[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Denove prezenti sian opinion aŭ postulon,
ofte ĉar oni ne ricevis kontentigan
rezulton ĉe la antaŭa provo:
ne insistu pri via peto, kiun ni ne povas konsenti;
kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaŭ la virino,
li obeis ilian voĉon
[1];
li insistis ĉe li, ke li prenu, sed tiu ne volis
[2];
kelkaj kamaradoj insistis, por ke ni ne tro forlasu
el la skribaĵoj de Lanti
[3];
mi demandas: Kion vi gajnos, insistis Dagon
(denove demandis)
[4];
trinku vian pajnton, viro, ne tiom insistigu min
(ne rifuzu, ne devigu min denove proponi)
[5];
ekinsistis super li la plejaĝuloj de lia domo, por igi lin
leviĝi de la tero, sed li ne volis
[6];
(figure)
pliinsistas jam la bru' (plilaŭtiĝas, postulante
atenton), kvazaŭ dum koler' arpeĝoj
[7].
obstini,
persisti,
urĝi,
trudi.
Rim.:
Kiel subjekton oni kutime atendas personon, institucion aŭ
ion ajn personigeblan. Tre malofte povas temi pri fenomeno, penso,
sento ks, kies daŭro aŭ ripetiĝo vekas atenton.
Tamen en derivitaj formoj ĉi tiu figura senco estas pli ofta.