9fram/o PV

framo

1.
TEK Kadroforma ĉefparto, trabaro de objekto, kiu portas la aliajn diversajn pecopartojn: framo de braksegilo; framo de meĥanika segilo; tuj ekfumis la tapeto, sur la planko ekflamis la deŝirita kurteno, ekbruletis la framoj de la frakasitaj fenestroj [1]. VD:ĉasio, kadro.
Rim.: Kadro ĉiam ĉirkaŭas ion kiel borderaĵo, kaj propre ne estas parto de la ĉirkaŭataĵo ‐ dum framo estas parto de la objekto mem, kaj ofte estas strukturo tridimensia. Tio, kion kadro ĉirkaŭas, estas ĉiam pli-malpli ebena surfaco, do esence dudimensia strukturo. La partoj de framo ne nepre troviĝas nur ĉirkaŭ la koncerna afero, sed ofte ankaŭ ene kaj trae de ĉi tiu. Se fenestro konsistas el nur unu granda vitro, ĉirkaŭ kiu estas kvadrata ligna borderaĵo, tiam la du ideoj pli-malpli koincidas, kaj oni egale bone povus nomi ĉi tion „kadro“ aŭ „framo“; sed en multaj aliaj okazoj, en kiuj oni uzas la vorton „framo“, tute ne eblas tia interŝanĝeblo kun „kadro“. Tio montras, ke "kadro" estas speciala okazo de pli ĝenerala nocio „framo“.
2.
(figure) Bazaj partoj kaj kondiĉoj de funkciado: tiuj kaj multaj aliaj similaj „atentigoj“ pri Esperanto trovas sian lokon en la framo de la organizita informado, kies gamo de eblecoj estas preskaŭ senfina [2]. VD:aranĝo, organizo, strukturo
1. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 27a
2. Ivo Lapenna: Por pli efika informado, UEA, Rotterdam, 1974
angle:
frame, framework, substructure, skeleton
beloruse:
1. рама, каркас, касьцяк 2. рамкі, рамачныя ўмовы
ĉeĥe:
fréma, kostra stroje, podstavec, rám
ĉine:
[jià]
france:
cadre (structure)
germane:
Rahmen, Gerüst 1. Rahmen, Gerüst, Gestell
japane:
フレーム, 枠 [わく], 骨組 [ほねぐみ]
portugale:
1. quadro, caixilho, aro (de janela), armação (de óculos)
ruse:
1. рама, остов, станина 2. основа
slovake:
kostra stroja, podstavec, rám
ukraine:
рама, станина, кістяк

administraj notoj