*ĉarpent/i PV

*ĉarpenti

(tr)
1.
Prilabori lignon aŭ feron por konstrui: ĉarpenti kolonojn [1]; dume la ĉarpentistoj povos ĉarpenti la trunkojn HsT . VD:raboti, segi, tajli
2.
Kunmeti trabojn por fari konstruojn: mi elportis lignotabulojn, laŭ mia kapablo ĉarpentis ŝipeton, per takeloj mi malfacile surakvigis ĝin VaK ; mi ordonis al skulptisto ĉarpenti tomboŝtonon por Gulo QuV ; ŝi prenis sur sin la taskon prepari kafon kaj manĝaĵon por la patro, kiu havis ĉarpentan laboron en la preĝeja vilaĝo InfanTorent2 ; ofte mi laboris sur grandaj ŝiptrenaĵoj, flosoj, sur kiuj ni mem ĉarpentis iaspecan kabaneton KKr .
3.
(figure) Konstrui, formi ion fortikan: homo fortike ĉarpentita; li estis bele altakreska, jes ja, fortike ĉarpentita CKv ; mi devis rideti […] kaj el mia tuta koro kompatis tiun bravaspektan maristleŭtenanton, kiu volus ĉarpenti homon el tia estaĵo VaK ; multon Li trasuferis dum ĉarpentado de ritmoj MMa .
angle:
carpenter, build, construct
beloruse:
1. цясьлярыць 2. зьбіваць (разам) 3. будаваць, ствараць
ĉine:
用木材支撐 [yòngmùcáizhīcheng], 有树木 [yǒushùmù], 做木匠活 [zuòmùjiànghuó], 七拼八凑 [qīpīnbācòu], 木造 [mùzào]
france:
charpenter
germane:
zimmern
hebree:
לנגר, לעסוק בנגרות
hungare:
ácsol fortike ~ita: jó kötésű.
japane:
大工仕事で作る [だいくしごとでつくる], 骨組みを作る [ほねぐみをつくる]
nederlande:
timmeren
pole:
1. ciosać 2. zbijać 3. budować
portugale:
carpintejar
ruse:
1. плотничать
slovake:
tesať
ukraine:
тесати, теслювати

ĉarpentaĵo

Kunmetaĵo el lignaj aŭ metalaj pecoj por subteni konstruaĵon: ĉarpentaĵo el oro [2]; (figure) la egalrajteco de tiuj du federacioj konstituas la ĉarpentaĵon de la Islama Komisio de Hispanio MD02 . VD:armaturo, skeleto2, trabaro
angle:
carpentry, framework, structure
beloruse:
каркас, шкілет (канструкцыі)
ĉine:
桁架 [héngjià]
france:
charpente
germane:
Fachwerk, Gerüst
hebree:
נַגָרוּת
hungare:
ácsolat, vázszerkezet
japane:
骨組み [ほねぐみ]
nederlande:
timmerwerk
pole:
ciesielka, więźba, szkielet (np. domu)
ukraine:
зруб, кістяк, остов, теслярська робота

*ĉarpentisto

Homo, kies metio estas ĉarpenti: [li sendis] ĉarpentistojn kaj masonistojn kaj ili konstruis domon al David [3]; ili dehakas arbon en la arbaro, kaj ĉarpentisto prilaboras ĝin per hakilo [4]; la hakilojn ili portas kvazaŭ ĉarpentistoj [5]; ĉe la lignaj barieroj, kiuj nun estis forrompataj de la ĉarpentistoj, staris ankoraŭ multaj senlaboruloj RBa ; la gejunuloj estas materialo el kiu formiĝas forĝistoj, ĉarpentistoj, lamenistoj InfanTorent2 ; mi devas komenci kiel ĉarpentista lernanto, mi devos porti ĉapon, kvankam mi kutimis porti silkan ĉapelon [6]; mia mortinta praavo estis profesie mueleja ĉarpentisto RabistFab .
angle:
carpenter
beloruse:
цясьляр, цесьля
ĉine:
木工 [mùgōng], 木匠 [mùjiàng], 大工 [dàgōng]
france:
charpentier
germane:
Zimmermann
greke:
ξυλουργός
hebree:
נגר
hispane:
carpintero
hungare:
ács
japane:
大工 [だいく]
nederlande:
timmerwerk
pole:
cieśla
portugale:
carpinteiro
ruse:
плотник
slovake:
tesár
ukraine:
тесля

administraj notoj