(prepoziciaĵo)
- [dank.0e_al.KOMUNE]
en:
-
Pro la helpo de iu,
pro la bona efiko de io:
danke al mono, kiun ŝi heredis de sia baptopatrino,
ŝi traveturis Hindion
[58];
ili manĝis, satiĝis, grasiĝis, kaj ĝuis,
dank' al Via granda boneco
[59];
la programo estis zorge aranĝita dank' al multpena klopodado de sindonemaj
[…] amikoj
[60];
Tirano ne diru, ke kuris de morto ⫽ Mi nur dank' al mia anima malforto
[61]!
kian feliĉon ricevis Anna Andrejevna, nu, […] dank' al Dio
[62]!
kaj danke la laboron de tiuj ĉi amikoj
mi esperas, ke l' afero baldaŭ kaj sen bruo vastiĝos en la
tuta mondo
[63];
danke la intervenon de la vorto „po“ la
„pecoj“ jam ne dependas rekte de la „doni“
[64].
spite al
Rim. 1:
Pri „dank' al“:
Prepoziciaĵo regula devenanta de la mallongigita esprimo
„(estu dirita) dank(o) al“ aŭ „(estu) dank(o) al“.
La apostrofo ĉi-okaze ne anstataŭas la forlasitan literon e,
ĉar tion ne ebligas la 16-a regulo de gramatiko.
[db]
Rim. 2:
Komike impresas la misuzo de „dank' al“ kiam temas pri
cirkonstanco malfavora kaj bedaŭrinda, ekz-e
„(venis) 3.600 kongresanoj, sed ˣdank' al
kriza valuto estis grava deficitoˣ malfacile kompensita de la tuta
esperantistaro“
[65].
Ĝenerale, la pli klaraj aŭ simplaj esprimoj, kiaj
„kaŭze de“,
„sekve de“,
„pro“ estas preferindaj.
[Sergio Pokrovskij]
58.
Robert Roze: Verkistino - orientalistino -
esploristino, Monato, 1999/01, p. 1759.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:2560.
Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof61.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto62.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina63.
L. L. Zamenhof: Aldono al la Dua Libro de l' Lingvo Internacia64.
L. L. Zamenhof: L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1891, p. 7a65.
Rollet de l'Isle: Kongresoj UniversalajEnciklopedio de Esperanto