Aldoni tradukojn al ReVo:

3verv/o PV

verva

serĉi 'verva'
[verv.0a]
[verv.0a.KOMUNE]
Vigle, fervore parolanta aŭ aganta: vigla, verva, skizema aŭtoro [1]; per mallongaj, vivecaj frazoj, karakterizaj je ŝia verva, observema menso, Ajla priskribis la okazintaĵojn, kiuj tiom maltrankviligis ŝin [2]; la fidela azeno […] estis rimarkinde fortmuskola kaj verva besto [3]; la traduko de Newell estas pli lingve verva, pli fidela al la angla teksto, ofte pli poezia [4]; ambaŭ geedzoj lin tre ŝatis, ĉar li estis verva spritulo, kies humurplena konversacio neniam riskis tedi [5]. VD:dinamika2, elokventa, energia, entuziasma, sagaca, sprita, viva2
beloruse:
натхнёны, жарсны, жарсьлівы
ĉeĥe:
vervní, vzletný, zanícený, zapálený, řízný
france:
disert, verveux, volubile
germane:
schwungvoll, spritzig, kraftvoll, feurig, dynamisch
hispane:
vehemente, fogoso, enérgico, impetuoso
japane:
熱のこもった [ねつのこもった], 気合の入った [きあいのはいった], 活気あふれた [かっきあふれた]
perse:
با شور و شوق
slovake:
vzletný, zanietený, zapálený
ukraine:
піднесений, запальний

3vervo

serĉi 'vervo'
[verv.0o]
1.
[verv.0o.BELE]
BELE Fervore vigla kaj flama inspiro ĉe poezia, literatura aŭ belarta verkado: via stilo […] estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro Marta ; la versoj ĉiam fluas glate, tre varie, ofte kun virtuozaj fluecoj kaj fajra vervo [6]. VD:elokvento
2.
[verv.0o.KOMUNE]
Spirita fervoro, fantazia vigleco, spirita svingiĝa ekflugo ĉe ia ajn parolado aŭ agado: ŝerci, gesti kun vervo; juneca vervo [7]; kun ne kontraŭstarebla vervo li fermis la knabinon inter siajn brakojn [8]; kelkaj glutoj el la glasoj, kelkaj tiroj de la cigaroj, kaj la diskuto denove ekhavis vervon [9]; kiam mia vervo ne eltenos, mia energio komencos manki kaj la neregula vivado komencos tedi [10]. VD:energio1, entuziasmo, viveco
angle:
verve, zest
beloruse:
натхненьне, натхнёнасьць, запал
ĉeĥe:
verva, vznět, zápal
france:
brio, entrain, fougue, panache, verve
germane:
Schwung, Begeisterung, Verve, Herzblut, Elan 2. Tatkraft
hispane:
vehemencia, ímpetu, fogosidad
hungare:
hév, lendület, tűz (átv.)
japane:
情熱 [じょうねつ], 熱気 [ねつけ], 熱 [ねち], 意気込み [いきごみ], 気合 [きあい], 活気 [かっき], 精彩 [せいさい]
nederlande:
verve, gloed, vuur (fig.)
perse:
1. سخنوری، بلاغت 2. شور (شوق)، شوق
ruse:
воодушевление, пыл
slovake:
oduševnenie, vzlet, zápal
ukraine:
запал, піднесення, завзяття

administraj notoj