*faden/o UV

*fadeno

1.
TEKS Maldika, multe pli longa ol dika produktaĵo el kuntorditaj fibroj, uzata por kudrado, trikado aŭ teksado: fadeno el lino, kotono, lano, silko; enkudriligi fadenon; li disŝiris la ŝnurojn, kiel oni disŝiras fadenon el stupo [1]; la fadeno sur ŝia ŝpinilo estis pli delikata ol araneaĵo [2]; ĝia petolo faligis teren la volvaĵon kaj la kato […] implikiĝis en la fadenoj IK ; ŝiriĝis fadeno sur la bobeno (la afero malsukcesis) PrV ; fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras (li devas obei) PrV ; ne havi sur si eĉ unu sekan fadenon (porti tute malsekajn vestojn) [3]; (figure) pendi nur sur fadeno malforta (p.p. io: esti en danĝera situacio) Ifigenio [4]; (figure) teni ĉiujn fadenojn en sia mano (ĉion direkti).
2.
TEK Drato: malgrandaj araneoj ŝpinis ĉirkaŭ [la bastono] orajn fadenojn kaj ornamis ĝin per flirtantaj vualoj [5]; oni ĵetis al ŝi sur la tamburon volvaĵojn de kupra fadeno [6]; la kompatinda birdo […] frapadis per siaj flugiloj la metalfadenan plektaĵon de la kaĝo [7]; aranea fadeneto [8].
3.
(figure) Sinsekva interligiteco: fadeno de la ideoj; fadeno de la rakonto; per la fadeno de rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de la patrino Marta ; ĉiuj fakoj de la scienco estas ligitaj inter si per neŝireblaj fadenoj; perdi la fadenon de la rakonto [9] (ĉesi kompreni aŭ ĉesi povi sin esprimi pro malatento aŭ forgeso pri la celita senco); KOMP temfadeno en interreta forumo. VD:ĉeno, sekvo, konsekvenco.
4.
KOMP Parto de programo funkcianta samtempe kaj sendepende de aliaj partoj; subprocezo.
angle:
thread 1. thread enkudriligi ~on: thread a needle. perdi la ~on de la rakonto: lose the train of thought.
beloruse:
1. нітка 2. дрот 3. нітка 4. нітка, падпрацэс, легкавагавы працэс
bretone:
neudenn
bulgare:
1. прежда
ĉeĥe:
drát, nit, souvislost, spojitost, vlákno
ĉine:
3. 編飾 [biānshì], 纏盤 [chánpán], 合股線 [hégǔxiàn], 縷 [lǚ], 編結 [biānjié], 丝状物 [sīzhuàngwù]
france:
fil (à coudre, etc.), fil (d'un récit, de ses pensées), tâche (inf., thread), thread (tâche) ne havi sur si eĉ unu sekan ~on: être mouillé jusqu'aux os. pendi nur sur ~o malforta: ne tenir qu'à un fil. teni ĉiujn ~ojn en sia mano: tenir les fils d'une affaire, tirer les ficelles. perdi la ~on de la rakonto: perdre le fil (de ses pensées). tem~o: thème de discussion (Internet), thread (Internet).
germane:
1. Faden 3. Faden perdi la ~on de la rakonto: den Faden verlieren. 4. Thread
hispane:
1. hilo
hungare:
1. fonal, fonál pendi nur sur ~o malforta: hajszálon függ. teni ĉiujn ~ojn en sia mano: kézben tartja a dolgot. 3. fonal tem~o: vita fonala. 4. szál (végrehajtási)
indonezie:
benang 2. kabel 4. utas
japane:
[し], 線 [せん], 針金 [はりがね], 筋 [きん], 脈絡 [みゃくらく]
katalune:
fil enkudriligi ~on: enfilar (una agulla). ne havi sur si eĉ unu sekan ~on: anar mullat fins a les galtes, estar moll com un xop. pendi nur sur ~o malforta: aguantar-se per un pèl. teni ĉiujn ~ojn en sia mano: remenar les cireres, tallar el bacallà. perdi la ~on de la rakonto: perdre el fil (d'un discurs). tem~o: tema de dicussió.
nederlande:
1. draad 3. draad
pole:
1. nić, nitka, przędza enkudriligi ~on: nawlekać igłę. ne havi sur si eĉ unu sekan ~on: być mokrym do suchej nitki. pendi nur sur ~o malforta: wisieć na włosku. teni ĉiujn ~ojn en sia mano: pociągać za (wszystkie) sznurki. 2. drut, drucik 3. wątek tem~o: wątek. 4. wątek, potok
portugale:
1. fio, linha
ruse:
нить 1. нитка 2. проволока tem~o: тема (в сетевом форуме). 4. поток, подпроцесс
slovake:
niť, vlákno
svahile:
uzi
svede:
tråd
tibete:
སྐུད་པ་
turke:
iplik
ukraine:
нитка

fadenaro

Fasko aŭ teksaĵo: ĉe la nova kunpakita materialo teksita fadenaro anstataŭu la fibrojn el karbono [10]. VD:fadenbulo, fadenfasko.
beloruse:
клубок, маток, талька
ĉine:
網狀物質 [wǎngzhuàngwùzhì], 血管網 [xuèguǎnwǎng], 神經叢 [shénjīngcóng], 網狀組織 [wǎngzhuàngzǔzhī], 争持 [zhēngchí], 緶 [biàn], 紽 [tuó]
germane:
Geflecht
japane:
かせ糸 [かせいと], 糸玉 [いとだま], 十字線 [じゅうじせん]
ukraine:
моток, міток, повісм

fadenero

Fibro aŭ fadeno tordita kun aliaj por formi pli grandan fadenon: 7 μm — dikeco de fadenero da araneaĵo [11]. VD:filamento
angle:
strand, ply
beloruse:
валакно
bretone:
neudenn
ĉine:
細線 [xìxiàn]
france:
brin (d'un fil), filament (d'un fil), fibre (d'un fil)
germane:
Faser, Filament
hispane:
trenza (de hilo)
hungare:
szál (fonalé)
katalune:
bri, filament
pole:
włókno
ruse:
волокно

fadenigi

(tr)
Formi fadenon: li fadenigis la kokonon de insekto nestanta ĉe kaŝtanarbo, oni povas ŝpini blankan fadenon el la kokono […] kiel el silkraŭpo [12].
angle:
draw into a thread
beloruse:
прасьці
bretone:
nezañ
ĉine:
[fǎng], 紡紗 [fǎngshā], 狂想 [kuángxiǎng], 冥想 [míngxiǎng]
france:
filer (mettre en fil)
germane:
spinnen
hispane:
hilar
hungare:
fon
japane:
糸にする [いとにする]
katalune:
filar
pole:
prząść
ruse:
прясть
ukraine:
виробляти нитки, скручувати нитки

disfadenigi

TEKS Malkunmeti teksaĵon, apartigante la fadenojn.
angle:
unravel
beloruse:
распусьціць (на ніткі)
bretone:
dineudenniñ
ĉeĥe:
párat textilii na nitě
france:
défiler (un tissu), effiler (un tissu), effilocher
germane:
aufdröseln
hungare:
szálakra bont, szétbont (fonalat)
indonezie:
meretas, mendedel
japane:
ほぐす
katalune:
desfilar
pole:
rozplatać
ruse:
распустить (ткань на нити)
slovake:
rozstrapkať, rozvlákniť
ukraine:
пообтріпувати, обшарпати

disfadeniĝi

(ntr)
TEKS Diseriĝi elmontrante fadenojn: senforma pajloĉapelo, kiu komencis disfadeniĝi [13]. VD:disfibriĝi
13. T. Mann, trad. P. Buijnsters: La Morto en Venecio, 2006
angle:
unravel
beloruse:
распусьціцца (на ніткі), растрапацца
france:
partir en lambeaux (en fils)
indonezie:
teretas, terdedel
ukraine:
обтріпуватися, обшарпуватися, вистріпуватися, розпускатися, розходитися

surfadenigi

(tr)
Meti sur fadenon: surfadenigi perlojn.
angle:
thread, string
beloruse:
нізаць, нанізваць
bretone:
strobañ (ouzh un neudenn)
ĉeĥe:
navléknout na nit
france:
enfiler (mettre sur un fil)
germane:
auffädeln
hungare:
fűz, felfűz
indonezie:
meronce, menguntai
japane:
糸に通す [いとにとおす]
katalune:
enfilar
pole:
nizać
ruse:
нанизывать, нанизать
slovake:
navliecť na niť
turke:
ipe geçirmek
ukraine:
нанизувати (на нитку)

fiŝfadeno

1.
MAR Fadeno uzata por fiŝkaptado: la malnova ludista kordo tremas en li simile al streĉita fiŝfadeno [14].
2.
ZOO Barbsimila fadenforma elkreskaĵo ĉe la makzelo de fiŝoj.
14. Aleksandro Grin: Kuranta sur ondoj, XX
angle:
1. fishing line
beloruse:
1. лёска 2. вусік (у рыбы)
france:
1. fil de pêche 2. barbillon
germane:
1. Angelschnur, Angelsehne 2. Bartel
hispane:
1. red de pesca
hungare:
1. damil, horgászzsineg
indonezie:
1. benang pancing, senar pancing, tali pancing 2. sungut (lele dsb.)
japane:
釣り糸 [つりいと]
katalune:
1. xarxa
nederlande:
1. vislijn
pole:
1. żyłka
ruse:
1. леска
ukraine:
волосінь

*metalfadeno

TEK Metala drato: la paraŝito prenis kurban metalfadenon, metis ĝin en la nazon de l' mortinto kaj komencis eltiri la cerbon [15].
angle:
thread, wire
beloruse:
дрот (мэталёвы)
bretone:
orjalenn, neudenn-orjal
ĉeĥe:
drát
ĉine:
線材 [xiàncái], 鋼絲 [gāngsī], 金属丝 [jīnshǔsī], 金属线 [jīnshǔxiàn], 电线 [diànxiàn]
france:
fil métallique
germane:
Draht
indonezie:
kawat (logam)
japane:
針金 [はりがね]
katalune:
fil metàl·lic
pole:
drut, drucik
ruse:
проволока
slovake:
kovový drôt
ukraine:
дріт

pensfadeno

Sinsekvo, fadeno3 de ies pensoj: mallaŭte, de neniu esplorate nek divenate, disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu rimarkata virina kapo Marta .
angle:
train of thought
beloruse:
нітка думак
ĉeĥe:
nit myšlenek
ĉine:
思路 [sīlù], 一串想法 [yīchuànxiǎngfǎ], 思緒 [sīxù]
france:
fil des pensées
germane:
Gedankengang
indonezie:
alur pemikiran
japane:
思考の筋道 [しこうのすじみち]
katalune:
fil (de pensaments)
pole:
wątek
ruse:
ход мыслей
slovake:
niť myšlienok
ukraine:
нитка думки

plumbofadeno

angle:
plumb line
beloruse:
грунтвага, проставес, вэртыкаль (інструмэнт)
bretone:
neudenn-blom
ĉeĥe:
olovnice
ĉine:
焊料 [hànliào], 蓝线 [lánxiàn]
france:
fil à plomb
germane:
Lot
hungare:
függőón
katalune:
plom (nivell vertical)
nederlande:
schietlood
pole:
pion
ruse:
отвес
slovake:
olovnica
ukraine:
висок (прилад), лот

ruĝa fadeno

(frazaĵo)
Gvida, revenanta elemento en rakonto, en klarigo, en serio de aferoj: estas ruĝa fadeno, kiu kunigas la evoluojn de la nuntempa tutglobiĝo [16]. VD:ĉefmotivo, suĵeto
16. W. Bruno: Esperanto en la Eŭropo de la post-vero, IJF 2018
angle:
through line
beloruse:
чырвоная лінія
ĉine:
基本思想 [jīběnsīxiǎng], 統綱 [tǒnggāng], 大意 [dàiyì]
france:
fil rouge
germane:
Roter Faden Roter Faden, Grundmotiv, Leitgedanke, Leitmotiv
indonezie:
benang merah

velfadeno

MAR Fortika fadeno, por velkudrado kaj similaj uzoj.
angle:
seaming twine
beloruse:
шпагат
hungare:
vitorlavarró fonál
katalune:
cordill, fil de veles
pole:
szpagat
ruse:
шпагат
ukraine:
вітрильна нитка

administraj notoj

pri ~aro:
    Kun la nuna difino, ŝajnas, ke temas pri sinonimo de "~bulo".
    PIV1 enkondukis sencnuancon inter "~aro" kaj "~bulo". La unua
    estus sinonima al "~fasko" (unu longa fadeno multfoje refaldita).
    Mi ne scias, ĉu tio estas sekvenda. [MB]
  
dis~igi: Mankas dua fontindiko.
dis~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sur~igi: Mankas dua fontindiko.
sur~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
plumbo~o: Mankas dua fontindiko.
plumbo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vel~o: Mankas dua fontindiko.
vel~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.