*galeri/o UV *galerio serĉi 'galerio' [galeri.0o] 1.[galeri.0o.ARKI] Longa tegmentohava ejo de domo, kies unu longa flanko estas multloke malfermita al pli granda salono aŭ ekstero: a)[galeri.0o.ekstera] Tia ekstera verando (je la nivelo de la teretaĝo) aŭ longa balkono, funkcianta kiel trairejo (kp koridoro1): galerio de monaĥejo; li aranĝis ĉe la muro de la domo galeriojn ĉirkaŭ la muroj de la domo, ĉirkaŭ la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn ĉambrojn ĉirkaŭe [1]; la supraj ĉambroj estis malpli ampleksaj, ĉar la galerioj iom deprenis de ili kompare kun la malsupraj [2]; la pli riĉaj […] festenis en la galerio, ĉirkaŭanta la korton [3]; portiko estas galerio kiu malfermiĝas, almenaŭ unuflanke, per kolonaro PIV1 . arkado, klostro, pergolo, peristilo, portiko galerioj de abatejo Lavaudieu CC-BY-SA-3.0 [4] b)[galeri.0o.de_fortikajxo] Laŭmura pasejo de fortikaĵo por proviztransporto, defendado kc: oni plenigu da pulvo la subterajn galeriojn de la malnova fortikaĵo KPr . kazemato galerio laŭlonge de la urbomuro de Murten, Svislando CC-BY-SA-3.0 [5] c)[galeri.0o.promenejo] Alta, longa, bone prilumita salono en palaco aŭ luksa domo, uzata kiel promenejo kaj (aŭ) por elmontri artaĵojn: la galerioj de la Vatikana palaco PIV2 . Halo de speguloj en la palaco de Versajlo CC-BY-SA-3.0 [6] d)[galeri.0o.hala] Altigita ĉemura aŭ enmura platformo aŭ balkono ene de halo, salonego, preĝejo ktp, por spektantoj aŭ muzikistoj aŭ por alia speciala funkcio: fine ili sin trovis en alta galerio, donanta vidon sur ĉambregon, en kiu unu parto de la solena ceremonio jam komenciĝis [7]; ili eniris la antaŭ-ĉambregon, kie en galerio milita muzikistaro ĉarmis la vizitantojn per lerta muzikado KKl ; teatra galerio1.e. mezanino galerio en la ĉefa legosalono de la universitata biblioteko de Graz CC-BY-SA-3.0 [8] e)[galeri.0o.TEA] En teatra spektejo, la plej alta balkono kun la plej malmultekostaj sidlokoj. Rim.: Fakte ĉi tiun sencon plene kovras galerio1.d; la teatra senco estas apartigita nur por oportunigi tradukojn. 2.[galeri.0o.interdoma] Koridoro komunikiganta domojn, pavilonojn ktp: la duaj etaĝoj de tiuj domoj komunikiĝas per vitra galerio. 3.[galeri.0o.ekspoziciejo] Salonego aŭ domo destinita por elmontro de artaĵoj aŭ kuriozaĵoj; ĉefelemento en la nomo de pluraj grandaj muzeoj belartaj: liaj pensoj estis en la galerio de pentraĵoj [9]; mi enuis [en] ĉiuj tiuj galerioj, kiujn oni devas viziti [10]; tio ne estis strato, sed pli ĝuste grandega galerio de pentraĵoj, barbare designitaj, trobrile pentritaj [11]; kiam la fraŭlino kondukis lin tra la galerio […] li antaŭ la portreto de la formortinta sinjoro subite haltis [12]. ekspoziciejo, kabineto1.b, muzeo1Rim.: Ĉi tiu senco estas evoluinta el galerio1.c. 4.[galeri.0o.kolekto] Kolekto da artaĵoj aŭ kuriozaĵoj: galerio de pentraĵoj [13]; galerio pri naturscienco; (figure) la rakontoj prezentataj en Dekamerono parte estas galerio el malnovaj fabeloj, legendoj kaj anekdotoj, rakontitaj en diversaj landoj kaj epokoj preskaŭ ekde Adamo [14]. kabineto, pinakoteko 5.[galeri.0o.mineja] Subtera horizontala pasejo de minejo: la potenculoj sin kaŝus de l' timo en la subteraj galerioj de la temploj, kaj la popolo anstataŭ labori forkurus en kavernojn [15]; ministoj komencis malsatstriki en galerio je profundo de pli ol 1000 metroj [16]; laciga laboro de ruĝkoloriĝintaj ministoj, kiuj de mateno ĝis nokto fosis kaj rampis en galerioj kun diametro de 60 centimetroj por elminigi okron [17]. Rim.: Pluraj lingvoj distingas inter horizontala (angle: adit, germane: Stollen, ruse: штольня) kaj vertikala (vd ŝakto) enirejo al minejo unuflanke kaj la internaj ekspluatejoj (angle: gallery, germane: Strecke, ruse: штрэк) aliflanke. En la franca kaj esperanta lingvoj oni ne distingas inter la horizontalaj pasejoj. Foje oni ankaŭ renkontas la vorton koridoro3.b tiusence. tunelo 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:52. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 42:53. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX4. Jochen Jahnke, propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:F08.Lavaudieu.0107.JPG5. Mike Lehmann, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Murten02.jpg6. LE BRUN, Charles (1619-1670) - décorateur; HARDOUIN-MANSART, Jules (1646-1708) - architecte, Wikimedia Commons: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hallofmirrors.jpg7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 11a8. Dr. Marcus Gossler: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Library_gallery.jpg9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko14. S. Johansson: Recenzo pri Dekamerono: Tri tagoj da ĝuoMonato15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV16. Monato, Bardhyl Selimi: Riĉa tero, malriĉa popolo, 201117. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17 angle: gallery 5. adit (entry) beloruse: галерэя 1.e галёрка 5. лёх, лёха, падземны ход, штольня, штрэк bulgare: галерия ĉeĥe: důlní chodba, štola ĉine: 机器的通道 [jīqìdetōngdào], 走廊 [zǒuláng], 画廊 [huàláng], 图库 [túkù], 美术馆 [měishùguǎn], 相冊 [xiāngcè] france: galerie (t.s. sauf porte-bagages) germane: Galerie 1.a Kreuzgang 1.b Wehrgang 1.d Empore 3. Kunstgalerie 4. Kunstsammlung 5. Stollen (Zugang), Strecke (Grube) hispane: galería hungare: 1.e karzat, erkély 1. tornác, kerengő, árkád 4. műcsarnok, galéria, műgyűjtemény 5. vágat, tárna, járat japane: 回廊 [かいろう], 歩廊 [ほろう], 画廊 [がろう], 美術品陳列室 [びじゅつしなちんれつしつ], 収集品 [しゅうしゅうひん], 地下道 [ちかどう], 坑道 [こうどう], 回廊席 [かいろうせき], 天井桟敷 [てんじょうさじき] katalune: galeria nederlande: 1.e balkon (in theater), galerij 1. galerij 3. galerij 4. galerij 5. tunnel portugale: galeria ruse: галерея 1.e галёрка 5. подземный ход, штрек, штольня slovake: štôlňa turke: galeri, siçanyolu galerietoserĉi 'galerieto' [galeri.0eto] [galeri.0eto.MEB] Balustradeto ornamanta la supron de meblo: granda kabineta skribtablo, tegitan per verda drapo kaj ornamita per bele skulptita galerieto Marta . lambrekino beloruse: галерэйка, балюстрадка ĉeĥe: ozdobná polička france: galerie (sur un meuble) germane: Ziergeländer japane: 縁飾り [ふちかざり] slovake: galérka, mriežkovanie, ozdobné zábradlie na nábytku artgalerioserĉi 'artgalerio' [galeri.art0o] [galeri.art0o.BELA] Galerio3 en kiu oni ekspozicias plastikajn aŭ bildajn artaĵojn: granda kaj tre malplena ejo uzata kiel artgalerio [18]. 18. R. Nowakowski: [blogo], 2008-09 beloruse: мастацкая галерэя france: galerie d'art administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.