, aviser, faire savoir, instruire (informer), mettre au courant, mettre au fait, renseigner (mettre au courant) fuŝ-~i: mal renseigner, induire en erreur. ne~ito: personne mal informée. ~iteco: information (état d'être informé).
germane:
mitteilen, in Kenntnis setzen, informieren
hispane:
informar, avisar, hacer saber, advertir
hungare:
tájékoztat, felvilágosít, informál fuŝ-~i: félretájékoztat. ne~ito: tájékozatlan (ember).
japane:
通報する [つうほうする], 知らせる [しらせる]
nederlande:
meedelen, inlichten, informeren
nepale:
भन्नु
pole:
informować, udzielić informacji, zawiadamiać
portugale:
informar
ruse:
сообщить, информировать
slovake:
informovať
turke:
bildirmek
ukraine:
повідомляти, сповіщати, інформувати

informo

serĉi 'informo'
[inform.0o]
1.
[inform.0o.KOMUNE]
Io, pri kio oni informas: elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi kaj ricevu de ŝi informojn [12]; iru al Damasko kaj tie vi ricevos informon pri ĉio [13]; pri ĉiu lando li povis ricevi informojn, nur pri tio, kie troviĝas la ĝardeno de la paradizo, en tiuj libroj ne estis eĉ unu vorto [14]; neniu povis doni informon pri tio [15]; la butikisto legis el sia vespera gazeto la informojn pri arto [16]; li volas ricevi cent kisojn […] diris la korteganino, kiu prenis informon [17]; vi devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo sciu [18]; ĉu vi havas informojn pri Ana [19]? (arkaismo) Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de informoj (informan oficejon) Marta ; tiu tuketo finfine rezultigis ion, ĝi ja estis informporta [20].
2.
[inform.0o.KOMP]
KOMP Senca enhavo de datumo: la spektometroj senhalte liveras datumojn al la centra komputilo, kiu konstante kalkuladas kaj aktualigas informojn [21]; la multiĝo de la konektitaj objektoj […] ĉiutage ŝveligas la informo-fluojn MD14 .
angle:
2. information
beloruse:
1. Ð¿Ð°Ð²ÐµÐ´Ð°Ð¼Ð»ÐµÐ½ÑŒÐ½Ðµ, вестка, абвестка, даведка 2. Ñ–нфармацыя
ĉeĥe:
informace, oznámení, poučení, uvědomění, vyrozumění, údaj 1. zpráva
ĉine:
2. ä¿¡æ¯ [xìnxÄ«], 消息 [xiāoxi], 資訊 [zÄ«xùn]
france:
1. information (renseignement), renseignement ~porta: porteur d'information, informatif. 2. information
germane:
1. Mitteilung, Auskunft, Information 2. Information
hispane:
1. información 2. información
hungare:
1. tájékoztatás, felvilágosítás, információ ~porta: információhordozó, informatív. 2. információ
japane:
通知 [つうち], 情報 [じょうほう], 報道 [ほうどう]
nederlande:
1. mededeling, inlichting, informatie 2. informatie
pole:
informacja
portugale:
informação (notícia, dado)
ruse:
1. ÑÐ¾Ð¾Ð±Ñ‰ÐµÐ½Ð¸Ðµ, известие, сведения 2. Ð¸Ð½Ñ„ормация
slovake:
informácia, oznámenie, poučenie, správa, vyrozumenie, údaj
tibete:
གནས་ཚུལ་
ukraine:
повідомлення, звістка, вістка, інформація

informa

serĉi 'informa'
[inform.0a]
[inform.0a.KOMUNE]
Donanta informojn, rilata al informo: informa bulteno; [sur la pordo] brilis kupra plato kun la surskribo : informa oficejo por instruistoj kaj instruistinoj Marta ; informaj gazetoj (kontraste al la politikaj gazetoj); ni pliperfektigu nian interhelpan, informan, klerigan, edukan aparaton [22]; informa enhavo de iu frazo.
22. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Al ĉiu sia tasko
beloruse:
інфармацыйны, інфарматыўны
france:
d'information, informatif, informationnel ~a bulteno: bulletin d'information, journal (parlé, télévisé). ~a oficejo: bureau d'information, centre d'information.
germane:
~a bulteno: Mitteilungsblatt. ~a oficejo: Auskunftsbüro.
hispane:
informativo ~a bulteno: boletín informativo, diario (televisado). ~a oficejo: centro de información.
hungare:
tájékoztató jellegű, felvilágosító, információs ~a bulteno: hírközlöny. ~a oficejo: tájékoztatási hivatal.
japane:
情報の [じょうほうの]
nederlande:
~a bulteno: informatieblad. ~a oficejo: informatiekantoor.
pole:
informacyjny
portugale:
informativo (adj.)
ruse:
информативный, информационный
slovake:
informatívny, informačný, spravodajský
ukraine:
інформаційний

informado

serĉi 'informado'
[inform.0ado]
[inform.0ado.KOMUNE]
Ago informi.
beloruse:
інфармаваньне
ĉeĥe:
informování
france:
information (fait d'informer)
hispane:
información (acción de informar)
hungare:
tájékoztatás, felvilágosítás, informálás
japane:
広報 [こうほう]
nederlande:
informatie
pole:
informowanie, zawiadamianie
portugale:
informação (ação de informar)
ruse:
информирование
slovake:
informovanie
ukraine:
інформування

informejo

serĉi 'informejo'
[inform.0ejo]
[inform.0ejo.KOMUNE]
Informa oficejo, kontoro, giĉeto ks: mia butiko ne estas informejo [23].
beloruse:
інфармацыйнае бюро, даведачнае бюро
ĉeĥe:
informační kancelář, informační středisko
france:
point d'information
hispane:
punto de información
hungare:
információ (ablak, bódé, iroda)
japane:
案内所 [あんないじょ], 紹介所 [しょうかいじょ]
pole:
biuro informacyjne, informacja (okienko)
portugale:
guichê de informação, escritório de informação, agência de informação
slovake:
informačná kancelária
ukraine:
довідкове бюро, інформаційне бюро

informero

serĉi 'informero'
[inform.0ero]
[inform.0ero.KOMUNE]
Baza informo el kiu konsistas tuta kompreneblaĵo; sciero: mezuma plenkreskulo konservas ĉiun informeron dum ĉ. 4 - 10 sekundoj en sia konscio [24]; pri mezklasaj familioj ofte en la urbaj arkivoj troveblas informeroj, ĉar ili ekzemple partoprenis militon [25]; la censo enhavas kredeble pli trafajn informerojn por kompreni la nunan britan socion [26]; niaj cerboj ne povas reteni tiom da informeroj en komplika, […] rapide ŝanĝiĝanta mondo [27]. VD:fakto
24. H. G. Frank, G. Lobin: Lingvo-Orientiga Instruado, [vidita en 2017]
25. Monato, Roland Rotsaert: Genealogio, 2006
26. Monato, Paul Gubbins: Kredu je la nekredantoj!, 2013
27. Monato, Paul Gubbins: Revuon redakti ... kaj ranoj, 2015
ĉine:
数据 [shùjù] 实施情况 [shíshīqíngkuàng]
france:
donnée (informatique etc.), élément d'information
germane:
Sachverhalt, Angabe
pole:
informacja (pojedyncza)

informiĝi

serĉi 'informiĝi'
[inform.0igxi]
(ntr)
[inform.0igxi.KOMUNE]
Esti informita, ricevi informojn aŭ serĉi, peti informojn, fari la neceson, por esti informata pri io: iru kaj informiĝu pri tio, kio okazis en la urbo; mi venos ĉi tien mem por informiĝiZ ; se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos PrV ; mi devos informiĝi pri la vivkostoj tieaj [28]; ĵurnalista informiĝado. VD:enketi, esplori, studi.
beloruse:
даведацца, атрымаць інфармацыю
ĉine:
詢 [xún], 詢問 [xúnwèn], 問 [wèn], 問事 [wènshì], 查詢 [cháxún]
france:
s'informer, se renseigner
germane:
sich informieren
hispane:
informarse informarse
hungare:
tájékozódik, informálódik
japane:
知らせを受ける [しらせをうける], 問い合わせをする [といあわせをする]
nederlande:
zich informeren
pole:
informować się, dowiadywać się
portugale:
informar-se
ruse:
осведомиться
ukraine:
довідатися, одержати/отримати інформацію

informilo

serĉi 'informilo'
[inform.0ilo]
[inform.0ilo.KOMUNE]
Skribaĵo, bulteno aŭ ajna rimedo, per kiu oni informas.
beloruse:
весьнік, інфармацыйны бюлетэнь
ĉeĥe:
informační leták, oznamovatel, prospekt
france:
canal d'information
hispane:
prospecto
hungare:
tájékoztató kiadvány, ismertető (kiadvány)
japane:
情報誌 [じょうほうし], 情報紙 [じょうほうかみ], 通知状 [つうちじょう]
nederlande:
infoformulier
pole:
informator (biuletyn)
portugale:
boletim, informativo (subst.), instrumento de informação
ruse:
вестник, информационный бюллетень
slovake:
informačný prostriedok
ukraine:
інформаційний бюлетень, вісник

informisto

serĉi 'informisto'
[inform.0isto]
Persono profesie serĉanta kaj liveranta informojn por gazeto (gazetinformisto) aŭ polico (polica informisto).
beloruse:
паведамляльнік, інфарматар
ĉeĥe:
informant, informátor, oznamovatel, posel
ĉine:
告密 [gàomì]
france:
informateur (subst.), indicateur (subst., de police), indic
germane:
Informant, Presseagent
hispane:
informador
hungare:
informátor, tudósító
japane:
情報屋 [じょうほうや]
pole:
informator (osoba)
portugale:
informante
ruse:
осведомитель, информатор
slovake:
informátor, oznamovateľ
ukraine:
оглядач, коментатор (з місця події)

misinformi

serĉi 'misinformi'
[inform.mis0i]
(x)
[inform.mis0i.INF]
Malĝuste informi, sciigi ion, kio ne estas plena vero: lastatempe aperis spammesaĝoj kiuj misinformas pri neekzistantaj virusoj [29].
29. Y. Bellefeuille: Spamo, [1998?]
angle:
misinform
beloruse:
дэзынфармаваць, прадстаўляць фальшывыя зьвесткі, уводзіць у аблуду
france:
désinformer
germane:
falsch informieren
nederlande:
verkeerd informeren
pole:
wprowadzać w błąd
rumane:
induce în eroare

misinformo

serĉi 'misinformo'
[inform.mis0o]
[inform.mis0o.INF]
Malĝusta, iel malvera aŭ misgvida informo: la misinformo […] estas unu el multaj eraroj en la reta Jarlibro de UEA [30].
30. -: Fantomoj hantas en la Jarlibro, libera folio, 2017-08-28
beloruse:
дэзынфармацыя
ĉine:
假新聞 [jiǎxīnwén]
france:
désinformation
pole:
nieprawda, fake (pot.)
Rim.: Indiki signifas: „doni al iu, kiu petas, konkretan sciigon, ekz. nomon, numeron de domo ktp“. Informi signifas: „doni al iu, kiu nenion petas aŭ nenion precize atendas, sciigon pri novaĵo, okazaĵo ktp“. Oni indikigas al si ion, pri kies ekzisto oni estas certa, sed kion oni ne povas per si mem trovi. Oni informiĝas pri ĉio, kio povis okazi aŭ kio povas ekzisti en tia aŭ tia afero. Oni petas kaj ricevas indikojn pri io, pri kies ekzisto aŭ realeco oni scias, sed pri kies precizaj cirkonstancoj oni ne povas mem serĉi sciigojn; oni petas kaj ricevas informojn pri ĉio, kio povas okazi aŭ ekzisti sed pri kies okaziĝo aŭ ekzisto oni ne scias. Plie, la indikoj estas ĝenerale konkretaj apartaj sciigoj (nomo, numero, horo, strato, ktp), dum la informoj koncernas pli ampleksajn kaj malsimplajn aferojn aŭ okazaĵojn.

administraj notoj

pri ~a:
    Ne klaras, al kio aludas "~a bulteno", des pli se konsideri la nunan
    difinon de "bulteno". Ĉu temas nur pri ia gazeto, ĉu ĝi
    aplikiĝas ankaŭ al radiaj kaj televidaj novaĵrubrikoj? Pola Radio dissendas
    "informbultenojn".
    [MB]
  
~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.