Aldoni tradukojn al ReVo:

interfer/i PV

interferi

serĉi 'interferi'
[interf.0i]
(ntr)
1.
[interf.0i.FIZ]
FIZ(pri elektromagnetaj k.a. ondoj) Montri ŝanĝojn de la amplitudo pro interkruciĝo: metaloj per la induktado en la tera magnetkampo […] mem fariĝas magnetoj, ilia magnetkampo interferas kun tiu de la Tero kiel perturba kampo [1].
varia interferado de regulaj cirklaj ondoj
CC-BY-SA-3.0  [2]
2.
[interf.0i.FIG]
(figure) Interinflui, konflikti: la romano havas kvin ĉefajn temliniojn, kiuj interplektiĝas, interferas, disiĝas kaj denove kuniĝas, kreante stereoskopian bildon de la vivo [3]; ĝis nun Sirio interesis Usonon do nur en la mezuro en kiu ĝi interferas kun la interesoj de Israelo kaj de la petrolmonarĥioj [4]; spekuladaj kapitaloj […] interferas kun la lokaj popolaj movadoj, kiuj estas tradicie sendependaj [5]. VD:interagi, interbatali, perturbi
1. Vikipedio, Geomagnetiko
2. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Wavepanel.png
3. , Libroj ― Sagao pri disfloro kaj pereo
4. Diversaj aÅ­toroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Unu piedo en Azio, alian en Proksim-Oriento
5. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, La danĝeroj de la internacia helpismo
beloruse:
інтэрфэраваць
ĉeĥe:
interferovat
france:
interférer (phys.)
germane:
interferieren, überlagern
hungare:
interferál
japane:
干渉する [かんしょうする]
nederlande:
interfereren
pole:
interferować, powodować interferencję
portugale:
interferir (física)
ruse:
интерферировать
slovake:
interferovať
ukraine:
інтерферувати (про хвилі)

interfero

serĉi 'interfero'
[interf.0o]
1.
[interf.0o.FIZ]
FIZ Interinfluo de kruciĝantaj elektromagnetaj k.a. ondoj: la frekvenco-mastrumado, kiu celas redukti la interferojn inter satelitoj – ĉiu horo da komunikado perdita pro teknika kialo ja kostas dekojn da milionoj da eŭroj [6].
2.
[interf.0o.perturbo]
(figure) Interinfluo pro interago: [tiuj] noveloj estis kreitaj por demonstri la svagan limon inter la reala kaj fantazia mondoj, ilian interferon, reciprokan influon kaj efikon je la protagonisto [7]; [pro] RNA-interfero […], helpe de duĉena RNA, povas okazi ĉeso de transdono de genaj informoj [8].
beloruse:
інтэрфэрэнцыя
ĉeĥe:
interference
ĉine:
插手 [chāshǒu], 干涉现象 [gānshèxiànxiàng]
france:
interférence
germane:
Interferenz, Überlagerung
hungare:
interferencia
japane:
干渉 [かんしょう], 重合 [じゅうごう]
nederlande:
interferentie
pole:
interferencja, obca naleciałość językowa
portugale:
interferência (física)
ruse:
интерференция
slovake:
interferencia
ukraine:
інтерференція

interfera

serĉi 'interfera'
[interf.0a]
[interf.0a.FOT]
Rilata al interfero: ekestas interfera bildo, en kiu estas lokoj kun pli alta intenseco, kie la ondoj estas samfazaj [9]; EKOL interfera konkurado [10]. VD:muara, ondobrila
beloruse:
інтэрфэрэнцыйны
france:
interférent, interférentiel, d'interférence
germane:
interferierend
hungare:
interferáló, interferens, interferencia-
japane:
干渉の [かんしょうの], 干渉する [かんしょうする]
nederlande:
interfererend
pole:
interferencyjny
portugale:
interferente
ruse:
интерференционный
ukraine:
інтерферуючий

lingva interfero, interlingva interfero

serĉi 'lingva interfero'
serĉi 'interlingva interfero'
[interf.lingva0o]
[interf.lingva0o.LIN]
LIN Perturba influo de lingvo al alia lingvo ĉe ambaŭlingva parolanto: la analizo […] helpas elekti kiujn vortojn enigi en la Esperantan programon kaj kiujn eviti pro la inter­lingvaj interferoj [11]; la klarigoj kaj la ekzemploj atentas la eblajn lingvajn interferojn ĉe hungaroj [12].
11. K. Smidéliusz: La propedeŭtika valoro konkrete, [Internacia Pedagogia Revuo, 1995:2]
12. -: Eszperantó - Nemzetközi Nyelv [recenzo], 2004
angle:
linguistic interference, language transfer
beloruse:
моўная інтэрферэнцыя
france:
interférence linguistique
pole:
wpływ obcego języka

interfera franĝo

serĉi 'interfera franĝo'
[interf.0afrangxo]
[interf.0afrangxo.FOT]
FOT Iu el la mallumaj strioj, kiuj aperas en luma interfero: kiam oni ricevas la lumfaskojn sur blanka ekrano, aperas brilaj kaj malbrilaj strioj nomataj interferaj franĝoj.
beloruse:
інтэрфэрэнцыйная палоса
ĉine:
干涉现象 [gānshèxiànxiàng]
france:
franges d'interférence
germane:
Interferenzmuster
hungare:
interferenciacsíkok
pole:
ciemny pasek w interferencji światła
portugale:
franjas de interferência

interferigaj speguloj

serĉi 'interferigaj speguloj'
[interf.0igajspeguloj]
[interf.0igajspeguloj.FOT]
FOT Speciale aranĝitaj speguloj, per kiuj oni reflektigas la radiojn de la fasko, por ke interfero okazu.
hungare:
interferenciatükrök
pole:
lustra interferencyjne

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~a franĝo: Mankas dua fontindiko.
~a franĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igaj speguloj: Mankas dua fontindiko.
~igaj speguloj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.