ĵak/o

ĵako

ELE
1.
PV Cilindroforma ŝtopilo, kiun oni ŝovas en ŝtopilingon por fari simplan, duopan aŭ pluropan kontakton; iam uzata por ŝalti kaj malŝalti telefonajn cirkvitojn, nun ekz-e por konekti kapaŭdilon al komputilo aŭ sonaparato.
2.
PIV1 La ŝtopilingo, responda al ĵako 1: la telefonistino povas fari interligon helpe de ĵakoj, du ĵakoj estas konektitaj per konduktiloj, klaprelajso anoncis, se iu vokis, la telefonistino ŝtopis liberan ŝtopilon en la laŭan ŝtopilingon, demandis la vokiton, baldaŭ ŝi ŝtopis la alian ŝtopilon en la ŝtopilingon de la vokito [1].
HOM: Ne konfuzu kun ĵako
Rim.: PIV senambigue difinas ĵakon kiel ŝtopilingon, sed ne indikas la nomon de la responda ŝtopilo. PV difinas ĵakon kiel "konektilon" (sen difino), sed en la difino de "kontaktilo" klare donas al ĝi ŝtopilan rolon. Ĉu ne estus saĝe reveni al la PV-a senco por „ĵako“ kaj enkonduki „ ĵakingo“ por la PIV-a senco?
angle:
jack
beloruse:
1. штэкер, вілка (электрычная) 2. гняздо (электрычнага раздыма), разэтка (электрычная)
ĉine:
2. 網絡出口 [wǎngluòchūkǒu], 軸套 [zhóutào], 雌性接口 [cíxìngjiēkǒu]
france:
jack, connecteur jack, fiche jack, prise jack
germane:
1. Klinke (Stecker), Stöpsel 2. Buchse
hungare:
jackdugó, kapcsolóhüvely, dugaszhüvely
itale:
1. jack, connettore (tipo jack)
japane:
ジャック [じゃっく]
nederlande:
contactbus
pole:
wtyczka elektryczna
portugale:
plugue
ruse:
гнездо (электрического разъёма)
ukraine:
перемикач, гніздо телефонного комутатора

administraj notoj

pri ~o:
    Kontroli trad en, hu, nl, ru.
    [MB]