*tambur/o PV

*tamburo

MUZ Muzika frapinstrumento konsistanta el malplena cilindro, kies ambaŭ bazaj flankoj estas fermitaj per du maldikaj streĉitaj membranoj el ledo, kiujn oni frapas ordinare per bastonoj: ĉu vi aŭdas la tamburon? bum, bum [1]! promenadi laŭ la takto de tamburo [2]; [li] frapadis sin sur la ventron, ĉar [l]i ne havis tamburon [3]; unu […] komencis ludi duoblan fluton, la alia akompanis ŝin per tamburo, kaj du pli junaj dancis [4]; li metis la manojn kun du bastonetoj sur la tamburon Metrop ; marŝis soldatoj, blovis trumpetojn kaj batis tamburojn [5]; Margarita postrigardis la procesion, aŭskultante silentiĝi en la foro la melankolian turkan tamburon [6]; tondrigante tamburojn pro bagatelo [7]; malsaĝulo, kiel tamburo ― kiu pasas, lin batas PrV . VD:bongo, tamburino, timpano2
angle:
drum
beloruse:
барабан
ĉeĥe:
buben, tamburo
ĉine:
[gǔ]
france:
tambour
germane:
Trommel
hungare:
dob
indonezie:
genderang, tambur
itale:
tamburo
japane:
ドラム, 太鼓 [たいこ]
katalune:
tambor
nederlande:
trommel
pole:
bęben
portugale:
tambor
ruse:
барабан
slovake:
bubon
svede:
trumma
ukraine:
барабан, бубон, тамбур

*tamburi

1.
(ntr)
Sonigi tamburon; ritme sonigi ion kvazaŭ tamburon: soldatoj tamburas kaj ludas flutojn [8]; Erich tamburas per la fingroj sur la tablon Metrop ; (figure) en li vibras printempo, lia koro tamburas [9]; tondro longeĥe tamburis [10]; komerca vojaĝisto tamburis per la piedoj por lin urĝigi [11]; la tamburisto […] transponis la kanton por tamburo kaj tamburis ĝin en la urbo, sur ĉiuj stratoj kaj stratetoj [12]; la kvar edzinoj de Umka tamburas laŭvice sian familian tamburinon kaj kantas [13]. VD:frapi2, marteli1, perkuti2
2.
(tr)
Anonci tamburante: tamburi alarmon; li ĵetis sin al la najbaro kaj tamburis la pordon Metrop ; tamburu, tamburu! danĝero, danĝero [14]! VD:alarmi, signali, tamtami2, trumpeti2
beloruse:
барабаніць
ĉeĥe:
tlouci na buben
france:
1. tambouriner 2. battre du tambour
germane:
trommeln, hämmern
hungare:
dobol
itale:
tamburellare, tambureggiare, stamburare
japane:
ドラムを打つ [どらむをうつ], 太鼓をたたく [たいこをたたく], 太鼓で知らせる [たいこでしらせる]
katalune:
1. tamborinar 2. tamborinejar, fer sonar tambors
nederlande:
trommelen
pole:
1. bębnić
ruse:
барабанить
slovake:
bubnovať
svede:
trumma
ukraine:
барабанити, бубнити

tamburisto

Iu kies okupo estas tamburado: en plena sunlumo sidis la tamburisto kaj fantaziis sur sia granda tamburo [15]; en la centro estas la obsedoj de la tamburisto, ties ŝamana elvoko de la pasinteco per la tamburo, la serĉado de la origina harmonio [16].
angle:
drummer
beloruse:
барабаншчык
france:
batteur
germane:
Trommler
japane:
鼓手 [こしゅ], ドラマー

tamburumo

ARKI Cilindra peco aŭ parto de konstruaĵo, ekzemple bazo de kupolo: luksegaj mozaikoj kun ora fono […] tegas la kupolon kaj ĝian tamburumon [17].
17. G. Waringhien: Ni kaj Ĝi, 1972
beloruse:
барабан (арх., буд.)
ĉeĥe:
tambor
france:
tambour (archi.)
germane:
Tambour (Architektur)
slovake:
tambor
ukraine:
барабан

oreltamburo

(komune)
Timpano: li enŝovis la fingrojn pli profunden en siajn ambaŭ orelojn, ĉiam pli profunden, kaj fine krevis al li oreltamburoj, kaj nun li jam plu nenion aŭdis [18].
beloruse:
барабанная перапонка
bretone:
taboulin (ar skouarn)
ĉeĥe:
ušní bubínek
france:
tympan (anatomie)
germane:
Trommelfell
hebree:
תוף האוזן, עור התוף
hispane:
tímpano
hungare:
dobhártya
indonezie:
timpani
itale:
timpano
japane:
中耳 [ちゅうじ]
katalune:
timpà
nederlande:
trommelvlies
pole:
bębenek uszny
portugale:
tímpano
ruse:
барабанная перепонка
slovake:
ušný bubienok

administraj notoj