moralo
- 1.
- Parto de la filozofio esploranta la principojn de homa konduto kaj instruanta pri la celinda bono kaj pri la devoj; etiko: [ili tri] kelkfoje disputis pri metafiziko kaj moralo [1]; legu [pri la] grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco [2]; la moralo de Demokrito, aŭ de Heraklito ne estas identa al tiu de Pitagoro aŭ Empedoklo [3]; li iĝos universitata profesoro pri moralo [4].
- 2.
- Tuto de la reguloj montrantaj al la homo liajn devojn en socia aŭ privata konduto: laŭ la leĝoj de la vera moralo ĉiuj homoj havas egalajn rajtojn [5]; en mia lando tia kutimo tute ne povas akordiĝi kun la moralo [6]! ni havis tiajn rendevuojn, kiam la knabinoj fordonas sin la tutajn, forgesante pri la moralo, pri postsekvoj, pri honto Metrop ; tio ankaŭ implicas la koncernan seksan moralon: unuflanke al la viroj oni permesis […] certan seksan liberecon ĉe vizitado de bordeloj, aliflanke certe al la virinoj oni ne multe lasis da libereco [7]; en Ĉinio kreskis socio, kiu perdis sian kompason por moralo [8]. konvencio, normo2, natura juro
- 3.
- Tuto de la kondutreguloj kaj moroj de iu aparta socio: ĉiu religio havas sian propran moralon [9]; min katenas la kuracista moralo [10]; en tiu diverseco kaj varieco, kia devus esti la moralo de la oratoro? […] el vidpunkto de retoriko ne ekzistas, nek povas ekzisti tiurilataj reguloj [11]; oratoro, do, havas sian propran mondrigardon, sian koncepton pri bono kaj malbono, sian propran moralon [12]. kodekso2, kulturo2, kutimo2, tradicio, uzanco
1.
Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXX
2. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
4. Monato, Carlo Minnaja: Ne trudu, ne mortigu ..., 2013
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
7. Monato, Gerrit Berveling: Geja paro en Malavio, 2010
8. Monato, Stefan Maul: Kapitalista moralo, 2008
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
10. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Kuracistaj historioj
11. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
2. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
4. Monato, Carlo Minnaja: Ne trudu, ne mortigu ..., 2013
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
7. Monato, Gerrit Berveling: Geja paro en Malavio, 2010
8. Monato, Stefan Maul: Kapitalista moralo, 2008
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
10. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Kuracistaj historioj
11. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
- beloruse:
- мараль, маральнасьць
- ĉeĥe:
- morálka, mravnost, mravouka
- ĉine:
- 伦理 [lúnlǐ], 倫理 [lúnlǐ], 道德 [dàodé], 士气 [shìqì], 士氣 [shìqì]
- france:
- éthique (subst.), morale (subst.)
- germane:
- 1. Ethik 2. Moral, Sittlichkeit, Ethos 3. Ethos, Verhaltenskodex, Leitlinie
- japane:
- 道徳 [どうとく], 道義 [どうぎ], 倫理 [りんり], モラル [もらる], 道徳論 [どうとくろん]
- nederlande:
- 1. zedenleer 2. moraal 3. moraal
- pole:
- moralność
- portugale:
- moral
- rumane:
- morală
- ruse:
- мораль, нравственность
- slovake:
- morálka
- ukraine:
- мораль, моральність
morala
- 1.
- Koncernanta la moralon: supre de pordoj kaj de fenestroj legiĝis moralaj sentencoj [13]; kiel eblas direkti […] intelekton de la homo sen ia instruo de moralaj reguloj [14].
- 2.
- Morale bona, konforma al la devo kaj virto.
- 3.
- spirita, nekorpa, nemateria: mezuri la moralajn meritojn de ĉiu aparta membro estas ja tute neeble [15]; la urbestraro de Antverpeno […] afable donis al ni sian helpon kaj moralan apogon [16]; ili devus rigardi min kiel sian moralan ĉefon [17]; se niaj interkonsiliĝoj […] ne havos moralan valoron por la esperantistoj, ni similos organismon sen kapo kaj sen manoj [18]; morale [tia konkurado] estus nur peko kontraŭ la internacilingva ideo kaj praktike ĝi […] kondukus nur al fiasko [19].
13.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dektria
14. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
15. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, p 53 - 54, Pri la Ligo (1890)
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
14. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
15. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, p 53 - 54, Pri la Ligo (1890)
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
- beloruse:
- маральны
- ĉeĥe:
- morální, mravní (týkající se mravů), přísně mravný
- ĉine:
- 道义 [dàoyì], 道義 [dàoyì]
- france:
- éthique (adj.), moral (adj.)
- germane:
- moralisch, sittenstreng
- japane:
- 道徳の [どうとくの], 道義上の [どうぎじょうの], 道徳的な [どうとくてきな], 道義にかなった [どうぎにかなった], 心の [こころの], 精神的な [せいしんてきな]
- nederlande:
- moreel, zedelijk
- pole:
- cnotliwy, moralny, obyczajny
- rumane:
- cast, moral
- ruse:
- 1. моральный, нравственный 2. моральный, нравственный 3. моральный
- slovake:
- morálny, mravný
- ukraine:
- моральний
moralaĵo
- 1.
- Ago, faro, principo, stato konforma al moralo: Menzio […] resumis moralaĵojn en 4 normojn kiuj estas bonkoreco, justeco, etiketeco kaj prudenteco [20].
- 2.
- Moralinstruo: el la rakonto - laŭ la aŭtoro - sekvas tia moralaĵo, ke ne indas tro frue nomi etajn infanojn stultaj [21].
20.
Xiong:
Unu el la ĉefaj reprezentantoj de ĉina ĉefflua
ideologio konfuzianismo – Menzio, Ĉina Radio Internacia, 2014-07-25
21. A. Bach: Stultulineto, Esperanta Retradio, 2015-12-27
21. A. Bach: Stultulineto, Esperanta Retradio, 2015-12-27
- beloruse:
- 1. маральны ўчынак 2. мараль (напр., байкі)
- ĉine:
- 2. 道理 [dàoli]
- france:
- 2. morale (de l'histoire etc.)
- germane:
- 1. moralische Norm, Tugend 2. Moral (einer Fabel), Lehre (einer Fabel)
- japane:
- 道徳的行為 [どうとくてきこうい], 寓意 [ぐうい], 教訓 [きょうくん]
- nederlande:
- 2. moraal, strekking
- pole:
- 2. morał
- rumane:
- 2. morală
- ruse:
- 2. мораль (басни и т.п.), нравоучение
- ukraine:
- мораль (байки), мораль
moraleco
- Konformeco al la principoj de moralo: subtenu vin per alta moraleco, apogu vin sur la perfekta virto [22].
22.
trad. Wang Chongfang:
Analektoj de Konfuceo, 1996
- beloruse:
- маральнасьць
- ĉeĥe:
- moralita, morálnost, mravnost, mravní cítění
- ĉine:
- 德性 [déxìng], 道义 [dàoyì], 道義 [dàoyì], 德行 [déxing], 德 [dé], 惪 [dé]
- france:
- moralité
- germane:
- Moralität, Sittlichkeit
- japane:
- 道徳性 [どうとくせい], 徳性 [とくせい], 品行 [ひんこう]
- pole:
- moralność, obyczajność
- rumane:
- morală, decență
- slovake:
- moralita, morálnosť, mravnosť (vlastnosť)
- ukraine:
- моральність
moralisto
- Homo studanta, esploranta, instruanta moralon: estis la unua fojo, ke mi vidis tiun moraliston ruĝiĝi [23].
23.
Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
- beloruse:
- мараліст
- ĉeĥe:
- moralista, mravokárce, mravouk
- france:
- moraliste
- germane:
- Moralist
- japane:
- モラリスト, 道徳家 [どうとくか]
- pole:
- moralista
- rumane:
- moralist
- slovake:
- moralista
- ukraine:
- мораліст
malmorala
- Kontraŭa al la moralo, devo, virto: malmorala homo; malmorala ago.
- beloruse:
- амаральны
- ĉeĥe:
- nemorální, nemravný
- france:
- immoral
- germane:
- unmoralisch, unsittlich
- japane:
- 背徳の [せとくの], 不道徳の [ふどうとくの]
- pole:
- amoralny, niemoralny, występny
- rumane:
- amoral, imoral, rău, răutăcios
- ruse:
- аморальный, безнравственный
- slovake:
- nemorálny, nemravný
- ukraine:
- аморальний, неморальний
malmoralaĵo
- Ago, faro, principo, stato kontraŭa al moralo: kiam mi demandis de ŝi ĉu ŝi povas rekomendi tiajn fotojn kaj malmoralaĵojn al siaj infanoj, ŝi respondis jese kaj diris ke ili estas toleremaj kiel ŝi estas [24].
24.
B. Afolaranmi, trad. A. O. Afolaranmi:
Elstaraĵaj Veroj Pri Kristana Vivo
(Unua Kolekto), 2016
- beloruse:
- амаральны ўчынак
- germane:
- Unsittlichkeit
- pole:
- niemoralny występek, rozwiązłość
- rumane:
- infracțiune imorală, destrăbălare
malmoraleco
- Malkonformeco al la principoj de moralo: kiam oni atakas „malmoralecon“ en literaturo, oni preskaŭ ĉiam celas nur la realisman priskribon de seksaj aferoj [25].
25.
-:
Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo, la nica literatura revuo, 1956-07 ĝis 08,
1/6, p. 210a-214a
- beloruse:
- амаральнасьць
- ĉeĥe:
- nemravnost
- france:
- immoralité
- germane:
- Unsittlichkeit
- pole:
- niemoralność
- rumane:
- imoralitate
- slovake:
- nemravnosť
senmoraligi
(tr)
- Deturni iun de la devo kaj virto, korupti2, delogi: nur tio mankas, ke li, per fia senmoraligo venenu la sanan socion kaj renversu la ordon [26]!
26.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksesa Ĉapitro
- beloruse:
- дэмаралізаваць
- france:
- pervertir
- germane:
- moralisch verderben, korrumpieren
- japane:
- 堕落させる [だらくさせる], 退廃させる [たいはいさせる]
- nederlande:
- zedeloos
- pole:
- zdemoralizować
- rumane:
- perverti , demoraliza
- ruse:
- деморализовать
- slovake:
- demoralizovať
- ukraine:
- деморалізувати
duobla moralo
- Apliko de pli severa moralo al aliaj ol al la siaj: kial Eŭropa Unio kaj Usono ne proteste kondamnis tiujn […], mi karakterizus tion kiel duoblan moralon, aplikadon de diversaj mezuriloj kaj kiel hipokritecon [27].
- angle:
- double moral standard
- beloruse:
- двайная мараль
- france:
- la morale jésuite
- germane:
- Doppelmoral
profesia moralo
- Moralo pri la propraj cirkonstancoj kaj agoj de iuj profesianoj: s-ro Hong SokHjon, neniom kalkulante sian profesian moralon kiel ĵurnalisto, […] helpis la kandidaton de regpartio kontraŭleĝe [28]. uzanco
28.
Dekmil:
la solidareco, 2005-08
- beloruse:
- прафэсійная мараль
- ĉine:
- 道德規范 [dàodéguīfàn], 道德规范 [dàodéguīfàn]
- france:
- déontologie
- germane:
- Berufsethos
- japane:
- 職業倫理 [しょくぎょうりんり]
- pole:
- moralność zawodowa
- rumane:
- moralitatea profesională