Aldoni tradukojn al ReVo:

4volumen/o PV

volumeno

serĉi 'volumeno'
[volume.0o]
1.
[volume.0o.FIZ]
FIZ Fizika grando, esprimanta la mezuron de la spaco okupata de objekto: la dimensioj de volumeno estas `M^0L^3T^0`. la variado de la volumeno de gaso depende je la temperaturo kaj premo; specifa volumeno (la volumeno de 1 masunuo da substanco); se specifa volumeno de oksigeno devus havi pezon de 1 kilogramo – laŭ sia nombro de la protonoj en ĉiu atomo – en la realo, ĝi pro la aldonaj neŭtronoj fakte havos pezon de preskaŭ 2 kilogramoj [1]; la aŭtoro konsideras grandojn, derivitajn el bazaj kvantograndoj (maso, volumeno kaj substanckvanto) per frakci-formaj rilatoj [2]; Gronlando, kovrita de dikaj glaĉeroj, la glacia volumeno estas 3 000 000 km3 [3]; kvankam bonkreskaj, [ili] havas muskolojn kovritajn de graso kaj pli grandan volumenon, ol forton [4]. VD:kuba metro
2.
[volume.0o.MAT]
MAT[5] Mezuro de solido: la volumeno de kubo egalas al la kubo de ĝia eĝo; la volumeno de sfero estas proporcia al la kubo de ĝia radiuso; el ĉiuj solidoj havantaj saman areon la sfero havas la plej grandan volumenon.
3.
[volume.0o.EKON]
EKON Vendosumo, kiun atingas iu merkato: oni enportis ĉirkaŭ 600 aŭ 800 miloj da litroj ĉiutage, dume, la produktado de biero apenaŭ atingis trionon de tiu ĉi volumeno [6]; la volumeno de ekstera komerco de la ok novaj EU-membroj pliiĝis en la periodo 1990-2003 de 62,5 miliardoj al 370 miliardoj da eŭroj [7]; la volumeno de la industria produktado en Ĉinio kreskis je preskaŭ 10 % [8]. VD:kapacito
4.
[volume.0o.kapacito]
Kapacito2.b: kesto kun granda volumeno, sed malgranda pezo. VD:amplekso, enhavo
5.
[volume.0o.malklara]
Neklare konturita aŭ malfacile priskribebla objekto tridimensia: ŝian atenton kaptis la luksa volumenego de oketaĝa, evidente ĵus konstruita domo [9]; ŝia volumeno estis ege ampleksa kaj ŝiaj astronomie ŝvelaj konturoj kaŭzis angoron al junaj viroj [10]. SIN:maso1
angle:
volume
beloruse:
аб'ём
bretone:
volum
ĉeĥe:
kubatura, objem
france:
volume (mesure)
germane:
Volumen 3. Marktvolumen 4. Fassungsvermögen
greke:
όγκος
hebree:
נפח
hispane:
volumen
hungare:
térfogat, terjedelem
japane:
体積 [たいせき], 容積 [ようせき], 容量 [ようりょう], かさ
nederlande:
volume (inhoud), inhoud
pole:
2. objętość
portugale:
volume
ruse:
объём specifa ~o: удельный объём.
slovake:
objem
ukraine:
об’єм, маса, обсяг

volumenaĵo

serĉi 'volumenaĵo'
[volume.0ajxo]
[11]
1.
[volume.0ajxo.MAT]
MAT(arkaismo) Solido, precipe se ĝi havas finian volumenon.
2.
[volume.0ajxo.TEK]
TEK Kromsubstanco aldonata al la ĉefa substanco por plenigi volumenon, kompaktigi, remburi ktp: asfalto […] estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo (ekz-e gruzo) kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon [12]; ŝaŭmigita volumenaĵo
angle:
2. aggregate ŝaÅ­migita ~aĵo: foamed aggregate.
beloruse:
1. Ñ†ÑŒÐ²Ñ‘рдае цела 2. Ð½Ð°Ð¿Ð°ÑžÐ½ÑÐ»ÑŒÐ½Ñ–к
germane:
2. Zuschlag ŝaÅ­migita ~aĵo: Schaumzuschlagstoff.
hispane:
1. volumen
ruse:
2. Ð½Ð°Ð¿Ð¾Ð»Ð½Ð¸Ñ‚ель ŝaÅ­migita ~aĵo: пенный наполнитель.

samvolumena

serĉi 'samvolumena'
[volume.sam0a]
angle:
of the same volume
beloruse:
роўнааб’ёмны
france:
de même volume
germane:
mit gleichem Volumen
hebree:
שווה נפח
hungare:
azonos térfogatú
ruse:
равнообъёмный

administraj notoj

sam~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.