ReVo
*rost/i PV

*rosti

(tr)
1.
KUI Kuiri manĝaĵon elmetante ĝin al varmego sur kuirkrado, sur rostostango, en forno, en elektra aparato aŭ en kaserolo, ne uzante grason nek akvon: rosti ŝafon super la fajro; rosti terpomojn, grajnojn, panon, kafon, tabakon; ili donis al li pecon de rostita fiŝo [1]; ne manĝu [la ŝafidon] duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun ĝiaj kapo, kruroj, kaj internaĵoj [2]; panon kaj rostitajn grajnojn kaj freŝajn grajnojn ne manĝu ĝis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio [3]; ekstere la virinoj rostis la Paskan ŝafidon [4]; mia patrino faris fajron, rostis la bulbojn, kiujn ŝi kunportis kun si [5]; rostita ansero farĉita per prunoj kaj pomoj [6]; oni rostis tutajn bovojn [7]; rostita kolombeto ne flugas al buŝeto PrV ; oni devis preteriri kradrostbudon kaj etan infanludejon [8]. VD:baki, friti
2.
(figure) Eligi varmegon, ardi: kiel ajn varmege ĉi tie rostas la suno, unu paŝon plue estas glacie malvarme [9]; sur la ĉielo senhalte brulis la suno, kies ĉiu radio rostis kaj blindigis [10].
angle:
roast
beloruse:
смажыць, пражыць, пячы
ĉeĥe:
opékat, péci (maso), pražit, péci (maso), smažit, upražit, škvařit
france:
faire rôtir
germane:
grillen, rösten
hebree:
לצלות \צלה\, לקלות \קלה\
hungare:
1. süt 2. éget (átv.), perzsel (átv.)
japane:
焼く [やく], あぶる, ローストする, 煎る [いる], 強い熱にさらす [つよいねつにさらす]
nederlande:
roosteren
pole:
smażyć, grillować, piec (kulin.)
portugale:
assar, torrar, torrificar, tostar
ruse:
жарить (в духовке, на огне, без масла), печь (глагол)
slovake:
opekať, piecť, pražiť, smažiť, škvariť
tibete:
རྔོ་
ukraine:
жарити, смажити, присмажувати, пекти на вогні

rostaĵo

KUI Rostita manĝaĵo: mi diris al la kuiristo ke la birdoj estas donaco, li do faris el ili rostaĵojn kaj pasteĉojn [11]; ni havas bonegan kapreolan rostaĵon [12]; la odoro de rostaĵo plenigis ĉiujn ĉambrojn [13]; teo kun unu panrostaĵo (vd rostpano) [14]; ĉiuj […] honoras la kradrostaĵon, […] kiun, dum la tuta mateno, kelke da volontuloj kun engaĝiĝo pretigis [15].
beloruse:
смажаніна, смажонка
france:
rôti (subst.)
hebree:
צלי
hungare:
sült (pl. hús)
japane:
焼きもの [やきもの], 焼肉 [やきにく], 焼き魚 [やきざかな]
pole:
pieczeń
ruse:
жаркое
ukraine:
смаженина, печеня, тост, підсмажена скибка хліба

rostiĝi

KUI Kuiriĝi per elmetiĝo al varmego: la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno, en kiu brulis fajro kaj rostiĝis pomoj [16]; sep grandaj viandopecoj rostiĝis en la fajro [17].
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
17. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
смажыцца, пражыцца, пячыся
france:
rôtir (intr.)
pole:
piec się
ukraine:
жаритися, смажитися, пектися

rostilo

Aparato por rosti: la virino preparis la birdon, metis ĝin sur turnrostilon kaj komencis ĝin rosti [18]; oni portis metalajn vazojn kuirejajn: kradojn por la fornoj, turnrostilojn, dutenilajn potojn kaj platajn patojn kun kovriloj [19]; por rosti viandopecojn oni trapikas ilin per rostostango aŭ metas sur kradrostilon [20]; marŝmaloj estas tre ŝatataj en Usono […] la dolĉaĵoj estas rostitaj sur kradrostilo [21]; platajn pecojn de distranĉita pano oni kutime rostas en panrostilo [22]; Laŭrenco de Romo […] en la arta prezento […] bildiĝas kune kun la kradrostilo, sur kiu li estis torturita ĝis morto [23].
angle:
pan~ilo: toaster.
beloruse:
жароўня, мангал, грыль (апарат) pan~ilo: тостэр.
ĉeĥe:
pan~ilo: topinkovač.
france:
pan~ilo: grille-pain.
germane:
Grill, Rost, Spieß turn~ilo: Drehspieß. krad~ilon: Grillrost. pan~ilo: Toaster.
hebree:
pan~ilo: מצנם, טוסטר.
hispane:
pan~ilo: tostador.
hungare:
pan~ilo: kenyérpirító.
itale:
pan~ilo: tostapane.
japane:
焼き器 [やきうつわ], 焼肉器 [やきにくうつわ], 焼き網 [やきあみ]
nederlande:
pan~ilo: broodrooster.
pole:
piekarnik, grill pan~ilo: toster.
portugale:
pan~ilo: torradeira.
ruse:
pan~ilo: тостер.
slovake:
pan~ilo: hriankovač.
ukraine:
лист, сковорода, жаровня

subrosti, rosteti

KUI Iom rosti, ĝis ĝi havas flavan aŭ flave-brunan, sed ne plenbrunan, koloron: en oleita pato ni antaŭkuire subrostas la hakitan cepon [24]; [sur la] maldikan pastaĵon […] oni metas […] kremdensaĵon el densigita dolĉa lakto, muelitajn kremigitajn migdalojn, sekvinberojn, poste kunvolvas, rostetas sur malforta fajro [25].
24. Seta Tjelo, La Sago, n-ro 65, junio 2010
25. Mór Jókai, trad. László Pásztor : La filoj de l’ ŝtonkora homo, Ĉionatendanta Adamo
beloruse:
падсмажыць
france:
saisir, faire revenir
germane:
anbräunen, anschwitzen
hebree:
להשחים \שחם\
hungare:
megpirít
japane:
焦げ目をつける [こげめをつける], 焦がす [こがす]
nederlande:
bruinen (v.vlees bv.)
pole:
zarumienić
ruse:
поджаривать, поджарить
ukraine:
підсмажувати (знизу)

rostpano

KUI Peco de rostita pano: sin kviete konsoli per te-taso kaj varma rostpano [26]; veĝemajto sur rostpano [27]; brita mafino estas plate pretigita per gistofungo kaj estas manĝata kiel rostpano [28].
26. Saki, trad. E. Grimley-Evans: La malripoz-kuracado, La Kancerkliniko, 1990 (54)
27. Vikipedio, Veĝemajto
28. Vikipedio, Mafino
angle:
toast, toasted bread
beloruse:
тост (падсмажаны хлеб), грэнка
ĉeĥe:
topinka
finne:
paahtoleipä
germane:
Toast, Toastbrot
hebree:
צנים, טוסט
hispane:
tostada
hungare:
pirítós, pirítós kenyér
japane:
トーストパン
nederlande:
geroosterd brood, toast
pole:
tost, grzanka
portugale:
torrada, tosta
ruse:
тост (поджаренный хлеб), гренок
slovake:
hrianka

kradrosti

(tr)
KUI
Kuiri manĝaĵon sur krado super fajro: freŝa fiŝaĵo kradrostita kun ajlo [29]; peklaĵoj kaj kradrosta saŭco [30]; oni devis preteriri kradrostbudon kaj etan infanludejon [31]; ĉiuj – je la fino de la ekskurso – honoras la kradrostaĵon [32]; kradrostbakado de fiŝoj, kolbasetoj kaj bananoj [33]; tabloj, benkoj, kradrostejo kaj sporta tereno, ĝi estas trankvila loko [34].
29. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Kia socialismo post la fratoj Castro?
30. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Malantaŭ la etika kafo kaj la saniga sandviĉo
31. Monato, Marko Naoki Lins: Centra demando, 2004
32. Monato, Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten, 2011
33. La Ondo de Esperanto, HELA en Hel kaj sur Hel
34. La Ondo de Esperanto, Infanoj atendataj en la nordo
angle:
grill
beloruse:
смажыць на грылі
ĉeĥe:
opékat na roštu
france:
faire griller
germane:
krad~a saŭco: Grillsoße. krad~budo: Grillstand. krad~aĵo: Grillgut. krad~ejo: Grillstand.
hungare:
roston süt, grillez
pole:
piec na ruszcie, grilować
rumane:
friptură la grătar, grătar
ruse:
жарить на гриле
slovake:
opekať na rošte
tibete:
མེ་བཀྲག་

kradrostilo

KUI
Kuira aparato, konsistanta el paralelaj ferstangetoj, sur kiujn oni metas viandon aŭ fiŝon, por ĝin ekrosti super fajro: ni ĉiuj renkontiĝis en la parko rekte apud la „libroarbo“ por manĝi kune bongustaĵojn de la rostrostilo [35]. VD:braĝo, forno1.a
angle:
grill
beloruse:
грыль (рашотка для смажаньня)
ĉeĥe:
rošt k opékání, roštový gril
france:
grill
germane:
Grill
hispane:
parrilla
hungare:
sütőrostély, grillsütő
pole:
grill, ruszt
rumane:
rotisor, grătar
ruse:
рашпер, решётка (для жарки), гриль
slovake:
rošt na pečenie mäsa
ukraine:
рашпер, решітка

administraj notoj