Aldoni tradukojn al ReVo:

*konklud/i PV

*konkludi

serĉi 'konkludi'
[konklu.0i]
(tr)
[konklu.0i.LOG]
Tiri per rezono logikajn konsekvencojn el argumentoj, principojfaktoj: konkludi el aparta fakto ĝeneralan principon; ĉar ni scias, ke […], ni facile konkludas, ke […] [1]; mi konkludis el lia rakonto, ke vi nepre devas koni lin [2]; [ili] fine konkludis, ke oni ne bezonas timi la kvietan homan estaĵon [3]; ho, sinjoroj, vi do jam konkludis, ke mi estas kulpa [4]; de seneraraj signoj la pastroj konkludis, ke Egipton minacas ia granda malfeliĉo [5]; Kandid perdinte sian kredon je optimismo, konkludas, ke la plej bona maniero por pasigi la vivon estas kulturi sian ĝardenon [6]; [laŭ] la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis konkludi, ke la loĝejoj […] estas komfortaj kaj belaj Marta ; ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo [7]; neniam oni [la limakan paron] kuiris kaj neniam oni ilin metis sur arĝentan pladon kaj de tio ili konkludis ke la palaco disfalis kaj ĉiuj homoj en la mondo mortis [8]. VD:dedukti, hipotezi, konjekti, rezoni, supozi
angle:
conclude, deduce, infer
beloruse:
рабіць выснову
ĉeĥe:
docházet k závěru, konkludovat, soudit, uzavírat
ĉine:
論斷 [lùnduàn], 断定 [duàndìng]
france:
conclure
germane:
folgern, schließen, einen Schluss ziehen, schlussfolgern
hungare:
következtet
japane:
結論する [けつろんする], 結論を下す [けつろんをくだす], 締めくくる [しめくくる]
nederlande:
concluderen, afleiden, besluiten, een gevolgtrekking maken, opmaken, tot de slotsom komen
pole:
konkludować, wnioskować, wyciągać wnioski
portugale:
concluir, tirar conclusão de, depreender, inferir
ruse:
сделать вывод, заключить
slovake:
dochádzať k záveru, súdiť, uzatvárať

konkludo

serĉi 'konkludo'
[konklu.0o]
[konklu.0o.LOG]
Fina konsekvenco de rezonado: oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo [9]; la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne povas [10]; la konkludoj de l’ enketo tiel nevenkeble rebatis ĉiujn kontraŭdirojn, ke ĉia ajn dubo estis neebla [11]; mi longe tre longe pripensadis, kaj alvenis al tiu mala konkludo [12]; enskribu ĉiun gravan konkludon, kiu pasos tra via kapo, kaj post kelke da tagoj esploru la aferon [13]; ili faris konkludojn el la tabeloj, sed la plej gravajn ili komunikis al neniu [14]. VD:dedukto, hipotezo, konjekto, rezono, supozoVD:elflui
angle:
conclusion, deduction, inference
beloruse:
выснова, вынік
ĉeĥe:
konkluze, závěr, úsudek
ĉine:
論斷 [lùnduàn], 結論 [jiélùn], 推理 [tuīlǐ], 推論 [tuīlùn], 后效 [hòuxiào], 后果 [hòuguǒ]
france:
conclusion
germane:
Folgerung, Schluss, Schlussfolgerung
hungare:
következtetés
japane:
結論 [けつろん], 結び [むすび], 締めくくり [しめくくり]
nederlande:
conclusie, gevolgtrekking, slotsom, besluit
pole:
konkluzja, wniosek
ruse:
вывод, заключение
slovake:
konklúzia, uzáver, záver

konklude

serĉi 'konklude'
[konklu.0e]
[konklu.0e.LOG]
Kiel konkludo, fine, do: nu, ŝi diris konklude: ĉio plej bone aranĝiĝas [15]; konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn sub internacia garantio [16]; mi volas emfazi konklude pri du konceptoj […] [17].
beloruse:
у выніку, напрыканцы
ĉeĥe:
tudíž, závěrem
ĉine:
因此 [yīncǐ], 因而 [yīnér], 所以 [suǒyǐ], 故此 [gùcǐ], 故而 [gùér], 于是 [yúshì], 是以 [shìyǐ]
france:
en conclusion, par conséquent
germane:
folglich, ergo, also
hungare:
következésképpen
japane:
結論として [けつろんとして], したがって, それゆえ
nederlande:
bijgevolg
pole:
w konkluzji, konkludując, więc, stąd
ruse:
в заключение, итак
slovake:
záverom

konkludiga

serĉi 'konkludiga'
[konklu.0iga]
[konklu.0iga.LOG]
Ebliganta konkludon: la punkto […] estas tre sugesta – fakte ni rajtas nomi ĝin konkludiga [18]; la malkovro ne estis konkludiga kaj estis poste malakceptita [19]. VD:kohera2, konsekvenca
angle:
conclusive, clinching, convincing, decisive, sound
ĉeĥe:
konkludentní, přesvědčivý
ĉine:
决定性 [juédìngxìng]
france:
déterminant (permettant de conclure), conclusif
germane:
schlüssig, naheliegend
hungare:
meggyőző, bizonyító erejű
japane:
決定的な [けっていてきな]
nederlande:
afdoend, besluitend, afrondend, een conclusie wettigend
pole:
umożliwiający wyciągnięcie wniosku, przekonywający
slovake:
presvedčivý

konkludigi

serĉi 'konkludigi'
[konklu.0igi]
Konduki al konkludo: la mallonga interparolo, kiun mi havis kun vi, konkludigis min, ke […] [20]; tio povus konkludigi, ke, male […] [21]. VD:sugesti1.b, supozigi
germane:
zum Schluss führen, nahelegen
pole:
prowadzić do wniosku, przekonywać

administraj notoj