*klera
- Kapabla pro instruiteco kaj kulturo juĝi klare kaj rekte: ĉiu klera homo ja ankaŭ nun devas ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn FK ; granda socia problemo, eble granda maljustaĵo […] aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera homo Marta ; al neniu klera homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata [1].
1.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en
Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
- angle:
- educated, cultured, enlightened, learned, well informed
- beloruse:
- адукаваны, пісьменны
- ĉeĥe:
- osvícený, vzdělaný
- ĉine:
- 有文化 [yǒuwénhuà], 儒雅 [rúyǎ], 該博 [gāibó], 有学问 [yǒuxuéwèn]
- france:
- cultivé (ayant de la culture), éclairé (cultivé), instruit (cultivé), lettré (adj.), savant (adj.)
- germane:
- gebildet, gelehrt, aufgeklärt
- hispane:
- culto, instruido
- hungare:
- művelt, képzett, kulturált
- japane:
- 学識のある [がくしきのある], 教養ある [きょうようある]
- nederlande:
- ontwikkeld, geleerd, knap
- pole:
- światły, wykształcony, oświecony
- rumane:
- cultivat, iluminat, educat
- ruse:
- образованный, просвещённый
- slovake:
- osvietený, vzdelaný
- ukraine:
- освічений, учений
klereco
- Kompetento pri kultura temo: saĝuloj estas kronataj de klereco [2]; la knabino parolis kun eksterordinara envido kaj klereco, montrante, ke ŝi plene komprenas la elstarajn faktojn, kaj ĝuste taksas ilian gravecon [3]; malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas klereco Marta ; modelo de la moroj kaj klereco Hamlet ; artisma klereco Marta ; artista klereco Marta ; muzika klereco Marta ; nun finiĝas mia klereco (fino) PrV ; sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas PrV . kompetento
2.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:18
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XII
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XII
- beloruse:
- адукаванасьць
- ĉeĥe:
- . vzdělání, osvícenost, osvěta, vzdělanost
- ĉine:
- 学识 [xuéshí]
- france:
- bagage (culturel), culture (personnelle), instruction (fait d'être instruit)
- hungare:
- zenei műveltség
- japane:
- 教養 [きょうよう], 学識 [がくしき]
- nederlande:
- ontwikkeling, scholing, kennis
- pole:
- jasność, oświecenie, wykształcenie
- rumane:
- educație, iluminism, claritate
- ruse:
- образованность, просвещённость, учёность
- slovake:
- osvietenosť, vzdelanosť
- ukraine:
- освіченість, ученість
klerigi
(tr)
- Instrui iun pri kulture utilaj temoj: la klerigantoj de la popolo [4]; klerigu min, por ke mi vivu [5]; talento ne sole natura, sed ankaŭ klerigita Marta ; ekklerigi iun pri matematiko; ministro pri publika klerigado.
4.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:33
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:144
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:144
- angle:
- educate, enlighten
- beloruse:
- адукаваць ~igado: адукацыя.
- ĉeĥe:
- vzdělávat, šířit osvětu
- ĉine:
- 教导 [jiàodǎo], 培訓 [péixùn]
- france:
- cultiver (répandre la culture), éduquer, instruire ~igado: instruction (fait d'instruire), éducation, enseignement.
- germane:
- bilden, ausbilden, belehren, aufklären
- hungare:
- művel, képez ~igado: közművelődési miniszter.
- japane:
- 啓発する [けいはつする]
- nederlande:
- scholen, onderwijzen ~igado: onderwijs.
- pole:
- kształcić ~igado: oświata.
- rumane:
- educa ~igado: educație, învățământ.
- ruse:
- просвещать ~igado: образование, просвещение.
- slovake:
- poučovať, vzdelávať
- ukraine:
- просвіщати, робити освіченим, виучувати, вивчати
klerismo
- Idea movado en la 18a jarcento en Eŭropo kaj Nord-Ameriko, apelacianta al la racio por reformi la tradiciajn ideojn kaj instituciojn: foje kristanoj estis allogitaj de la doktrinoj kontraŭ kiuj ili estis batalantaj: oni pripensu […] certan klerismon kiu emas igi la naturon io absoluta [6]; idealoj de klerismo, difinintaj la progreson de la homaro dum la lastaj 300 jaroj, iom po iom forgesiĝas, kaj klerismon anstataŭas nova klerikalismo [7]. raciismomodernismo
- angle:
- Enlightenment, Age of Reason
- beloruse:
- Асьветніцтва (гістарычная эпоха)
- ĉeĥe:
- osvícenství
- ĉine:
- 启蒙主义 [Qǐméngzhǔyì]
- france:
- les Lumières (phil.)
- germane:
- Aufklärung (Epoche)
- hungare:
- felvilágosodás
- japane:
- 啓蒙主義 [けいもうしゅぎ]
- nederlande:
- verlichting (geschiedk. stroming)
- pole:
- Oświecenie (epoka)
- rumane:
- Iluminism
- ruse:
- Просвещение
- slovake:
- osvietenstvo
klerulo
- Klera homo: diskutis per latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum centjaroj VivZam ; Hillel, tiu fama klerulo de la antikva Palestino vivis en Jerusalemo en la lastaj jaroj antaŭ Kristo VivZam . erudiciulo, instruitulo
- angle:
- scholar
- beloruse:
- адукаваны чалавек
- ĉeĥe:
- vzdělanec
- ĉine:
- 儒 [rú], 士 [shì], 学者 [xuézhě], 文人 [wénrén], 书生 [shūshēng], 讀書人 [dúshūrén], 学家 [xuéjiā]
- france:
- clerc (personne cultivée), lettré (subst.), savant (subst.)
- germane:
- Gelehrter, Gebildeter
- hispane:
- erudito, sabio
- hungare:
- művelt ember, képzett ember
- japane:
- 学者 [がくしゃ], 学識者 [がくしきしゃ]
- nederlande:
- geleerde, geletterde, belezen iemand
- pole:
- wykształcona osoba
- rumane:
- persoană educată
- ruse:
- книжник, просвещённый человек, образованный человек
- slovake:
- vzdelanec
- ukraine:
- освічена людина, учена людина
klerularo, klera mondo
- La instruituloj, rigardataj kiel socia grupo: la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo [8]; li intencis plej frue prezenti la proponon al Eŭropa klerularo por prikonsidero [9].
8.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la unua libro...
9. J. Novák, trad. Rondeto de esperantistinoj: Jan Amos Komenský, 1921
9. J. Novák, trad. Rondeto de esperantistinoj: Jan Amos Komenský, 1921
- beloruse:
- інтэлігенцыя
- france:
- intelligentsia, monde savant
- pole:
- inteligencja, świat nauki
- rumane:
- inteligență, lumea științei
malklera
- 1.
- (iu) Kiu malhavas kleron: Osip parolas ne per stilo tute logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servisto [10]; malklera kritiko laŭdas malklerajn verkistojn, tiuj, siavice, provizas la kritikon per samnivela legaĵo [11]
- 2.
- (io) Kiu atestas pri manko de klero: malklera lingvaĵo, letero, argumento, parolmaniero; aŭdiĝas kanto de malkleraj viraj voĉoj [12]; la virinoj devas batali kontraŭ malkleraj tradicioj, kiuj ankoraŭ katenas, ne nur la virinojn, sed la homan progreson ĝenerale [13].
10.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 1, La Revuo, 1906,
Decembro
11. J. Muraŝkovskij: Pritakso de fantastikaj verkoj, Survoje.
12. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Povon al la virinoj!
11. J. Muraŝkovskij: Pritakso de fantastikaj verkoj, Survoje.
12. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Povon al la virinoj!
- angle:
- 1. barbarous, ignorant, illiterate, simple, uncultured, uneducated
- beloruse:
- неадукаваны, непісьменны
- ĉeĥe:
- nevzdělaný, tupý
- ĉine:
- 2. 俚俗 [lǐsú], 俚 [lǐ]
- france:
- 1. béotien (adj., fig.), ignare (adj.), ignorant (adj.), inculte (adj.) 2. grossier, inculte (adj.), vulgaire
- germane:
- 1. ungebildet, unwissend
- hungare:
- faragatlan, bárdolatlan, tudatlan 1. műveletlen, képzetlen
- japane:
- 教養のない [きょうようのない], 無学な [ながくな]
- nederlande:
- iets ongeletterds 1. ongeletterd
- pole:
- 1. ciemny (nieoświecony), niewykształcony
- rumane:
- 1. nestiutor
- ruse:
- 1. необразованный, неграмотный, невежественный 2. невежественный, безграмотный
- slovake:
- neučený, nevzdelaný
- ukraine:
- неосвічений, простий, темний
malklerulo
- Homo sen klero, sen baza scio kaj kompreno pri iu temo: ili [...] komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj [14].
14.
La Nova Testamento, La agoj 4:13
- beloruse:
- невук, неадукаваны чалавек, прафан
- france:
- béotien (subst., fig.), ignare (subst.), ignorant (subst.), inculte (subst.)
- japane:
- 粗野な人 [そやなじん], 教養のない人 [きょうようのないじん]
- pole:
- gbur, nieuk
- rumane:
- necioplit
- ruse:
- невежда
senklerulo
- Malklerulo: tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; mi estis kiel bruto [15].
15.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 73:22
- beloruse:
- невук, неадукаваны чалавек, прафан
- france:
- béotien (subst., fig.), ignare (subst.), ignorant (subst.), inculte (subst.)
- nederlande:
- ongeletterde (zn.), onwetende (zn.)
- pole:
- ignorant, dyletant
- rumane:
- ignorant, diletant
- ruse:
- невежда