*fibro
- 1.
- Relative longaj kaj maldikaj elementoj, kiuj en laŭlonga kunmeto kun similaj elementoj, konsistigas iujn materialojn aŭ histojn: freŝe elpremita frukt- aŭ legom-suko kun fibroj [1]; nervofibroj elretinaj [2]; nova torento da vivo trafluas ĝin de la plej malgrandaj fibroj de la radikoj ĝis la plej altaj branĉoj, eĉ ĝis la internon de la folioj [3]; (figure) li mastrumas diable, kvazaŭ ĉiu fibro en li estus furio [4]; (figure) suferado, kiu [...] penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese Marta ;
- 2.
- Pli-malpli longa drato, meĥanike ricevita elde iuj substancoj: nilona fibro [5]; karbonfibro [6]; speciala plasto fortigita per fibroj [7]; optika fibro.
1.
Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas
piramidon, 2013
2. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. Monato, Henry Broadbent: Plue pri kanabo, 2012
6. Monato, Tamás Slezák: Pli ol aŭto: perspektivo kaj sinteno, 2008
7. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 14
2. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. Monato, Henry Broadbent: Plue pri kanabo, 2012
6. Monato, Tamás Slezák: Pli ol aŭto: perspektivo kaj sinteno, 2008
7. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 14
- angle:
- fibre (brite), fiber (usone)
- beloruse:
- валакно, жылка, пражылак
- ĉeĥe:
- fíbr, vlákno, vláknění
- ĉine:
- 纖維 [xiānwéi]
- france:
- fibre
- germane:
- Faser
- hispane:
- fibra
- hungare:
- rost, szál
- japane:
- 繊維 [せんい], 線維 [せんい]
- katalune:
- fibra
- nederlande:
- vezel
- pole:
- włókno
- portugale:
- fibra, filamento
- ruse:
- волокно, фибра, жилка
- slovake:
- vlákno
- ukraine:
- нервове волокно
fibreto
- 1.
- Mallonga resp. maldika fibro: nuancaĵoj de la bildo ŝulditaj al la malsama koncentrado de tekstilaj fibretoj [8].
- 2.
- Longa elemento, glata aŭ striita, de la muskolaj fibroj.
- angle:
- fibril
- beloruse:
- валаконца, фібрыла
- ĉeĥe:
- fibra, fibrila
- france:
- fibrille
- germane:
- Fibrille
- hungare:
- 2. fibrilla, kis izomrost
- japane:
- 小繊維 [しょうせんい]
- katalune:
- fibril·la
- ruse:
- 1. волоконце 2. фибрилла
- slovake:
- fibra, fibrila, vlákno
- ukraine:
- волокнинка, фібрила, міофібрила
fibriĝi
- Fariĝi tia, ke la fibroj apartiĝas el la tuto: (figure) la temo de Don Juan ree fibriĝas kaj malvolviĝas [9].
- angle:
- fray
- beloruse:
- распасьціся на валокны
- germane:
- auffasern
- hungare:
- kirojtosodik
- japane:
- ほぐれる
- ruse:
- распасться на волокна
- ukraine:
- розпадатися на волокна, розлізатися
disfibrigi
disfibriĝi
(ntr)
- Maldensiĝi, malfermiĝi, diseriĝante je fibroj: la kabloj […] disfibriĝis kaj ŝiriĝis je pecoj [11]. disfadeniĝi, eluzi
11.
V. Beekman, trad. J. Ojalo:
Noktaj aviadistoj, 1989
- beloruse:
- разьдзяляцца на валокны
- france:
- se défibrer, s'effilocher, s'effranger
- germane:
- zerfasern, ausfransen
- katalune:
- esfilagarsar-se
lumfibro KompLeks , optika fibro PIV2
- Drato el vitro, plasto k.a., uzata por konduki lumon: transmisiaj retoj per optikaj fibroj disvatiĝas pli kaj pli [12]; laseraj impulsoj, transsendeblaj en lumfibraj kabloj [13]; vi tajpas [vian mesaĝon kaj ĝi] forflugas kun neimagebla rapido laŭ telefon-kablaj, lumfibraj aŭ satelitaj kanaloj [14].
12.
Vikipedio, Radiofonio
13. Vikipedio, Lasero
14. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, B. Kolker: Per Interreto per simplaj vortoj, leciono 26a
13. Vikipedio, Lasero
14. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, B. Kolker: Per Interreto per simplaj vortoj, leciono 26a
- angle:
- fibre optics
- beloruse:
- аптычнае валакно
- ĉine:
- 光纖電纜 [guāngxiāndiànlǎn]
- france:
- fibre optique
- germane:
- Glasfaser, optische Faser
- hispane:
- fibra óptica
- katalune:
- fibra òptica
- pole:
- światłowód, włókno optyczne
- ruse:
- оптоволокно, оптическое волокно, световод
vitrofibro
- Fibro kaj metonimie ankaŭ kablo (vd lumfibro) aŭ konstrumaterialo el vitraj fibroj: la kompleta korpo (de la veturilo) konsistas el vitrofibro kaj ŝaŭmaĵo [15].
15.
Trirada aŭtomobilo kun karoserio el ŝaŭmaĵo, Esperanta Retradio, 2015-08-18
- angle:
- glass fiber
- beloruse:
- шкловалакно
- france:
- fibre de verre
- germane:
- Glasfaser, Glaswolle
- ruse:
- стекловолокно
per ĉiuj fibroj
(frazaĵo)
- Plene fokusita al unu celo: per ĉiuj radikfibroj de sia infana koro li alkroĉiĝis al la nova hejmo [16]; kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo […] ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro [17]; per ĉiuj fibroj de la animo li ankoraŭ volis alkroĉiĝi al la jam iom post iom malaperanta espero [18].
16.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
18. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 11
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
18. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 11
- angle:
- with every fibre
- beloruse:
- усімі фібрамі душы
- germane:
- mit jeder Faser, mit Haut und Haar
administraj notoj
pri
~iĝi:
Estas strange, ke ekzistas tiu senco, sed ne la pli utila nome "apartigi la fibrojn". Mi ne scias, ĉu "~igi" povus konveni. PIV1 duone solvis la problemon per Z-a "dis~i" (apartigi la ~ojn disde la cetero de la ŝtofo). Ŝajnas al mi, ke la paro dis~i/dis~iĝi estas pli alloga ol ~igi?/~iĝi. [MB]