1hipotez/o JED hipotezoserĉi 'hipotezo' [hipote2.0o] Nepruvita supozo, provizore akceptata por klarigi kaj komprenigi konstatitajn faktojn, sed kontrolota per pluaj eksperimentoj: Leibniz akre atakis la hipotezon pri la deveno de la lingvoj el la hebrea [1]; oni ne povas starigi seriozan sciencan teorion sur tiu ĉi hipotezo [2]; fine la tero, senforta, sekiĝinta kaj dezerta, prezentos unu grandegan tombejon[…] tia estas la hipotezo de Flammarion [3]; mistero, kiu lasis pordon malfermita al ĉiuj hipotezoj [4]; ŝajnas al mi, ke la hipotezo de memmortigo estas […] forĵetinda [5]; la Diecon, kiu estas, laŭ universala hipotezo, senlima, ni mortuloj […] ne povas difini, elkompreni [6]; mi testis mian hipotezon ĉe ĉiu lia vorto [7]; la ŝatanto de detektivromanoj aperis ekzaltita, kvazaŭ lin fascinus la propra hipotezo [8]. konjekto 1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara6. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII7. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 18. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 26 angle: hypothesis beloruse: гіпотэза ĉeĥe: domněnka, hypotéza ĉine: 假定 [jiǎdìng], 假想 [jiǎxiǎng], 假設 [jiǎshè], 假說 [jiǎshuō], 統假設 [tǒngjiǎshè] france: hypothèse germane: Hypothese, Annahme, Vermutung greke: υπόθεση hispane: hipótesis hungare: feltevés, feltételezés, hipotézis itale: ipotesi japane: 仮説 [かせつ], 仮定 [かてい] nederlande: hypothese, veronderstelling perse: فرضیه pole: hipoteza portugale: hipótese ruse: гипотеза slovake: hypotéza svede: hypotes ukraine: гіпотеза, припущення hipoteza serĉi 'hipoteza' [hipote2.0a] Provizore akceptata, supozata, sed ne pruvita: hipotezaj modeloj de la socio [9]; eble mia psikologia trejniĝo misgvidas min […] kaj ĉi tio estas nur hipoteza [10]; Cherpillod kvazaŭ volas sin anticipe defendi kontraŭ tute hipotezaj akuzoj, de neniu levataj [11]; la nombro […] estas takso pri la perdoj faritaj per komparo kun hipoteza paca tempo [12]; li iel predikis kvazaŭ el pupitro, per ekzemploj, enŝovante hipotezajn kontraŭajn opiniojn de hipotezita aŭskultanto kaj refutante ilin [13]; por eviti hipotezan risketon, okazas, ke oni elmetas sin al verŝajna riskego [14]. 9. La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67)10. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 1611. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 200412. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 813. Monato, Carlo Minnaja: Mi estas homo, 200714. Monato, Roberto Pigro: Troa zorgemo pri la ĝena geno, 2014 angle: hypothetical beloruse: гіпатэтычны ĉine: 假定 [jiǎdìng], 假想 [jiǎxiǎng] france: hypothétique germane: hypothetisch japane: 仮説の [かせつの], 仮定の [かていの] hipoteziserĉi 'hipotezi' [hipote2.0i] (tr) Metode supozi: li hipotezis, ke arto evoluas en kadroj de t.n. „progresivaj cikloj“ [15]; eĉ se hipotezi, ke […] [16]; „ŝajnas ke plano disvolviĝis por altiri s-inon Jendrik en kaptilon kun la celo senpezigi ŝin je parto de ŝia mono“, Jano hipotezis [17]; honesta recenzanto restu ĉe la enhavo kaj ne hipotezu pri la eblaj ekster-verkaj fi-intencoj de la aŭtoroj [18]. 15. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, III. Atomoj de evoluo16. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 2317. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1618. Reinhard Fössmeier: Trans recenzaj limoj, Monato, 2000/11, p. 4 angle: hypothesize beloruse: высоўваць гіпотэзу ĉeĥe: předpokládat ĉine: 假定 [jiǎdìng] france: émettre des hypothèses hispane: formular una hipótesis hungare: feltesz, feltételez itale: ipotizzare japane: 仮説を立てる [かせつをたてる], 仮定する [かていする] nederlande: veronderstellen pole: stawiać hipotezę ruse: выдвигать гипотезу slovake: predpokladať ukraine: висувати гіпотезу, припускати administraj notoj