*eduk/i *eduki serĉi 'eduki' [eduk.0i] (tr) 1.[eduk.0i.infanon] Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo: oni edukis lin kiel idealiston; el ĉiuj filoj, kiujn ŝi edukis, neniu tenis ŝin je la mano [1]. disciplini, guverni, instrui, kulturi, varti, zorgi. 2.[eduk.0i.socie] Instrui iun kadre de ĉiuspecaj lernejoj kc pri aferoj bezonataj por sukcese vivi en la socio, t.e. pri profesiaj kapabloj, scienco, socia konduto ktp: li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo [2]; ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn [3]; ŝi estis edukata […] en unu sankta monaĥejo, kie ŝi lernadis ĉiujn reĝajn virtojn [4]; edukito de la plej altaj pastraj lernejoj [5]. klerigi 3.[eduk.0i.dresi] Dresi beston: eduki tigron, hundon, papagon. instrui, malsovaĝigi. 4.[eduk.0i.vegetajxon] Flegi2, kreskigi3 vegetaĵon: vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis [6]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 51:182. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 1:53. La Nova Testamento, Al Tito 2:44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 14a6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jona 4:10 angle: 1. raise 2. edify, educate 3. train 4. grow beloruse: 1. выхоўваць, адукоўваць 2. выхоўваць 3. прыручаць, дрэсіраваць 4. гадаваць, вырошчваць ĉeĥe: chovat, pěstovat, vychovávat, vychovat, vzdělávat, šlechtit ĉine: 抚养成人 [fǔyǎngchéngrén], 鞠 [jū], 教养 [jiàoyǎng] france: 1. éduquer (un enfant) 2. élever (un enfant) 3. dresser (un animal) 4. faire pousser (une plante) germane: erziehen, aufziehen 1. lehren, ausbilden 3. dresieren 4. ziehen (Pflanze) hispane: educar hungare: nevel (növényt is), képez, idomít japane: 教育する [きょういくする], しつける, , 飼いならす [かいならす], 育てる [そだてる], 栽培する [さいばいする] nederlande: 1. opvoeden 2. opvoeden 3. africhten 4. kweken pole: 1. edukować, kształcić, uczyć 2. wychowywać, uczyć dobrych manier portugale: 1. educar 2. educar 3. domar 4. aclimar ruse: 1. воспитать, воспитывать 2. воспитать, воспитывать 3. приручать 4. растить, выращивать, вырастить slovake: vychovávať, vzdelávať ukraine: виховувати edukoserĉi 'eduko' [eduk.0o] [eduk.0o.ago_rezulto] Ago eduki kaj ties rezulto: li mortos pro manko de eduko [7]; donadi manĝon kaj edukon Marta ; vi ne ricevis la saman edukon, kiel li [8]; mia avino […] ricevis bonan lernejan edukon [9]; ili, sendube, estas homoj instruitaj kaj ricevis edukon en diversaj kolegioj [10]; tiuj apartenoj dependas de eduko [11]; oni montru bonedukon [12]. edukado 7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:238. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto unua11. Z. Tišljar: Nepras lingva identeco, Monato, 1999:9, p. 12a12. R. Schwartz: Ĉastemulino, en: La Stranga Butiko angle: education beloruse: выхаваньне ĉeĥe: vzdělání, výchova ĉine: 美育 [měiyù], 教学 [jiàoxué] france: éducation germane: Erziehung hebree: חינוך hungare: nevelés japane: 教育 [きょういく] nederlande: opvoeding pole: edukacja, wychowanie ruse: воспитание slovake: vzdelávanie, výchova ukraine: виховання, розведення edukadoserĉi 'edukado' [eduk.0ado] [eduk.0ado.ago] Ago eduki; eduko: sin dediĉi al edukado de junuloj; edukado de bestoj kaj kreskaĵoj [13]; li povos faciligi la edukadon de ĉi tiu juna knabo kaj zorgi pri lia estonteco IK ; vi devus scii iom pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj Marta ; per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato VivZam . 13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 3a angle: education beloruse: выхаваньне ĉeĥe: vzdělání, výchova ĉine: 美育 [měiyù], 教学 [jiàoxué], 儿童教育 [értóngjiàoyù], 家庭教育 [jiātíngjiàoyù], 家教 [jiājiào] france: éducation germane: Erziehung hebree: חינוך japane: 教育 [きょういく], しつけ, 飼育 [しいく], 栽培 [さいばい] nederlande: opvoeding pole: edukacja, wychowywanie, nauczanie ruse: воспитание slovake: vzdelávanie, výchova tibete: ཤེས་ཡོན་ edukistoserĉi 'edukisto' [eduk.0isto] [eduk.0isto.homo] Homo, kiu profesie edukas infanojn aŭ junulojn aŭ bestojn: filedukisto [14]; brutedukisto [15]; mankis edukistoj por prizorgi la knabon [16]; edukistoj argumentas, ke la antikva [metodo] ne plu taŭgas por instrui matematikon en komputila epoko [17]. dresisto, instruisto, mentoro, pedagogo. 14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 10:115. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 46:3416. G. Van Damme: Puno ne sen peno, Monato, 2002:4, p. 15a17. Garbhan MacAoidh: Nova gaela numerala sistemo, Monato, 1993/11, p. 21 angle: educator beloruse: выхавацель, выхавальнік, настаўнік, дрэсіроўчшык ĉeĥe: vychovatel (z povolání) ĉine: 女助教 [nǚzhùjiào], 女家庭教师 [nǚjiātíngjiàoshī], 教育者 [jiàoyùzhě], 助教 [zhùjiào] france: éducateur, dresseur germane: Erzieherin, Erzieher, Ausbilderin, Ausbilder hebree: מְחַנֵך hispane: educador hungare: nevelő japane: 教育者 [きょういくしゃ] nederlande: opvoeder pole: wychowawca, nauczyciel ruse: воспитатель, наставник, дрессировщик slovake: vychovávateľ ukraine: вихователь, наставник edukita serĉi 'edukita' [eduk.0ita] [eduk.0ita.KOMUNE] Kiun oni edukis kaj kiu per sia aspekto, per sia sinteno konformas al tiu eduko: ŝia parolado montris bone edukitan knabinon, al kiu ne mankas spiritĉeesto IK ; sovaĝa kaj malbone edukita filino [18]; timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan PrV ; vegetaĵoj, kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por kontraŭstari al ventoj Marta . 18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino angle: educated beloruse: выхаваны france: éduqué, instruit japane: 教育のある [きょういくのある], しつけられた, 飼いならされた [かいならされた] ukraine: вихований needukita serĉi 'needukita' [eduk.ne0ita] [eduk.ne0ita.KOMUNE] Kiu ne ricevis edukon, restis en spontanea, sovaĝa, kruda stato: neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio [19]. 19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo angle: uneducated beloruse: нявыхаваны france: inéduqué, rustre japane: 教育のない [きょういくのない], しつけのない ukraine: невихований bonedukitecoserĉi 'bonedukiteco' [eduk.bon0iteco] [eduk.bon0iteco.kvalito] Kvalito de tiu, kiu ricevis bonan edukon: konfuceanismo donas atenton al bonedukiteco de homoj kaj emfazas la gravecon de harmoniaj rilatoj inter homoj [20]; la filino diplomitiĝis kaj pro ŝia bonedukiteco kaj saĝeco facile trovis kontentigan laboron ĉe granda kompanio [21]. 20. china radio international21. Monato, Xu Jinming: Junaj virinoj for de la amo, 2011 angle: good breeding, well-bred conduct beloruse: добрае выхаваньне ĉeĥe: dobrá výchova france: éducation (bonne éducation) germane: gute Erziehung, gute Kinderstube, Wohlerzogenheit hebree: נימוסים hispane: buena educación hungare: jóneveltség nederlande: goede opvoeding pole: dobre wykształcenie ruse: благовоспитанность slovake: dobrá výchova administraj notoj ne~ita : Mankas dua fontindiko.