Aldoni tradukojn al ReVo:

*konscienc/o

*konscienco

serĉi 'konscienco'
[konsci1.0o]
FIL
Konscio, kiun havas la homo pri la morala bono kaj malbono, pri la morala devo: mi vivadis antaŭ Dio laŭ tute bona konscienco ĝis la nuna tago [1]; homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo, kuros al foso, kaj oni lin ne haltigu [2]; Johano, kiu havis puran konsciencon, ne timis [3]; mi havas multe (da malbonagoj) sur mia konscienco [4]; turmentata de la riproĉoj de la konscienco [5]; [li] rekonis siajn fratojn, kies konscienco estis ŝargita per multaj kulpoj [6]; [kulpo] io peze kuŝas sur la konscienco [7]; doni la eblon senŝarĝigi sian konsciencon (per konfespreno) [8]; aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco [9]; kovri la buŝon de sia konscienco (ne atenti konsciencon, agi kontraŭ ĝi) PrV ; pli bona pura konscienco ol malpura potencoPrV ; la konscienco lin ne turmentasPrV ; konscienco trankvila estas bona dormiloPrV . VD:konsciencdubokonsciencriproĉo, moralo, skrupulo
angle:
conscience, moral sense, inner voice
beloruse:
сумленьне, добрасумленнасьць
ĉeĥe:
svědomí
ĉine:
良心 [liángxīn], 良知 [liángzhī], 神志 [shénzhì]
france:
conscience (morale) kovri la buŝon de sia ~o: faire taire ses scrupules.
germane:
Gewissen, Pflichtbewusstsein
hispane:
conciencia
japane:
良心 [りょうしん], 道義心 [どうぎしん]
katalune:
consciència
nederlande:
geweten
perse:
وجدان
pole:
sumienie
portugale:
consciência, foro íntimo
rumane:
conștiința
ruse:
совесть, добросовестность
slovake:
svedomie

konscienca

serĉi 'konscienca'
[konsci1.0a]
Obeanta al moraleco, sia devo; akurate zorgega: [espereble] vi akiros al vi nomon de instruistino konscienca kaj kapabla Marta ; li disĵetos al la kvar ventoj ĉiujn konsciencajn konsiderojn kaj antaŭavertojn de la prudento [10]; la plej bagatelajn religiajn morojn li plenumadis kun tre zorga konscienceco [11]; ĉiu konscienca observanto facile rimarkos, ke la kaŭzo de la balbutado kuŝas […] en la nesufiĉa ekzerciteco [12]; ĉiuj tri aperas honestaj, bravaj laboristoj, ankaŭ konsciencaj [13]; prestiĝo, fontanta en multjara konscienca laboro, [14]. VD:asidua, honesta2, skrupula
10. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
11. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
13. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 5
14. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
angle:
conscientious, faithful, honorable, scrupulous, upright
beloruse:
сумленны, добрасумленны
ĉeĥe:
svědomitý
ĉine:
認真 [rènzhēn], 有良心 [yǒuliángxīn], 諶 [chén], 愛崗敬業 [àigǎngjìngyè]
france:
consciencieux (honnête), probe, scrupuleux (honnête)
germane:
gewissenhaft, pflichtbewusst
hispane:
concienciado
japane:
良心的な [りょうしんてきな], まじめな
nederlande:
gewetensvol
perse:
باوجدان، وظیفه‌شناس
pole:
sumienny
ruse:
совестливый, добросовестный, сознательный
slovake:
svedomitý

konscience

serĉi 'konscience'
[konsci1.0e]
Obeante moralon kaj devon; zorgege: Johano […] laboris konscience kaj lerte Marta ; liaj oficistoj devas kontroli, ĉu la tasko estas konscience plenumata [15]; li konscience ekekzamenis unu post la alia ĉiujn butikojn de brokantistoj [16]; dum en Parizo vi faras konscience vian devon de militisto, via ĉasta edzino al vi donas kunlaboranton, […] kaj tion vi ne eĉ suspektas [17].
beloruse:
сумленна, добрасумленна
germane:
gewissenhaft, pflichtbewusst
japane:
良心的に [りょうしんてきに], まじめに

administraj notoj