Aldoni tradukojn al ReVo:

*trab/o PV

*trabo

serĉi 'trabo'
[trab.0o]
[trab.0o.KON]
KON Longa, dika kvadratigita lignopeco servanta ordinare por subteni partojn de konstruo: li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj [1]; li […] ĵetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon [2]; kial vi rigardas la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas en via propra okulo (ni estas pli indulgaj por niaj difektoj ol por tiuj de la aliaj homoj) [3]? el la rubo de la vilaĝana domo elstaris nur kelke da nigraj karbigitaj traboj [4]; ŝi devis sin mem gardi antaŭ la traboj kaj rompaĵoj de la ŝipo [5]; trabfaka domo el 16a jarcento [6]; meti trabojn sur la vojon (figure: estigi malhelpaĵojn, bastono) PrV . SUB:baŭo, fosto1, lintelo, ŝpaloVD:kolono1.a, paliso, ŝtipo1, trunko1
angle:
beam, girder ~faka domo: alf-timbered building.
beloruse:
бервяно, бэлька, брус
bulgare:
греда, трегер
ĉeĥe:
kladina ~faka domo: hrázděná stavba.
france:
poutre ~faka domo: maison à colombages.
germane:
Balken ~faka domo: Fachwerkhaus.
hungare:
gerenda, tartó
itale:
~faka domo: casa a graticcio.
japane:
梁 [うつばり], 桁 [けた], 角材 [かくざい]
katalune:
biga
nederlande:
balk
pole:
belka, legar
portugale:
trave, viga, barrote
ruse:
балка, брус
slovake:
brvno, trám
svede:
bjälke
ukraine:
колода, балка, брус, бімс, балка

trabaro, trabaĵo

serĉi 'trabaro'
serĉi 'trabaĵo'
[trab.0aro]
[trab.0aro.KON]
KON Kunaĵo da traboj, ĉarpentaĵo: [ili] prezentas la trabaron de la estonta konstruo FK ; ilian domon el trabaĵoj […] oni laŭ ordono de la magistrato malkonstruis, ĉar ĝi estis tro kaduka [7]; kun tondromuĝo la trabaro de la tegmento krevis [8]; la jaĥto […] konsistas el kvar tavoloj de tabuloj, la unua tavolo estas najlita kaj gluita al la ĉeftrabaro [9]; meze de la ruĝfarbita ligna trabaĵo ĉirkaŭanta la arenon, oni malfermas larĝan pordon por tralasi toreadajn taĉmentanojn [10]. SUB:armaturo2, framo1, skafaldo, stablo2VD:lignaĵo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
9. Monato, Jean-Yves Santerre: Persistemo donis plezuron!, 2003
10. Monato, Eduardo Novembro: TaÅ­ro??? Festo!!!, 2014
angle:
scaffold, scaffolding, framework
beloruse:
зруб
france:
charpente, poutrage
germane:
Gebälk, Holzgerüst
hungare:
gerendázat, ácsolat
japane:
足場 [あしば], 骨組み [ほねぐみ]
katalune:
bigam
pole:
belkowanie
ruse:
сруб
ukraine:
зруб (будівля)

administraj notoj