erudicio
- Vastaj, diversflankaj kaj detalaj scioj karakterizantaj koncernan homon: Vi certe havas grandan erudicion koncerne la antikvajn verkojn! [1]; Goethe konis lin (konsiliston Krespel): „stranga homo kun multe da talentoj kaj granda erudicio“ [2].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de
feliĉo
2. E.T.A. Hoffmann, tr. Wolfgang Kirschstein: Konsilisto Krespel, Kaliningrad: Sezonoj, 2001. ‐ (Serio „Germana literaturo“, vol. 1a)
2. E.T.A. Hoffmann, tr. Wolfgang Kirschstein: Konsilisto Krespel, Kaliningrad: Sezonoj, 2001. ‐ (Serio „Germana literaturo“, vol. 1a)
- angle:
- erudition, scholarship
- beloruse:
- эрудыцыя
- ĉeĥe:
- erudice, odbornost, vědecké vzdělání, zběhlost
- ĉine:
- 学识 [xuéshí]
- france:
- érudition
- germane:
- Gelehrtheit, Gelehrsamkeit
- hungare:
- képzettség, tanultság
- japane:
- 学識 [がくしき], 博学 [はくがく]
- nederlande:
- eruditie, geleerdheid, gelezenheid, uitgebreide kennis
- pole:
- erudycja
- portugale:
- erudição
- ruse:
- эрудиция
- slovake:
- odborná znalosť
- ukraine:
- ерудиція
erudicia
- Rilata al erudicio, propra al erudiciuloj: tre erudicia kaj laborema, li ne sciis, kion aspiri, kaj tial ofte malŝparis siajn fortojn por tradukado de triagradaj (se ne dekagradaj) verkoj [3]; la temo ripetiĝas en Mezepoko, kun apartaj erudiciaj prikonsideroj fare de Tomaso el Akvino [4] kaj la diferencoj, plejparte, estas piaj legendoj kaj erudiciaj mitoj, kiujn probable enŝovis kopiisto aŭ alia okcidenta klerulo [5].
3.
B. Tornado: Nikolao
Ĥoĥlov, IMPETO-89, Moskvo, 1990
4. Pacienco
5. Sergio Pokrovskij: La libro de Marko Polo kaj ĝiaj tradukoj, La Ondo de Esperanto, 2002:3
4. Pacienco
5. Sergio Pokrovskij: La libro de Marko Polo kaj ĝiaj tradukoj, La Ondo de Esperanto, 2002:3
- beloruse:
- эрудыраваны
- ĉeĥe:
- erudovaný, odborně vzdělaný, sečtělý
- hebree:
- בקיא
- japane:
- 学識豊かな [がくしきゆたかな], 博識の [はくしきの]
- pole:
- erudycyjny
- ruse:
- учёный, эрудированный
- slovake:
- odborne vzdelaný
- ukraine:
- ерудований
erudiciulo
- Homo posedanta erudicion: ni havis kaj ja havas en niaj vicoj multajn alte edukitajn homojn, sciencistojn kaj diversfakajn erudiciulojn, el kiuj ne malmultaj uzis kaj uzas tempon kaj energion por Esperanto [6]; nu, kion scias ordinara homo, eĉ esperantisto, eĉ erudiciulo, pri la malta kulturo? [7] ne ĉiu erudiciulo estas scienculo. erudito.klerulo, instruitulo
6.
Baldur Ragnarsson: Esperanta literaturo ‐ ĉu iluzio aŭ
miraklo?,
Libera folio
7. La Ondo de Esperanto, 2002. N-ro 6
7. La Ondo de Esperanto, 2002. N-ro 6
- angle:
- erudite person, scholar
- beloruse:
- эрудыт
- ĉeĥe:
- erudovaný odborník, zběhlý člověk
- ĉine:
- 先賢 [xiānxián]
- france:
- érudit
- germane:
- Gelehrter, gebildete Person
- hebree:
- מְלוּמָד
- hispane:
- erudito
- hungare:
- képzett ember, tanult ember
- japane:
- 学者 [がくしゃ], 博学な人 [はくがくなじん]
- nederlande:
- geleerde
- pole:
- erudyta
- ruse:
- эрудит
- slovake:
- erudovaný odborník
- ukraine:
- ерудит