homomorfi/o homomorfioserĉi 'homomorfio' [homomo.0o] MatVort Tia bildigo inter du samspecaj strukturoj, ke ĝi iasence „respektas“ ilin. Pli precize, se oni signas la strukturojn per `(bb E,Delta_1,Delta_2,...,Delta_n)` kaj `(bb F,nabla_1,nabla_2,...,nabla_n)`, la bildigo `f` estas tia, ke: (1) por ĉiu duopo de internaj operacioj `Delta_i` kaj `nabla_i` veras, ke `f(x Delta_i y)=f(x) nabla_i f(y)`, kiuj ajn estas `x,y in bb E`; (2) por ĉiu duopo de eksteraj operacioj `Delta_k` kaj `nabla_k` (de la sama aro `bb R` super respektive `bb E` kaj `bb F`) veras, ke `f(alpha Delta_k x)=alpha nabla_k f(x)`, kiuj ajn estas `x in bb E` kaj `alpha in bb R`: grupa [1], ringa, modula, vektor(spac)a homomorfio; la bildo per grupa homomorfio de la neŭtra elemento de la fonto-aro estas la neŭtra elemento de la celo-aro; en la lingvo de abstrakta algebro, lineara bildigo estas homomorfio de vektoraj spacoj [2]. izomorfio, endomorfio, aŭtomorfio; lineara; Atributoj de homomorfio: bildaro, kerno; atributoj de vektora homomorfio: matrico, rango. 1. Vikipedio, Grupa ago2. Vikipedio, Lineara bildigo angle: homomorphism beloruse: гомамарфізм ĉine: 同态 [tóngtài] france: homomorphisme, morphisme germane: Homomorphismus hungare: homomorfizmus itale: omomorfismo nederlande: homomorfisme pole: homomorfizm portugale: homomorfismo ruse: гомоморфизм ukraine: гомоморфія homomorfiaserĉi 'homomorfia' [homomo.0a] 1.[homomo.0a.strukt] (p.p. du algebraj strukturoj) Tiaj, ke ekzistas homomorfio de unu al la alia: pruvu la homomorfiecon de la grupo de ebenaj rotacioj kun la grupo de kompleksoj kun modulo unu; grafeo `bb G` estas dirita esti homomorfia al grafeo `bb H` se estas surĵeto (mapado), nomita homomorfio, de `V(G)` al `V(H)` tia, ke du verticoj estas interapudaj en `G` se iliaj respektivaj verticoj estas interapudaj en `H` [3]. Rim.: Por ĉi tiu senco ekzistas kutima sinonimo „homomorfa“. 2.[homomo.0a.bildigo] PIV2 (p.p. bildigo) Havanta ecojn de homomorfio. 3. Vikipedio, Glosaro de grafeteorio angle: 1. homomorphic beloruse: гомаморфны france: 1. homomorphe germane: 1. homomorph hungare: 1. homomorfikus itale: 1. omomorfo nederlande: 1. homomorf pole: 1. homomorficzny portugale: 1. homomorfo ruse: 1. гомоморфный ukraine: гомоморфічний administraj notoj pri ~a 1.: MatVort donas nur "homomorfa" ĉi-sence. [MB]