4munt/i Z

munti

(tr)
1.
TEK Fikse kunmeti la diversajn partojn de aparato sur la ĝustajn lokojn: munti aŭtobusojn [1]; aĉeti komputilon muntitan de malgranda ĉina kompanio [2]; la tegmento estis kovrita per ardezplatoj muntitaj laŭ la franca metodo [3]; ĉe IKEA vi aĉetas kelkajn pakaĵojn, devas mem transporti ilin hejmen, […] kaj mem munti ŝrankon [4].
2.
Alfiksi ion en kadro, ĉe muro ks; enmunti: en flugaparatoj li muntadis motorojn de rusaj motorboatoj [5]; forno muntita en la kastela ĉirkaŭfosaĵo [6]; okulvitroj en nigra korna muntumo MkM ; li aĉetis taksion […] kaj muntis kameraon sur ties tegmento, kuplante ĝin al la distanc-mezurilo de la aŭto [7]; se oni nur bezonas la sateliton kun la plej furoraj nacilingvaj programoj kaj aldone tiun de Pola Radio, oni povas fakte […] munti du kapojn en la saman pelvon, permesante la antenon strabi al du satelitoj samtempe [8].
3.
FOTKIN Kunmeti unuopajn bildojn al komponita bildo; kunmeti filmitajn scenojn al tuta filmo: filmi eventon per videokamero, munti la filmon kaj translacii ĝin sur la ekranon KFl .
1. Monato, Karlo Juhász: Pordo al okcidento, 2010
2. Liu Xiaozhe: Interreto en malfacilo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 15a
3. Monato, Pierre Grollemund: La stacidomo de Kolmaro, 2012
4. Monato, Stefan Maul: Aŭtomat-homo, 2010
5. Laimius Stražnickas: Nekutimaj transportiloj, Monato, 2000/06, p. 21
6. Monato, Albisturo Kvinke: Tajg kaj Tomas, 2010
7. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo, 2011
8. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
angle:
assemble, mount, set
beloruse:
мантажаваць, усталёўваць, зьбіраць (канструкцыю)
ĉeĥe:
montovat, sestavit, stříhat
ĉine:
組合 [zǔhé], 组合 [zǔhé], 蕞 [zuì], 装配 [zhuāngpèi], 裝配 [zhuāngpèi], 会集 [huìjí], 會集 [huìjí]
france:
assembler, monter (assembler)
germane:
montieren 1. zusammenbauen 2. einsetzen ~umo: Gestell. 3. schneiden (Film)
hungare:
1. szerel, összeszerel
japane:
組み立てる [くみたてる], はめ込む [はめこむ], 編集する [へんしゅうする], ロードする
nederlande:
1. monteren, assembleren, samenstellen
pole:
wstawiać 1. montować, składać, zestawiać
portugale:
engastar (pedra preciosa em metal) 1. montar (técn.)
ruse:
монтировать, смонтировать, собрать
slovake:
montovať, zostaviť
ukraine:
монтувати, установлювати, збирати, вправляти, вставляти

muntaĵo

BELAFOT Bildo aŭ foto komponita el pluraj unuopaj elementoj: la vizitanto zigzagas […] en labirinto, kie pentraĵoj, skulptaĵoj, fotoj, muntaĵoj, kungluaĵoj, […] ktp prezentas buntan kaj koloran bildon pri tiu kontinento [9].
9. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, 2006
beloruse:
мантаж (твор)
ĉine:
蒙太奇 [méngtàiqí]
germane:
Montage (Kunst)
japane:
組立品 [くみたてひん]
ukraine:
монтаж (результат)

enmunti

TEK Alfiksi en taŭgan lokon plusan parton al aparato: parabolspegula antenpelvo kun enmuntita kapeto[10].
10. Pejno Simono: Radio/Poloj per pelvo (radioprogramoj en Esperanto), Monato, jaro 1995a, numero 4a, p. 17a
beloruse:
умантажоўваць
ĉine:
內建 [nèijiàn], 内建 [nèijiàn], 插上 [chāshang], 插入 [chārù]
france:
enficher, insérer
germane:
einbauen
hungare:
beszerel, beépít
nederlande:
inbouwen
pole:
wmontować
ruse:
вмонтировать

malmunti

(tr)
TEK Disigi la partojn de antaŭ muntita objekto evitante rompadon aŭ detruon: fabriko por malmunti malnovan municion [11]; de la turo, finkonstruita en 1980, oni ne tute malmuntis la instalaĵojn: oni esperas iamaniere reuzi ilin en venontaj jaroj [12].
11. Monato, Bardhyl Selimi: Tragedio en Gerdec, 2008
12. LAST/pg: Malmiraklo prilumita, Monato, 2000/08, p. 15
angle:
dismantle, disassemble, take apart
beloruse:
адмантажоўваць, размантажоўваць, дэмантажоўваць, разьбіраць
ĉeĥe:
demontovat, rozebrat, rozmontovat
ĉine:
拆除 [chāichú], 拆下 [chāixià], 拆开 [chāikāi], 拆開 [chāikāi], 拆卸 [chāixiè], 拆解 [chāijiě], 拆 [chāi]
france:
démonter, désassembler (démonter), disjoindre
germane:
ausbauen, abbauen, abmontieren
hungare:
szétszerel
japane:
解体する [かいたいする], 分解する [ぶんかいする], 取り外す [とりはずす]
nederlande:
demonteren, losmaken, ontmantelen
pole:
rozmontować, demontować, rozkładać, rozbierać na części
ruse:
разобрать, демонтировать
slovake:
rozobrať
ukraine:
демонтувати, розбирати, розґвинчувати

muntisto

TEK Laboristo, kiu prizorgas la muntadon: li plene retiriĝis de la ĵazo, laboris en Novjorko kiel elektromuntisto [13]; ankaŭ multe lerni en mia nova profesio (tiu de elektromuntisto-riparisto pri alt-tensiaj instalaĵoj) mi devas por ne perdi laborlokon.[14]; profesioj de ĉinaj laborantoj ĉefe estas konstruisto, kuiristo, tajloro, servistino kaj elektronika muntisto [15].
13. Vikipedio, Paul Quinichette, 2012-08-24
14. Iom pri mia rareco (enreta), 2012-08-24
15. MU Binghua: Eksporto de laboristoj, Monato, 2000/10, p. 10
beloruse:
мантажнік, маньцёр
ĉeĥe:
montážník, montér
ĉine:
安装工人 [ānzhuānggōngrén], 安裝工人 [ānzhuānggōngrén], 装配工 [zhuāngpèigōng], 裝配工 [zhuāngpèigōng], 装配工人 [zhuāngpèigōngrén], 裝配工人 [zhuāngpèigōngrén], 装配技师 [zhuāngpèijìshī], 裝配技師 [zhuāngpèijìshī]
france:
monteur
germane:
Monteur
pole:
monter
slovake:
montér
ukraine:
монтер, монтажник, складальник, монтажер

administraj notoj

~isto: Mankas verkindiko en fonto.