Kadroforma ĉefparto, trabaro de objekto, kiu portas
la aliajn diversajn pecopartojn:
framo de braksegilo;
framo de meĥanika segilo;
tuj ekfumis la tapeto, sur la planko ekflamis la
deŝirita kurteno, ekbruletis la framoj de la
frakasitaj fenestroj
[1].
ĉasio,
kadro.
Rim.:
Kadro ĉiam ĉirkaŭas ion kiel borderaĵo, kaj propre ne estas
parto de la ĉirkaŭataĵo ‐ dum framo estas parto de la
objekto mem, kaj ofte estas strukturo tridimensia. Tio, kion
kadro ĉirkaŭas, estas ĉiam pli-malpli ebena surfaco, do
esence dudimensia strukturo. La partoj de framo ne nepre
troviĝas nur ĉirkaŭ la koncerna afero, sed ofte ankaŭ ene
kaj trae de ĉi tiu.
Se fenestro konsistas el nur unu granda vitro, ĉirkaŭ kiu
estas kvadrata ligna borderaĵo, tiam la du ideoj pli-malpli
koincidas, kaj oni egale bone povus nomi ĉi tion
„kadro“ aŭ „framo“; sed en multaj aliaj
okazoj, en kiuj oni uzas la vorton „framo“, tute ne
eblas tia interŝanĝeblo kun „kadro“. Tio montras,
ke "kadro" estas speciala okazo de pli ĝenerala nocio
„framo“.