dedukti
(tr)
- Fari konkludon el la tuto pri la partoj, el la specaro pri la specoj, el ĝenerala principo pri konsekvencoj: silogismo estas dedukta rezonado; amo ne estas matematika ekvacio, kiun oni povas dedukti – kial do vi okupiĝas pri ĝi? – ĝuste tial, ĉar ĝi ne estas simple deduktebla [1]; ni povas dedukti aliajn trajtojn de lia karaktero per zorga studado de liaj verkoj [2]. demonstri, indukti, konkludi, rezoni
1.
Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro
2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Antaŭvorto
2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Antaŭvorto
- angle:
- deduce
- beloruse:
- рабіць выснову
- bulgare:
- заключим
- ĉeĥe:
- dedukovat, odvozovat, vyvozovat
- ĉine:
- 推衍 [tuīyǎn]
- france:
- déduire (inférer), inférer ~a: déductif.
- germane:
- folgern, schließen, herleiten, deduzieren, deduktiv schließen
- hebree:
- לְהַסִיק
- hispane:
- deducir
- hungare:
- levezet (általánosból), dedukál ~a: deduktív.
- japane:
- 演繹する [えんえきする]
- nederlande:
- afleiden, deduceren
- pole:
- dedukować,
- portugale:
- dedukować, deduzir, inferir, concluir
- ruse:
- сделать вывод
- slovake:
- odvodzovať, usudzovať dedukovať
- ukraine:
- робити висновок, дедукувати
dedukto
- Ago dedukti, konkludo de tiu ago: natura dedukto aldonas procedon por pruvi ke rezonado estas korekta [3]; senfina aro da matematikaj deduktoj [4]; malkapablo fari tiun simplan logikan dedukton el klaraj premisoj kaŭzas nekomprenon [5]; mezurado de tiu fluktuado ebligas dedukton pri la atributo de la planedo [6]. konkludo, rezono
3.
D. Clemente Laboreo:
Enkonduko al natura dedukto, 2004-2005
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
6. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, 2006
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
6. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, 2006
- angle:
- deduction
- beloruse:
- дэдукцыя
- ĉine:
- 推論 [tuīlùn], 推理 [tuīlǐ], 論斷 [lùnduàn], 論法 [lùnfǎ], 义理 [yìlǐ]
- france:
- déduction
- germane:
- Folgerung, Schlussfolgerung, Herleitung, Deduktion
- hebree:
- ניכוי
- japane:
- 演繹 [えんえき]
- ukraine:
- дедукція