*ton/o UV *tono serĉi 'tono' [ton.0o] 1.[ton.0o.MUZ_unu] Muzika sono, havanta difinitan altecon: li tamen aŭdis ankoraŭ la tonojn de orgeno [1]; tio estas nur du tonoj, ĉiam bum, bum [2]! sonu plue, vi tonoj de la bela ĉaskorno [3]; nur raŭke sonis la tonoj, kiujn la maljuna viro eligis, poste li mallaŭte kantetis por si mem iun kanton [4]; jen tiu jen alia aŭdis ian strangan tonon, similan al sono de preĝeja sonorilo [5]; mirinda fluto, el ĝi eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de lokomotivo Fab3 ; mistono. a)[ton.0o.MUZ_baza] Ĉeftono, baza sono de muzika skalo, sur kiu estas fundamentita muzika verko: (figure) doni la tonon (havi la ĉefan voĉon; esti sufiĉe influa por esti obee imitata de ĉiuj, konduki 5) PrV . b)[ton.0o.FON] Altigo, malaltigo aŭ teno de voĉ-alteco dum parolado: afabla, amika, kolera, kortuŝa tono; la amaso […] ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono de scianto sankte kredas EE ; diri kun protekta tono [6]; per kategoria tono [7]; despota tono eksonis en lia voĉo IK ; per kia rajto vi parolas al mi per la tono de superulo [8]? respondis la administranto per tono jesanta kaj samtempe demanda Marta ; de tiu momento la tono de nia interparolado iom dolĉiĝis [9]; (figure) la ĉefa tono de la libro estas iom melankolia. frazmelodio, prozodio 2.[ton.0o.kolora] Nuanco de koloro: ĉirkaŭe la montoj ricevis belegan verdan tonon [10]. 3. Nuanco de voĉa: ofte ili prezentiĝas kun aŭtoritata tono [11]; por eviti tro polemikan tonn [12]; Li ne volis rimarki la malvarman kaj arogantan tonn de ŝi prenitan [13]. 4.[ton.0o.MUZ_inter] (evitinde) duto1 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo, 42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, neĝa reĝino3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, bildo el kastelremparo4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X9. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, tri semajnoj en rusio, ĉe la sidejo de Komintern10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo11. Claude Piron: La bona lingvo, Postparolo al la dua eldono12. Leteroj de L.-L. Zamenhof , 353. Cirkulera Letero de D-ro Zamenhof al ĉiuj Esperantistoj (18.I.08: O.V. p. 445, kies teksto estas plurloke erara)13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Henri Vallienne: Ĉapitro dekkvina afrikanse: toon albane: ton amhare: ቃና angle: tone 1. note 2. tone (of color) 3. tone (of voice) arabe: نغمة armene: տոնուս azerbajĝane: ton beloruse: тон bengale: স্বন birme: အသံ bosne: ton ĉeĥe: tón, zvuk ĉine: 口气 [kǒuqì], 口氣 [kǒuqì], 声 [shēng], 聲 [shēng], 声调 [shēngdiào], 聲調 [shēngdiào], 色調 [sèdiào], 色调 [sèdiào], 調門 [diàomén], 调门 [diàomén], 音調 [yīndiào], 音调 [yīndiào], 音 [yīn] dane: tone estone: toon eŭske: tonua filipine: tono france: ton galege: ton germane: Ton guĝarate: સ્વર haitie: ton haŭse: sautin hinde: स्वर hispane: tono hungare: 1.a alaphang 1.b hangnem, tónus 1. zenei hang 2. színárnyalat, tónus igbe: olu irlande: ton islande: tónn japane: トーン jide: טאָן jorube: ohun orin kanare: ಟೋನ್ kartvele: ტონი kazaĥe: үн kimre: tôn kirgize: түс kmere: សម្លេង koree: 톤 korsike: tonu kose: ilizwi kroate: ton kurde: deng latve: tonis laŭe: ໂຕນ litove: tonas makedone: тон malagase: fiteny malaje: nada malajalame: ഛായ maorie: reo marate: टोन mongole: ая nederlande: toon nepale: टोन njanĝe: kamvekedwe okcidentfrise: toan panĝabe: ਟੋਨ paŝtue: لهجه pole: ton portugale: 1.a tom 1.b tom 1. som 2. tom ruande: ijwi ruse: тон samoe: faʻaleoga sinde: سر sinhale: ස්වරය skotgaele: tòna slovake: odtieň farby slovene: tona somale: midab ŝone: izwi sote: modumo sunde: nada taĝike: оҳанги taje: โทน tamile: தொனி tatare: тон telugue: టోన్ ukraine: тон urdue: سر uzbeke: ohang vjetname: giai điệu volapuke: ton zulue: umbala bontono, bona tonoserĉi 'bontono' serĉi 'bona tono' [ton.bon0o] [ton.bon0o.MOR] Eleganta ĝentileco de bonedukita homo: nur en la ĉefurbo ekzistas ja bon-tono [14]; la vizito en Chautauque apartenas jam al la bona tono FK ; longa listo de konsiloj, ŝvebantaj inter alta moralo kaj simpla ordinara bontono [15]. 14. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 4a15. Monato, Carlo Minnaja: La Biblio nun estas (preskaŭ) kompleta beloruse: добрыя манэры ĉeĥe: bonton, dobré mravy, jemné mravy france: bon ton, bonnes manières hungare: jólneveltség, jó modor japane: 上品 [じょうぼん] nederlande: bonton pole: bon ton, dobre maniery portugale: bom-tom, boas maneiras ruse: хорошие манеры, бонтон (уст.) slovake: bontón, správne správanie dekdutonismoserĉi 'dekdutonismo' [ton.dekdu0ismo] [ton.dekdu0ismo.MUZ] Aŭstruj-devena muzika skolo el la komenco de la 20a jarcento, kiu netonale uzas de la dek du kromatajn tonojn de okto; dodekafonismo: post la elmigrado de Schönberg en Usonon […] la dekdutonismo precipe disvastiĝis en norda Ameriko [16]; la diferencoj inter la dekdutonisma tekniko de Hauer kaj la „komponado per 12 tonoj“ de Schönberg estas gravaj [17]. 16. Vikipedio, Dekdutonismo, 2014-02-1517. Vikipedio, Dekdutonismo angle: twelve-tone technique beloruse: дадэкафонія france: dodécaphonisme pole: dodekafonia subtonoserĉi 'subtono' [ton.sub0o] [ton.sub0o.KOMUNE] Malĉefa tono, subtile sentebla nuanco: milda ironio […] estas konstatebla kiel ia subtono en la originalaj prozverkoj de Szilágyi [18]. 18. B. Ragnarsson: Ferenc Szilágyi: Novelisto kun du hejmlandoj, libera folio, 2005 france: arrière-pensée, connotation, inexprimé (subst.) pole: ukryty motyw unutonaserĉi 'unutona' [ton.unu0a] [ton.unu0a.aspekte] Ĉiam samsona, samkolora, samaspekta, ne varia, banala, griza, monotona: la silenta, humila, unutona penso de la pala virino Marta ; iliaj raportoj estis tede unutonaj [19]; teksaĵoj maldelikataj kaj unutonaj [20]; iu obtuza, unutona bruado [21]. 19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III21. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 1a angle: monotone, monotonous beloruse: аднатонны, манатонны ĉeĥe: jednotónový, přen. monotónní ĉine: 单调 [dāndiào], 單調 [dāndiào], 亘古不变 [gèngǔbùbiàn], 亙古不變 [gèngǔbùbiàn], 单调乏味 [dāndiàofáwèi], 單調乏味 [dāndiàofáwèi] france: monotone germane: eintönig hungare: egyhangú, monoton japane: 単調な [たんちょうな], 一本調子の [いっぽんぢょうしの], 変化のない [へんかのない] nederlande: eentonig pole: monotonny portugale: monótono ruse: монотонный, однотонный slovake: jednotvárny, monotónny ukraine: однотонний, монотонний unutono, unutoneco serĉi 'unutono' serĉi 'unutoneco' [ton.unu0o] [ton.unu0o.KOMUNE] Karaktero de tio, kio havas nur unu tonon, unu koloron, daŭre saman aspekton: unutoneco de la pejzaĝo, la incitanta flaveco de la sablo, la varmego kaj, antaŭ ĉio, la senfina senlimeco ― jen estas la ĉefaj ecoj de la libia dezerto [22]; en la tago de Lakŝmi Puĝa, grupoj da homoj iras dum multaj horoj de domo al domo, kantante „bhaijlo – bhaijlo“ kun ĝoja unutono [23]. 22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII23. -: Nepalo – La Lando de Festivaloj, Montejo, 2000:1 beloruse: манатоннасьць, аднатоннасьць france: monotonie japane: 単調さ [たんちょうさ], 一本調子 [いっぽんぢょうし] pole: jednostajność, monotonność administraj notoj