indukti
(tr)
- 1.
- Rezoni, konkludante el apartaj faktoj al ĝenerala leĝo, el specoj al specaro, el efikoj al kaŭzo: el tio, ni povas indukti, ke ... kial li verkis kaj tradukis tiujn kalumniajn artikolojn kontraŭ judoj, Zamenhofo, cionismo […]? – mi induktas, ke ĉar li esencas antisemito MMa ; filologo tamen ne povus multe indukti, el la konata historio de esperanto, ĝeneralajn leĝojn pri la evoluado de lingvoj Plumamikoj ; dedukti
- 2.
- Produkti elektran aŭ magnetan kampon per indukto2: la alterna induktita fluo en la movanta bobeno estas transformita en kontinuan tension [1]; la tera magnetkampo induktas al ĉiuj materialoj magnetajn ecojn [2].
- 3.
- Aktivigi fiziologian disvolviĝan procezon; en genetiko, aktivigi genon per ekstera faktoro: medio- kaj vivkondiĉoj povas indukti heredeblajn ŝanĝiĝojn (ekz. vintrorezistecon de oranĝo) [3].
- 4.
- (figure) Estigi en io, elvoki, inspiri: manekeno ĉu vivanta, ĉu pupo el plasto, devas indukti ĉe la geaĉetantoj surrealan senton de ideala supereco [4]; nia eminenta, nobla, kompetenta akademio de Esperanto rekonsideru siajn decidojn, rekonu siajn mispaŝojn, induktitajn de la koloniismo, ksenofobio, naciismo, ŝovinismo [5].
1.
Vikipedio, Dinamo
2. Vikipedio, Geomagnetiko
3. Vikipedio, Trofim Lisenko
4. Monato, Gilbert LEDON: Misa mondo, 2003
5. Gilbert Ledon: Mil pardonpetoj, Monato, 2000/07, p. 5
2. Vikipedio, Geomagnetiko
3. Vikipedio, Trofim Lisenko
4. Monato, Gilbert LEDON: Misa mondo, 2003
5. Gilbert Ledon: Mil pardonpetoj, Monato, 2000/07, p. 5
- angle:
- induce 1. infer, generalize, reason
- ĉeĥe:
- vyvozovat obecné závěry
- ĉine:
- 誘發 [yòufā], 勾起 [gōuqǐ], 导出 [dǎochū], 引发 [yǐnfā]
- france:
- induire
- germane:
- induzieren, auslösen 1. verallgemeinern
- hispane:
- inducir
- hungare:
- 1. következtet (általánosít), általánosít 2. gerjeszt, indukál
- japane:
- 帰納する [きのうする], 誘導する [ゆうどうする]
- nederlande:
- induceren
- portugale:
- induzir
- ruse:
- 1. выводить логическое заключение, делать выводы (от частного к общему) 2. индуктировать, индуцировать, наводить
- slovake:
- vyvodzovať všeobecné závery
indukto
- 1.
- Ago indukti 1: al la logiko de Aristotelo, Bakono aldonis indukton: se io okazas sufiĉe ripete aŭ estas ripetigebla, oni povas antaŭdiri, ke ĝi okazos denove [6]; oni distingas […inter] la deduktoj, la induktoj kaj la abduktoj, kvankam foje oni [konsideras] la abduktojn kiel speciala tipo de indukto [7].
- 2.
- Fenomeno, per kiu ŝanĝiĝanta elektra kampo formas magnetan kampon kaj inverse: pere de indukto oni povas ŝargi elektran dentobroson sen konektilo [8]; transformatoro (aŭ transformilo) […] transformas alternan kurenton kaj tension […] per elektromagneta indukto [9].
- 3.
- MatVort Maniero pruvi, ke propozicio veras por ĉiu natura entjero `n`, montrante ke ĝi veras por `n=0`, kaj ke se ĝi veras por iu `n`, ĝi veras ankaŭ por `n+1`: temas pri pruvoj de matematikaj teoremoj pere de indukto, kaj solvante tiujn taskojn hieraŭ posttagmeze, mi supozis aŭ eĉ certis, ke neniu el miaj samklasanoj sukcesos solvi ilin FSI ; aksiomo de (matematika) indukto MatVort ; pruvu per indukto, ke la ĝenerala termo `u_n` de geometria progresio egalas al `u_0 q^n`.
6.
Vikipedio, Francis Bacon
7. Vikipedio, Logiko
8. Monato, Ivo Durwael: Magia tapiŝo, 2011
9. Vikipedio, Transformatoro
7. Vikipedio, Logiko
8. Monato, Ivo Durwael: Magia tapiŝo, 2011
9. Vikipedio, Transformatoro
- angle:
- 1. induction 2. inductance 3. induction aksiomo de (matematika) ~o: axiom of complete induction.
- ĉeĥe:
- indukce, vyvolání (potratu), vzájemné navození
- ĉine:
- 归纳法 [guīnàfǎ], 归纳 [guīnà], 感生电流 [gǎnshēngdiànliú], 感应 [gǎnyìng]
- france:
- induction (raisonnement, élec., math.) 3. induction, récurrence aksiomo de (matematika) ~o: axiome d'induction.
- germane:
- Induktion abdukto: Abduktion. 3. Induktion aksiomo de (matematika) ~o: Induktionsaxiom.
- hispane:
- inducción
- hungare:
- 1. indukció, induktív következtetés 2. gerjesztés, indukció 3. indukció aksiomo de (matematika) ~o: indukciós axióma.
- japane:
- 帰納 [きのう], 誘導 [ゆうどう]
- pole:
- 3. indukcja aksiomo de (matematika) ~o: zasada indukcji matematycznej.
- ruse:
- 1. индукция, умозаключение (от частного к общему) 2. индукция, наведение 3. индукция aksiomo de (matematika) ~o: аксиома математической индукции.
- slovake:
- indukcia
- ukraine:
- індукція
indukta
Karakterizata per indukto:
- angle:
- inductive
- ĉine:
- 引人 [yǐnrén]
- france:
- inductif, récurrent (math.), d'induction
- germane:
- induktiv
- hispane:
- inductivo
- hungare:
- induktív, indukciós
- japane:
- 帰納的 [きのうてき], 誘導の [ゆうどうの]
- nederlande:
- inductief, inductie-
- ruse:
- индуктивный, индукционный
- ukraine:
- індуктивний, індукційний
induktilo
- Bobeno, kiu kontraŭstaras la pason de alterna kurento per sia induktanco: se en cirkvito estas kondensilo, induktilo, tiuj proprecoj simile okazigas enŝaltan pliŝarĝecon [12].
- ĉeĥe:
- induktor
- ĉine:
- 反应器 [fǎnyìngqì], 扼流線圈 [èliúxiànjuàn], 电感线圈 [diàngǎnxiànjuàn]
- france:
- inductance (composant)
- germane:
- Spule, Drossel (Spule)
- japane:
- 誘導子 [ゆうどうし], インダクタンスコイル
- slovake:
- induktor
- ukraine:
- індуктор
administraj notoj
~ilo:
Mankas dua fontindiko.