hipotezo
- Nepruvita supozo, provizore akceptata por klarigi kaj komprenigi konstatitajn faktojn, sed kontrolota per pluaj eksperimentoj: Leibniz akre atakis la hipotezon pri la deveno de la lingvoj el la hebrea [1]; oni ne povas starigi seriozan sciencan teorion sur tiu ĉi hipotezo [2]; fine la tero, senforta, sekiĝinta kaj dezerta, prezentos unu grandegan tombejon[…] tia estas la hipotezo de Flammarion [3]; mistero, kiu lasis pordon malfermita al ĉiuj hipotezoj [4]; ŝajnas al mi, ke la hipotezo de memmortigo estas […] forĵetinda [5]; la Diecon, kiu estas, laŭ universala hipotezo, senlima, ni mortuloj […] ne povas difini, elkompreni [6]; mi testis mian hipotezon ĉe ĉiu lia vorto [7]; la ŝatanto de detektivromanoj aperis ekzaltita, kvazaŭ lin fascinus la propra hipotezo [8]. konjekto
1.
Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
6. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII
7. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1
8. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 26

- angle:
- hypothesis
- beloruse:
- гіпотэза
- ĉeĥe:
- domněnka, hypotéza
- ĉine:
- 假定 [jiǎdìng], 假想 [jiǎxiǎng], 假設 [jiǎshè], 假說 [jiǎshuō], 統假設 [tǒngjiǎshè]
- france:
- hypothèse
- germane:
- Hypothese, Annahme, Vermutung
- greke:
- υπόθεση
- hispane:
- hipótesis
- hungare:
- feltevés, feltételezés, hipotézis
- itale:
- ipotesi
- japane:
- 仮説 [かせつ], 仮定 [かてい]
- nederlande:
- hypothese, veronderstelling
- perse:
- فرضیه
- pole:
- hipoteza
- portugale:
- hipótese
- ruse:
- гипотеза
- slovake:
- hypotéza
- svede:
- hypotes
- ukraine:
- гіпотеза, припущення
hipoteza
- Provizore akceptata, supozata, sed ne pruvita: hipotezaj modeloj de la socio [9]; eble mia psikologia trejniĝo misgvidas min […] kaj ĉi tio estas nur hipoteza [10]; Cherpillod kvazaŭ volas sin anticipe defendi kontraŭ tute hipotezaj akuzoj, de neniu levataj [11]; la nombro […] estas takso pri la perdoj faritaj per komparo kun hipoteza paca tempo [12]; li iel predikis kvazaŭ el pupitro, per ekzemploj, enŝovante hipotezajn kontraŭajn opiniojn de hipotezita aŭskultanto kaj refutante ilin [13]; por eviti hipotezan risketon, okazas, ke oni elmetas sin al verŝajna riskego [14].
9.
La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67)
10. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 16
11. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
12. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
13. Monato, Carlo Minnaja: Mi estas homo, 2007
14. Monato, Roberto Pigro: Troa zorgemo pri la ĝena geno, 2014

- hypothetical
- beloruse:
- гіпатэтычны
- ĉine:
- 假定 [jiǎdìng], 假想 [jiǎxiǎng]
- france:
- hypothétique
- germane:
- hypothetisch
- japane:
- 仮説の [かせつの], 仮定の [かていの]
hipotezi
(tr)
- Metode supozi: li hipotezis, ke arto evoluas en kadroj de t.n. „progresivaj cikloj“ [15]; eĉ se hipotezi, ke […] [16]; „ŝajnas ke plano disvolviĝis por altiri s-inon Jendrik en kaptilon kun la celo senpezigi ŝin je parto de ŝia mono“, Jano hipotezis [17]; honesta recenzanto restu ĉe la enhavo kaj ne hipotezu pri la eblaj ekster-verkaj fi-intencoj de la aŭtoroj [18].
15.
Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, III. Atomoj de evoluo
16. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 23
17. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 16
18. Reinhard Fössmeier: Trans recenzaj limoj, Monato, 2000/11, p. 4
16. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 23
17. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 16
18. Reinhard Fössmeier: Trans recenzaj limoj, Monato, 2000/11, p. 4
- angle:
- hypothesize
- beloruse:
- высоўваць гіпотэзу
- ĉeĥe:
- předpokládat
- ĉine:
- 假定 [jiǎdìng]
- france:
- émettre des hypothèses
- hispane:
- formular una hipótesis
- hungare:
- feltesz, feltételez
- itale:
- ipotizzare
- japane:
- 仮説を立てる [かせつをたてる], 仮定する [かていする]
- nederlande:
- veronderstellen
- pole:
- stawiać hipotezę
- ruse:
- выдвигать гипотезу
- slovake:
- predpokladať
- ukraine:
- висувати гіпотезу, припускати