2kompromis/o JED kompromisoserĉi 'kompromiso' [kompro.0o] [kompro.0o.KOMUNE] Interkonsento, aranĝita pro reciprokaj cedoj de du kontraŭuloj pri la diskutitaĵo: finveni al kompromiso; la kongreso devas […] ne serĉi vanajn kompromisojn, kiuj flikas unu lokon krevigante alian [1]; la popoloj komencis persekutadi unu alian aŭ serĉadi pseŭdo-liberalajn kompromisojn inter la plimulto kaj la malplimulto, forgesante, ke ĉiuj kompromisoj estas maljustaj [2]; ambaŭ konsilis trovi kun BEA amikan, kompromisan solvon [3]; tio metis ŝin en stato de malsupereco, kaj ŝin devigis al kompromisoj, kiuj plimultigos la malfacilaĵojn de la batalo [4]; venis unua kompromiso kun liaj principoj, poste dua, sekvata de tria, ĝis iutage li morale demisiis [5]; lia vivo estis sinsekvo de kompromisoj, farataj kun krimo [6]. akordo, cedo, koncedo Rim.: Laŭ BL: (en la uzo de hispanlingvaj kaj portugallingvaj esperantistoj) prefere diru sindevigo, devo. 1. L. L. ZAmenhof: Gentoj kaj Lingvo Internacia, 19112. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina5. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 126. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro V angle: compromise beloruse: кампраміс ĉeĥe: kompromis, narovnání, ústupek ĉine: 妥协 [tuǒxié], 折中 [zhézhōng] france: compromis (subst.), accommodement, arrangement (accord avec concessions) , transaction (accord avec concessions) finveni al ~o: atteindre un compromis. germane: Kompromiss, Vergleich (vor Gericht), Ausgleich japane: 妥協 [だきょう], 歩み寄り [あゆみより], 和解 [わかい], 示談 [じだん] katalune: compromís nederlande: tussenoplossing, schikking (compromis), compromis pole: kompromis portugale: solução de compromisso ruse: компромисс slovake: kompromis, ústupok ukraine: компроміс kompromisiserĉi 'kompromisi' [kompro.0i] (ntr) [kompro.0i.KOMUNE] Fari, aranĝi kompromison: mi sentas min devigita kompromisi [7]; la arto kompromisi: jen – onidire – politiko [8]; unu apartenas al unu religio, alia – al alia, ili kompromisas dimanĉe vizitante protestantan kaj ankaŭ katolikan preĝejon [9]; la burĝaro kompromisis kaj cedadis, kio donis al Yuan Shikai, ĉefo de la nordaj militaristoj, ŝancon uzurpi la frukton de la revolucio [10]. cedi1, interkonsenti, koncedi 7. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia8. Monato, Brulaj problemoj9. Monato, last: Diservoj en diversaj lingvoj, 200810. -: Antaŭmoderna historio, El Popola Ĉinio beloruse: знайсьці кампраміс ĉeĥe: uzavřít kompromis, uzavřít narovnání, učinit kompromis ĉine: 妥协 [tuǒxié] france: faire un compromis, composer (transiger), transiger germane: einlenken, entgegenkommen, einen Kompromiss finden japane: 妥協する [だきょうする], 和解する [わかいする] katalune: acceptar un compromís, arribar a un compromís, assumir un compromís, tenir un compromís nederlande: een compromis sluiten pole: dochodzić do kompromisu slovake: urobiť kompromis ukraine: іти/піти на компроміс, дійти до компромісу, досягти компромісу kompromisemoserĉi 'kompromisemo' [kompro.0emo] [kompro.0emo.KOMUNE] Kapablo kaj preteco por kompromiso, por parta kaj reciproka cedo: Seneko estas ofte kritikata pro sia kompromisemo, sed ĉu tio ne estas necesa kvalito de ĉiu ajn sukcesa politikisto? [11]. cedemo, moleco 11. A. Löwenstein: Morto de Artisto, 2008 beloruse: гатоўнасьць да кампрамісаў france: sens du compromis germane: Kompromissbereitschaft katalune: capacitat d’entesa, capacitat d’assolir compromisos senkompromisaserĉi 'senkompromisa' [kompro.sen0a] [kompro.sen0a.KOMUNE] Kiu restas firma, memfidela, ne akceptas kompromison: pugno konvenas por tre forta argumentado, por elmontro de senkompromisa starpunkto [12]; mia kredo estas senkompromisa: milito iaspeca estas krimego [13]; se morala sistemo volas protekti la vivon, ĝi devas fari tion absolute, ĉiam kaj ĉie, senkompromise kaj senkondiĉe [14]; la senkompromisa kaj firma sinteno de la Jugoslavia Esperanto-Movado estas honorinda ekzemplo de rezisto en la tiama pasiveco de la neŭtrala Esperanto-Movado [15]. rigida2, severa1 12. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto13. J. Francis: La Granda Kaldrono, 197814. Monato, Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto beloruse: бескампрамісны france: intransigeant, sans compomis germane: kompromisslos katalune: intransigent, inflexible, sense compromís. ukraine: безкомпромісний, непримиренний administraj notoj