9konekt/i PV 9konekti serĉi 'konekti' [konekt.0i] 1.[konekt.0i.interligi] (tr) Tiamaniere kunigi, interligi objektojn per ia kondukilo aŭ tubo, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aŭ telefona reto ktp.): estas planata gasodukto […], kiu konektu la aŭstran kaj ĉeĥan gasretojn [1]; (figure) [la] renkontiĝejo […] rekonektas urbanojn kaj kamparanojn [2]. komuti, kontaktigi, kupli, munti 2.[konekt.0i.alligi] (tr) Alligi unu objekton tiamaniere al alia: konekti la aŭdilojn al la drato de la kabineta mikrofono [3]; dum iom da tempo la lumo ankoraŭ funkciis, la inĝeniero transkonektis ĝin al la akumulatoroj [4]; grafika karto, al kiu eblas konekti plurajn ekranojn [5]. 3.[konekt.0i.komunike] (ntr) Estigi komunikan ligon inter du objektoj, respektive de unu objekto al alia: kiam la sendanta servilo ekkonektas al la ricevanta servilo, ĝi devas doni sian retnumeron [6]. Rim.: Evitu uzi „konekti“ (tr) anstataŭ „konektiĝi kun“: eblas al mi konekti kvar satelitojn [7]. Tie ĉi oni certe ne kreis ligon inter la kvar satelitoj, sed al po unu el ili. 1. Monato, Evgeni Georgiev: Gasodukto Mozart, 20142. Monato, Marie-Ho: La ekologiaj nutraĵoj de AMAP, 20103. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 304. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 465. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 20086. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 20037. Monato, Jean Pierre VandenDaele: De analogo al cifereco: evoluo de persona historio, 2012 afrikanse: koppel albane: lidhur amhare: ማገናኘት arabe: اتصال armene: միացնել azerbajĝane: əlaqə beloruse: злучаць, падключаць bengale: সংযোগ birme: ဆက် bosne: povezivanje ĉine: 连通 [liántōng], 连接 [liánjiē], 联结 [liánjié], 交接 [jiāojiē], 接通 [jiētōng], 綁定 [bǎngdìng] dane: forbinde estone: ühendada eŭske: konektatu filipine: ikonekta france: connecter, brancher, raccorder galege: conectar germane: koppeln, kuppeln, verbinden 2. anschließen, anstecken, konnektieren, anbinden guĝarate: કનેક્ટ haitie: konekte hinde: कनेक्ट hispane: conectar hungare: csatlakoztat, összekapcsol (villamosan) igbe: ijikọ irlande: ceangal islande: tengja japane: 接続する [せつぞくする] jave: nyambung jide: פאַרבינדן jorube: sopọ kanare: ಸಂಪರ್ಕ kartvele: დაკავშირება kazaĥe: қосылу kimre: cysylltu kirgize: байланышуу kmere: ការតភ្ជាប់ koree: 연결 korsike: cunnette kose: ukudibanisa kroate: povezivanje kurde: bihevgirêdan latve: savienot laŭe: ເຊື່ອມຕໍ່ litove: prisijungti makedone: поврзете malagase: mifandray malaje: menyambung malajalame: കണക്ട് malte: jgħaqqdu maorie: hono marate: कनेक्ट monge: txuas mongole: холбох nederlande: verbinden nepale: जडान njanĝe: kulumikiza okcidentfrise: ferbine panĝabe: ਨਾਲ ਜੁੜਨ paŝtue: سره نښلوي pole: łączyć, stykać portugale: conectar, ligar ruande: guhuza rumane: conecta, legătură, uni ruse: соединять, подключать samoe: sosoʻo sinde: سان ڳنڍڻ sinhale: සම්බන්ධ skotgaele: ceangal slovene: povezati somale: xirmaan ŝone: batanidza sote: amahanya sunde: nyambungan svahile: kuungana taĝike: пайваст кардан taje: เชื่อมต่อ tamile: இணைக்க tatare: тоташу telugue: కనెక్ట్ ukraine: підключення urdue: مربوط uzbeke: ulanish vjetname: kết nối zulue: xhuma 9konekto PV serĉi 'konekto' [konekt.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Ago konekti aŭ stato esti konektita: De Derry en Norda Irlando al Donegal en la respubliko Irlando […] ne estas fervoja konekto [8]; grava nuntempa problemo estas la ofta saturiĝo de la interkonektoj, de la grandaj alttensiaj lineoj kaj de la gasoduktoj, kiuj ligas landojn kaj regionojn [9]; rezignante pri propra telefonkonekto, mia edzino antaŭ nelonge akiris poŝtelefonon [10]; konekto inter la du serviloj estas interaga, kaj je ajna momento la ricevanta komputilo povas diri al la sendanta, ke ĝi ne deziras ricevi mesaĝon [11]; kvankam eblas aĉeti OO sur disko, por posedanto de rapida retkonekto plej simple estas elŝuti ĝin [12]; en hotelo [kutime] estas WiFi-konekto [13]; tamen restas plendoj pri tro longa konekto-tempo kaj pri prokrastitaj mesaĝoj [14]; konekti ambaŭ gasoduktojn per konekto norda-suda [15]. kontakto 2.[konekt.0o.konekso] (evitinde) Konekso: filozofie tio esprimiĝas en „malkonstruo“ de ĉiu senca konekto […] en maksimuma mozaikeco de la informa spaco [16]. 8. Monato, Albisturo Kvinke: Rondvojaĝi trajne, 20159. Monato, Roland Rotsaert: Semajno pri neelĉerpiĝonta energio, 200710. Monato, Franz-Georg Rössler: Rekte interrete, 201111. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 200312. Monato, Roland Rotsaert: OpenOffice: senpaga alternativo por Microsoft Office, 200513. Monato, Paŭl Peeraerts: Inteligenta poŝamiko, 200814. Monato, Alberto García Fumero: Poŝtelefonoj pese pezaj, 201415. Monato, Evgeni Georgiev: Gasodukto Mozart, 201416. La Ondo de Esperanto, 2003, № 10 (108) beloruse: злучэньне, падключэньне ĉine: 互连 [hùlián], 连结 [liánjié], 拼接 [pīnjiē], 通信線路 [tōngxìnxiànlù] france: connexion, branchement germane: Verbindung, Anschluss hispane: conexión hungare: csatlakozás (villamos), összekapcsolás (villamos), kapcsolat (villamos) japane: 接続 [せつぞく] nederlande: verbinding, contact pole: połączenie rumane: apel, conexiune, legare ruse: соединение, подключение konektiloserĉi 'konektilo' [konekt.0ilo] [17] Ilo sur objekto, al kiu eblas alfiksi kondukilon por konekti kun ĝi aliajn objektojn: iu homo fermis sur la muro elektran konektilon kaj mi sentis, ke ĉiu mia haro stariĝas [18]; pere de indukto oni povas ŝargi elektran dentobroson sen konektilo [19]; se vi planas uzi la komputilon por prezentadoj, atentu, ke ĝi havu kroman ekrankonektilon por ligi ĝin al projekciilo [20]; procesoroj liveritaj sur kartetoj, […] kaj kiuj konektiĝas al la ĉefkarto per karta konektilo anstataŭ procesoringo [21]. ĵako, kontaktskatolo, ŝtopilingo 17. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, ĵako18. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro19. Monato, Ivo Durwael: Magia tapiŝo, 201120. Monato, Zoran ĆIRIĆ: Aĉeti tekokomputilon, 200321. Monato, Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon angle: connector beloruse: канэктар, злучальнік ĉeĥe: konektor, spojovací článek ĉine: 连接器 [liánjiēqì], 接口 [jiēkǒu], 联接 [liánjiē] france: connecteur germane: Anschluss, Buchse, Verbindungsstück hispane: conector, enchufe, puerto japane: コネクター, プラグ nederlande: stekker, steker pole: łącznik, połączenie, wyłącznik, złącze rumane: conector ruse: коннектор, разъём, соединитель slovake: konektor, spojovací článok konektiteserĉi 'konektite' [konekt.0ite] [konekt.0ite.KOMP] Reĝimo de komputa sistemo aŭ ties parto (ekz-e desegnilo), ĉe kiu ĝian funkciadon stiras ĉefa komputilo (= malaŭtonome): la programo mem stiras la skanilon, por tio necesas dum la instalo indiki, kiu skanilo estas konektita al la komputilo [22]. senkonekteRim.: Oni ankaŭ aplikas tiun vorton al homo uzanta komputilon konektitan al la Interreto: hieraŭ ŝi pasigis la tutan tagon konektite; iuj retservoj reenkondukis monatajn kotizojn: uzanto pagas fiksan sumon ĉiumonate, sed povas resti konektita dum laŭvole multe da tempo sen krompagi [23]. 22. Monato, Roland Rotsaert: De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj, 201223. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Interreto senpage angle: on-line beloruse: у неаўтаномным рэжыме, неаўтаномна, падключана, он-лайн ĉine: 心怀感激 [xīnhuáigǎnjī], 联系着 [liánxìzhuó], 綰 [wǎn] france: (en mode) connecté, en connexion germane: verbunden, online hispane: conectado, -a, en linea hungare: csatlakozva, on-line japane: オンラインで [おんらいんで] nederlande: verbonden, online pole: w sieci, przy połączeniu z siecią rumane: rețea, atunci când este conectat la rețea ruse: в оперативном режиме, неавтономно, он-лайн 9malkonekti serĉi 'malkonekti' [konekt.mal0i] (tr) Ĉesigi, rompi konekton: malkonekti aparaton; manovrante la ŝaltilon, kiu malkonektas la tutajn cirkvitojn, kies konektado ebligas la funkciadon de la aparato [24]; malkonektu la komputilon kaj enpaku ĝin ĝuste kiel ĝi estis dum la aĉetado [25]. 24. La Ondo de Esperanto, 2000, No 2 (64)25. La Ondo de Esperanto, 1999, No 4 (54) beloruse: адлучыць, адключыць, перарваць (злучэньне) ĉine: 登出 [dēngchū] france: déconnecter, débrancher germane: eine Verbindung trennen, eine Verbindung unterbrechen hispane: desconectar, desenchufar japane: 接続を断つ [せつぞくをたつ] nederlande: het contact verbreken pole: wylogować rumane: deconectez, log off ruse: разъединить, отсоединить, отключить senkonekteserĉi 'senkonekte' [konekt.sen0e] [konekt.sen0e.KOMP] Reĝimo de aparato funkcianta sendepende je la ĉefa komputilo. aŭtonomeeksterretekonektite angle: off-line beloruse: у аўтаномным рэжыме, аўтаномна, оф-лайн ĉine: 下線 [xiàxiàn], 脫機 [tuōjī], 落網 [luòwǎng] france: (en mode) déconnecté, hors connexion germane: getrennt (Verbindung), offline hispane: autónomamente, fuera de linea, sin conexión hungare: kapcsolat nélkül, off-line japane: オフラインで nederlande: niet verbonden, offline pole: autonomicznie, bez połączenia z siecią rumane: autonom, fără o conexiune la rețea ruse: автономно, офф-лайн administraj notoj sen~e: Mankas dua fontindiko. sen~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.