Aldoni tradukojn al ReVo:

*fibr/o Fab4

*fibro

serĉi 'fibro'
[fibr.0o]
1.
[fibr.0o.ero]
Relative longaj kaj maldikaj elementoj, kiuj en laŭlonga kunmeto kun similaj elementoj, konsistigas iujn materialojn aŭ histojn: freŝe elpremita frukt- aŭ legom-suko kun fibroj [1]; nervofibroj elretinaj [2]; nova torento da vivo trafluas ĝin de la plej malgrandaj fibroj de la radikoj ĝis la plej altaj branĉoj, eĉ ĝis la internon de la folioj [3]; (figure) li mastrumas diable, kvazaŭ ĉiu fibro en li estus furio [4]; (figure) suferado, kiu [...] penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese Marta ;
2.
[fibr.0o.drato]
TEKTEKS Pli-malpli longa drato, meĥanike ricevita elde iuj substancoj: nilona fibro [5]; karbonfibro [6]; speciala plasto fortigita per fibroj [7]; optika fibro.
1. Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon, 2013
2. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. Monato, Henry Broadbent: Plue pri kanabo, 2012
6. Monato, Tamás Slezák: Pli ol aŭto: perspektivo kaj sinteno, 2008
7. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 14
angle:
fibre (brite), fiber (usone)
beloruse:
валакно, жылка, пражылак
ĉeĥe:
fíbr, vlákno, vláknění
ĉine:
纖維 [xiānwéi]
france:
fibre
germane:
Faser
hispane:
fibra
hungare:
rost, szál
japane:
繊維 [せんい], 線維 [せんい]
katalune:
fibra
nederlande:
vezel
pole:
włókno
portugale:
fibra, filamento
ruse:
волокно, фибра, жилка
slovake:
vlákno
ukraine:
нервове волокно

fibreto

serĉi 'fibreto'
[fibr.0eto]
1.
[fibr.0eto.KOMUNE]
Mallonga resp. maldika fibro: nuancaĵoj de la bildo ŝulditaj al la malsama koncentrado de tekstilaj fibretoj [8].
2.
[fibr.0eto.ANA]
BIO Longa elemento, glata aÅ­ striita, de la muskolaj fibroj.
angle:
fibril
beloruse:
валаконца, фібрыла
ĉeĥe:
fibra, fibrila
france:
fibrille
germane:
Fibrille
hungare:
2. fibrilla, kis izomrost
japane:
小繊維 [しょうせんい]
katalune:
fibril·la
ruse:
1. Ð²Ð¾Ð»Ð¾ÐºÐ¾Ð½Ñ†Ðµ 2. Ñ„ибрилла
slovake:
fibra, fibrila, vlákno
ukraine:
волокнинка, фібрила, міофібрила

fibriĝi

serĉi 'fibriĝi'
[fibr.0igxi]
Fariĝi tia, ke la fibroj apartiĝas el la tuto: (figure) la temo de Don Juan ree fibriĝas kaj malvolviĝas [9].
angle:
fray
beloruse:
распасьціся на валокны
germane:
auffasern
hungare:
kirojtosodik
japane:
ほぐれる
ruse:
распасться на волокна
ukraine:
розпадатися на волокна, розлізатися

disfibrigi

serĉi 'disfibrigi'
[fibr.dis0igi]
(tr)
[fibr.dis0igi.KOMUNE]
Distiri la erojn de fibraĵo: mia fratino donis al ŝi por disfibrigi lanon kaj kapokon [10].
10. W. Elsschot, trad. M. Meeuwissen: Fromaĝo, 2011
beloruse:
разьдзяляць на валокны
france:
défibrer, lacérer

disfibriĝi

serĉi 'disfibriĝi'
[fibr.dis0igxi]
(ntr)
[fibr.dis0igxi.KOMUNE]
Maldensiĝi, malfermiĝi, diseriĝante je fibroj: la kabloj […] disfibriĝis kaj ŝiriĝis je pecoj [11]. VD:disfadeniĝi, eluzi
11. V. Beekman, trad. J. Ojalo: Noktaj aviadistoj, 1989
beloruse:
разьдзяляцца на валокны
france:
se défibrer, s'effilocher, s'effranger
germane:
zerfasern, ausfransen
katalune:
esfilagarsar-se

lumfibro KompLeks , optika fibro PIV2

serĉi 'lumfibro '
serĉi 'optika fibro'
[fibr.lum0o]
[fibr.lum0o.TEK]
TEKTEL Drato el vitro, plasto k.a., uzata por konduki lumon: transmisiaj retoj per optikaj fibroj disvatiĝas pli kaj pli [12]; laseraj impulsoj, transsendeblaj en lumfibraj kabloj [13]; vi tajpas [vian mesaĝon kaj ĝi] forflugas kun neimagebla rapido laŭ telefon-kablaj, lumfibraj aŭ satelitaj kanaloj [14].
12. Vikipedio, Radiofonio
13. Vikipedio, Lasero
14. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, B. Kolker: Per Interreto per simplaj vortoj, leciono 26a
angle:
fibre optics
beloruse:
аптычнае валакно
ĉine:
光纖電纜 [guāngxiāndiànlǎn]
france:
fibre optique
germane:
Glasfaser, optische Faser
hispane:
fibra óptica
katalune:
fibra òptica
pole:
światłowód, włókno optyczne
ruse:
оптоволокно, оптическое волокно, световод

per ĉiuj fibroj

serĉi 'per ĉiuj fibroj'
[fibr.per_cxiuj_0oj]
(frazaĵo)
Plene fokusita al unu celo: per ĉiuj radikfibroj de sia infana koro li alkroĉiĝis al la nova hejmo [15]; kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo […] ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro [16]; per ĉiuj fibroj de la animo li ankoraŭ volis alkroĉiĝi al la jam iom post iom malaperanta espero [17].
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aÅ­gusto 1907
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 11
angle:
with every fibre
beloruse:
усімі фібрамі душы
germane:
mit jeder Faser, mit Haut und Haar

administraj notoj

pri ~iĝi:
    Estas strange, ke ekzistas tiu senco, sed ne la pli utila
    nome "apartigi la fibrojn". Mi ne scias, ĉu "~igi" povus konveni.
    PIV1 duone solvis la problemon per Z-a "dis~i" (apartigi la
    ~ojn disde la cetero de la ŝtofo). Ŝajnas al mi, ke la
    paro dis~i/dis~iĝi estas pli alloga ol ~igi?/~iĝi. [MB]