3erudici/o erudicioserĉi 'erudicio' [erudic.0o] Vastaj, diversflankaj kaj detalaj scioj karakterizantaj koncernan homon: Vi certe havas grandan erudicion koncerne la antikvajn verkojn! [1]; Goethe konis lin (konsiliston Krespel): „stranga homo kun multe da talentoj kaj granda erudicio“ [2]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo2. E.T.A. Hoffmann, tr. Wolfgang Kirschstein: Konsilisto Krespel, Kaliningrad: Sezonoj, 2001. ‐ (Serio „Germana literaturo“, vol. 1a) angle: erudition, scholarship beloruse: эрудыцыя ĉeĥe: erudice, odbornost, vědecké vzdělání, zběhlost ĉine: 学识 [xuéshí] france: érudition germane: Gelehrtheit, Gelehrsamkeit hungare: képzettség, tanultság japane: 学識 [がくしき], 博学 [はくがく] nederlande: eruditie, geleerdheid, gelezenheid, uitgebreide kennis pole: erudycja portugale: erudição ruse: эрудиция slovake: odborná znalosť ukraine: ерудиція erudiciaserĉi 'erudicia' [erudic.0a] Rilata al erudicio, propra al erudiciuloj: tre erudicia kaj laborema, li ne sciis, kion aspiri, kaj tial ofte malŝparis siajn fortojn por tradukado de triagradaj (se ne dekagradaj) verkoj [3]; la temo ripetiĝas en Mezepoko, kun apartaj erudiciaj prikonsideroj fare de Tomaso el Akvino [4] kaj la diferencoj, plejparte, estas piaj legendoj kaj erudiciaj mitoj, kiujn probable enŝovis kopiisto aŭ alia okcidenta klerulo [5]. multescia3. B. Tornado: Nikolao Ĥoĥlov, IMPETO-89, Moskvo, 19904. Pacienco5. Sergio Pokrovskij: La libro de Marko Polo kaj ĝiaj tradukoj, La Ondo de Esperanto, 2002:3 beloruse: эрудыраваны ĉeĥe: erudovaný, odborně vzdělaný, sečtělý hebree: בקיא japane: 学識豊かな [がくしきゆたかな], 博識の [はくしきの] pole: erudycyjny ruse: учёный, эрудированный slovake: odborne vzdelaný ukraine: ерудований erudiciuloserĉi 'erudiciulo' [erudic.0ulo] Homo posedanta erudicion: ni havis kaj ja havas en niaj vicoj multajn alte edukitajn homojn, sciencistojn kaj diversfakajn erudiciulojn, el kiuj ne malmultaj uzis kaj uzas tempon kaj energion por Esperanto [6]; nu, kion scias ordinara homo, eĉ esperantisto, eĉ erudiciulo, pri la malta kulturo? [7] ne ĉiu erudiciulo estas scienculo. erudito.klerulo, instruitulo 6. Baldur Ragnarsson: Esperanta literaturo ‐ ĉu iluzio aŭ miraklo?, Libera folio7. La Ondo de Esperanto, 2002. N-ro 6 angle: erudite person, scholar beloruse: эрудыт ĉeĥe: erudovaný odborník, zběhlý člověk ĉine: 先賢 [xiānxián] france: érudit germane: Gelehrter, gebildete Person hebree: מְלוּמָד hispane: erudito hungare: képzett ember, tanult ember japane: 学者 [がくしゃ], 博学な人 [はくがくなじん] nederlande: geleerde pole: erudyta ruse: эрудит slovake: erudovaný odborník ukraine: ерудит administraj notoj